Junulo postvivis al 49-taga devoja flosado sur Pacifiko

Ĉe flosanta kabano por fiŝkatado, indoneza junulo postvivis post 49 tagoj da mara devoja flosado, ĝis tiam kiam li estis savita de ŝipo kun panama flago, kaj alportita ĝis Japanlando.

Aldi Novel Adilang estas 19-jaraĝa, kaj li estis laboranta flamigante lampojn ĉe ia mara flosanta fiŝkaptilo – konata loke kiel “rompong” – 125 km for de la marbordo. Tiu tasko ĉelas logi fiŝojn, kaj laŭ lia patro li estis “lampflamigisto” ekde la aĝo 16 jaroj.

Ĉiusemajne aliulo de lia dunganta firmao estis veninta tie por rikolti la fiŝojn el la kaptiloj kaj liveri al li nutraĵon, akvon kaj brulaĵon. La firmao posedas 50 tiajn kabanojn disigitajn en la mara regiono de la indoneza urbo Manado. Ili estas lignaj kaj restas ankritaj al mara fundo per longaj ŝnuroj.

Tamen komence de la 7-a monato viglaj ventoj rompis la ŝnurojn kaj kondukis Aldi al hazarda flosado en tiu oceano. Laŭ la indoneza konsulejo en Osako, en tiu periodo entute dek ŝipoj preterpasis ne rimarkante lin, ĝis la ŝipo MV Arpeggio trovi lin sur la akvoj de la insulo Gvamo la 31-an de la 8-a monato.