Iniciato Komunikadmasko

Esperanto.CommunicationMask.org

Kune ni evoluigas travideblan maskon por rapide restarigi normalan vivon. Ni faras tion senprofitcele. Bonvolu partopreni!


→ Partoprenu konkurson pri mallongaj filmoj
"Komunikadmasko 2020" (PDF-afi
ŝo)

Nia Misio

Por limigi la sekvojn de la kronvirusa pandemio, ni bezonas rimedojn, kiuj efike limigas la disvastiĝon de la viruso kaj samtempe ebligas liberecon por socio kaj ekonomio.

Maskoj estas inter la plej efikaj rimedoj por haltigi infektojn.

Homoj uzas kuracistmaskojn kiam alta protektnivelo estas la ĉefa kriterio.

Kompare al tio, la "ĉiutagaj maskoj" estas pli komfortaj kaj tamen sufiĉe protektas en malpli danĝeraj situacioj.

Tamen, kiam ni komunikas kun aliaj, la plej multaj homoj ne uzas maskojn ĉar ili volas esti bone komprenataj kaj volas reciproke vidi la vizaĝon de la alia.

Tial ni evoluigas novan specon de maskoj, la KOMUNIKADMASKO. Danke al la komunikadmasko ni denove povas sperti preskaŭ normalan vivon ne endanĝerigante aliulojn. Kune ni venku la viruson!

Prototipoj

Oftaj demandoj

Kiel ni prezentas nin per unu frazo?

https://Esperanto.CommunicationMask.org – Neprofitcela teamo disvolvas travideblajn maskojn por ke ni baldaŭ povu vivi normalan vivon ne endanĝerigante aliajn. - Partopreno estas kuraĝigata!

Ĉu la enkonduka filmeto ankaŭ haveblas en aliaj lingvoj?

Jes! Enkondukaj filmetoj haveblas en la germana, en Esperanto kaj en la angla.


El kiuj materialoj konsistas la komunikadmaskoj?

Aktuale ni eksperimentas kun diversaj materialoj kiel plastikfolioj kun nanotruoj, nevideblaj elektretoj kaj mikro-teksigitaj travideblaj ŝtofoj kun maŝgrandeco de malpli ol 200 μm.


Kiuj partoprenas en la iniciato CommunicationMask.org?

Homoj: Alexandra Müller, Belinda Giljum-Schoch, Dominik Passon, D-ro Elke Ahrens, Deshun An, D-ro Rainer Kurz, Omer Can, Rolf Sost, Sabine Dirlewanger, Silvio Kempf, Wolfgang Zint.

Organizaĵoj: Freelance-Market GmbH, Ostwind - Reto por daŭripovo, Rainer-Kurz-Fondaĵo.

Niaj mejloŝtonoj kaj mezaj celoj

  • Rapida disvastiĝo de nia ideo.

  • Krei altan nombron de imitantoj (produktantoj inspiritaj de nia ideo. Noto: gajni profiton ne estas nia ĉefa celo).

  • Kampanjoj por instigi homojn porti maskojn - "Ne estas kialo ne plu porti maskon".

  • Rapida produktevoluigo de la beta-versio.

  • Rapida disponebleco de la maskoj (ekproduktado de la beta-versio, 10 000 pecoj ene de 3 semajnoj).

  • Rapida plibonigo de la maskoj rilate al:
    a) Komunikadkvalito (aŭskultebleco, videbleco)
    b) Komforta portado
    c) Estetiko
    d) Efika protekto kontraŭ infekto
    e) Medicinaj agnoskoj/atestiloj
    f) Ekologia efiko, ekz. vivdaŭro, reuzebleco, recikligebleco, kpt.
    g) Malaltaj produktokostoj kaj taŭgeco por amasproduktado.

  • Alta tutmonda distribuado. Celo: 4 miliardoj da komunikadmaskoj, unu masko por ĉiu dua homo de la mondo.


Estas ne definita ĝis nun, kiel ni realigos nian mision. Eblaj ideoj por la sekvaj paŝoj:

  • Amasfinancado (angle "crowdfunding").

  • Konkurado, analoge al "X-Prize".

  • Serĉu sponsorojn (ŝtaton, fondaĵojn, kompaniojn / grupojn)..

  • Malfermkoda disvolviĝo (malferma aliro, malferma disvolva procezo).

  • ...

Partoprenu!

Nia teamo nuntempe konsistas el pli ol 10 volontuloj, kiuj ŝatas kontribui por batali kontraŭ la pandemio.

Individuoj kaj organizoj: Ĉu vi havas spertojn pri produkt-manaĝado, materiala scienco, virologio, projekt-administrado, merkatado, sponsorado, produktado-administrado kaj loĝistiko?

