Post kritikoj Disnejo modifis la aspektovizaĝon de la princino Tiana

En la pasinta 5-a monato 2018, la firmao Disnejo diskonigis la unuajn bildojn pri la "kunveno de la princinoj" (ĝi koncernas ĉiujn tiajn rolulojn de la filmoj de Disnejo), kiu efektiviĝos kadre de la rakonto de la desegnofilmo "Ralph Breaks the Internet", kies aperigo estas planata por la 1-a monato 2019. Tamen multaj homoj kritikis tiujn bildojn kaj la afero estis pritraktita de Disnejo.

Tiana, de la desegnofilmo "La Princino kaj la Bufo" (2009), estis la unua nigra princino de Disnejo, kaj laŭ la gazeto "The Wall Street Journal" la firmao estis akre kritikita pro tio, ke ĝi faris ŝian haŭton pli blanka, kaj malpli tipa la trajtojn en tiu nova aperigota filmo.

La gazeto informas, ke Disnejo krom atenti la reagojn ĉe la sociaj retejoj, pritaktis la aferon kun Anika Noni Rose, kiu donas la voĉon al tiu rolulo, kaj ankaŭ petis helpon de la NRO "Color of Change" por fari la novajn scenojn.