Virino mortis post vagonaro puŝadi aŭtomobilon

53-jaraĝa virino mortis ĉi-vendredmatene (la 28-an) post la aŭtomobilo, kiu estis alportanta ŝin, estis trafita kaj puŝita de vagonaro en la urbo Morretes, marbordo de la subŝtato Paranao en Brazilo.

Laŭ la fajrestingistoj la aŭto tiam estis stirata de ŝia edzo, kiu estas 78-jaraĝa, kaj estis veturanta kune kun ili sia nepo, kiu estas dekkelkjarulo. La junulo kaj sia avo sukcese estis elirinta el la veturilo antaŭ la kolizio.

Tiu akcidento okazis je la naŭa kaj kvarono. Kiam la aŭtomobilo estis trapasanta la fervojon, tiam ĝi estis trafita de la vagonaro, kiu puŝadis ĝin laŭlonge de ĉirkaŭ 200 metroj.

Per komunikaĵo la mastrumanta fervoja firmao, nome Rumo, bedaŭris la okazintaĵon kaj asertis, ke la lokomotivestro, ekvidante la starantan aŭtomobilon sur la kruciĝejo, tuj funkciigis la koncernajn rimedojn por haltigi la vagonaron, strebante eviti la trafon, sed vane.