Je la sesa fojo Marta estas la plej bona tutmonde, superante Messi kaj Cristiano

Surprize la brazilanino Marta Vieira da Silva venkis la konkurson pri la plej bona ina piedpilkadisto de FIFA. Ŝi estas 32-jaraĝa alagoano, nuntempe apartenas al usona teamo “Orlando Pride”, kaj venkis la norveginon Ada Hegerberg kaj la germaninon Dzsenifer Marozsán, ambaŭ apartanantaj al la franca teamo “Lyon”, kiu en la lasta sezono iĝis ĉampiono pri la franca turniro kaj Ligo de Ĉampionoj de UEFA.

“Mi ja estas senvorta, ĉar ĉi-momento estas fantasta. La homoj rimarkas, ke eĉ post multaj fojoj veninte ĉi-tie, mi ankoraŭ emociiĝas. Vere tio okazas, ĉar tio multe valoras al mi. Ekde mia unua sperto mi certis, ke ludi piedpilkadon estus la plej bona okupiĝo por mi. Mi nepre danku al dio, pro la sano, kiu permesas al mi persekuti miajn celojn, danku al miaj kolegoj de usona teamo kaj brazila nacia teamo, kaj ankaŭ al ŝatantoj, gazetistoj kaj kunuloj, kiuj voĉdonis por mi. Ĉi-momento estas magia, dankon”, tion asertis Marta.

La premia ceremonio okazis lunde, la 24-an, en Londono (Unuiĝinta Reĝlando).