Usono denuncas troigon je uzado de elektronikaj cigaredoj fare de dekkelkjaruloj

FDA - tiu usona agentejo pri publika sano - allasis periodon da du monatoj, por ke fabrikantoj de elektronikaj cigaredoj elpensu barojn al aĉeto de tiaj aparatoj fare de neplenaĝuloj. Se tio ne okazu, la agentejo minacas eĉ malpermesi ilian komercadon.

Tiu decido de FDA celas kvin grandajn fabrikantfirmaojn de tiaj aparatoj, krom 1.300 vendejojn kiuj vendas ilin tutlande.

La kvin markoj trafitaj de tiu decido estas "Juul", "Vuse" (vendita de la plurlanda firmao British American Tobacco), "MarkTen" (Altria), "Blu E-cigs" (Imperial Brands) kaj "Logic" (de Japan Tobacco).

Elektronikaj cigaredoj estas rigardata de FDA kiel opcio malpli nociva al plenkreskuloj, ĉar ĝi enhavas pli favoran nivelon de nikotino, tamen tiu avantaĝo nun ne tiom bonas, pro tio ke la amasa usado fare de junuloj povos konduki ilin al drogdependeco je tiu substanco.