Hundidoj, kiuj iĝos policaj hundoj, turnis atenton ĉe parado en Ĉilio

Idoj de la hundoraso “orkolora reporthundo”, kuj estas trejnataj por integriĝi la hunda fako de la nacia polico, estis inter la plej ŝatataj allogaĵoj kadre de la militparado pri sendependiĝo de Ĉilio okazinta pasintmerkrede, la 19-an.

Samrasaj plenkreskaj hundoj kaj tiuj de la raso “labradora ĉashundo” – trejnitaj por flartrovi bombojn kaj drogojn – ankaŭ estis defilantaj, kune kun membroj de la polica forto de la lando, nomata “Carabineros de Chile”.

Tiu parado okazis en la parko “Bernardo O’Higgins”, en la regurbo Santiago, kun partopreno de 9.500 homoj. Ĝi okazas de pli ol 50 jaroj, kaj en 2018 koncernas la 208-jariĝon de ĉilia sendependiĝo.