Financa subteno: Ĉar ni ĉiuj laboras volontule, ni NE bezonas vian monon. Tamen, vi povas finance kontribui al la konkurs-premioj. Eblas eĉ ke premio estas nomita laŭ vi.

https://Esperanto.CommunicationMask.org
info@communicationmask.org
Telefone.: + 49-711-645139-00

c/o Rainer-Kurz-Fondaĵo, Plettenbergstr. 19, 70186 Stuttgart / Germanio

Konkurso pri mallongaj filmoj "Komunikadmasko 2020"

Konsiderante la tutmondan kronvirusan pandemion, la iniciato CommunicationMask.org organizas konkurson pri mallongaj filmoj "Komunikadmasko 2020". Ĉiu povas partopreni. De la nesperta komencanto ĝis la absoluta profesiulo. La sola afero kiu gravas estas via kreemo.

La prezentado de la venkintaj filmoj kaj premioceremonio okazos la 21an de novembro 2020 en Heidelberg/Germanio samtempe dum la Internacia Filmfestivalo Mannheim-Heidelberg (IFFMH)*.


Kio gravas?

Komunikante kun aliaj, la plej multaj homoj ne uzas maskojn ĉar ili volas esti bone komprenitaj kaj volas reciproke vidi la vizaĝon de la alia. La iniciato "Komunikadmasko" volas ŝanĝi tion. Montru al ni, kiajn ideojn vi havas por la komunikadmasko, kion ĝi signifas por vi kaj kiel homoj ekscitiĝas pro la komunikadmasko. Ne gravas kian lingvon aŭ kiajn teknikojn vi uzas. Ne estas limoj por la kinematografia realigo.

La gajninto estos elektita de nia ĵurio surbaze de jenaj kriterioj:

  • Efiko al la publiko / nombro da rigardoj en videoplatformoj.

  • Kvalito kaj kreemo (masko, kinematografia realigo).

  • Koncepto de la prezentitaj komunikaj maskoj, precipe rilate al:
    a) Komunikadkvalito (aŭskultebleco, videbleco)
    b) Komforta portado
    c) Estetiko
    d) Efika protekto kontraŭ infekto
    e) Medicinaj agnoskoj/atestiloj
    f) Ekologia efiko, ekz. vivdaŭro, reuzebleco, recikligebleco, kpt.
    g) Malaltaj produktokostoj kaj taŭgeco por amasproduktado.


Partoprenkondiĉoj

  • Ĉiu filmo rajtas daŭri ĝis 5 minutoj.

  • Ĉiuj filmoj estas permesataj! De klariga filmeto al dokumentaĵo ĝis amuza filmrakonto. Ne estas limoj de la formato. De poŝtelefona filmo kiu detale presentas novan ideon ĝis amuza filmeto.

  • Iu ajn lingvo de la mondo povas esti uzata, ne nur Esperanto.

  • La rajto uzi la filmmuzikon por publika prezentado devas esti certigita.

  • La personoj montritaj en la filmo devas doni sian konsenton por publika projekcio de la filmo.

  • La produktisto skribe konfirmas, ke li aŭ ŝi havas ĉiujn necesajn permesojn kaj rajtojn kaj rajtoj de aliaj estas observataj.

  • Fine de la konkurso, la filmoj estos publikigitaj por ĉiuj laŭ Krea Komunaĵa Permesilo (CC-BY).


Kiel submeti?

La limdato por la sendado estas la 13a de novembro 2020.

La filmeto estu antaŭe publikigita en almenaŭ unu komuna videoplatformo (Youtube, Vimeo, Dailymotion, ktp.). La filmeto enhavu noton kiel "Submetiĝo al la mallongfilma konkurso Esperanto.Communicationmask.org".

Submetado per elektronika transdono al ni en komuna formato (ekz .: mov, mpeg, avi).


Premioj

Filmo kun plej granda resulto rilate al spektantaro: 1.000 Eŭroj

Plej bona ideo por la maska dezajno: 500 Eŭroj

Plej bona ideo pri maska ​​teknologio: 500 Eŭroj

Jura kontraŭago estas ekskludita. Se ne sufiĉaj taŭgaj mallongaj filmoj alvenas, la organizanto rezervas al si la rajton ne doni ĉiujn premiojn.


Kontakto por submetoj, kooperacioj kaj subtenoj

info@esperanto.communicationmask.org, telefono: + 49-711-462543

c/o Rainer-Kurz-Fondaĵo, Plettenbergstr. 19, 70186 Stuttgart / Germanio


*: La evento ne estas parto de la IFFMH, kiu okazos samtempe.