2013 - KONGRESO‎ > ‎

Programo de la 72-a HEK

PLI PRI LA 72-a HISPANA KONGRESO


Kiel anoncite, la 72-an HEK (Hispana Esperanto-Kongreso) okazos en Zaragozo, de la 3-a ĝis la 5-a de majo de 2013. La mot(iv)o elektita estas: "Esperanto: Lingvo kaj sento".

La kongresejo estos la hotelo Goya (adreso: Calle 5 de marzo, 5) en tre centra loko (proksime de Plaza de España). Konvenas memori ke la aliĝkotizo ne inkluzivas la loĝadon kaj manĝadon. Pri tio devas okupiĝi ĉiu kongresano.

Por ĝenerala interkonatiĝo ni povas indiki la jenan skizon:  
 
PROGRAMO DE LA 72-A HEK
  
VENDREDE (3-a de majo)

  • 10:30 - NeSolena malfermo de la Kongreso.
  • 11:00 - Prelego de Antonio Marco: "Komentoj pri Donkiĥoto kaj ĝia tradukinto". Omaĝo al Fernando de Diego. Donacado de ekzemplero al ĉiu kongresano.
  • 12:30 - Interkona mateno.
  • 16:30 - Vizito al Aljaferia (NOTO: antaŭe, eblas rendevui en hotelo por iri al "Aljafería" kune)
  • 19:00 - Muzika prelego de Eduardo Berdor: "La valsoj de Chopin, romantika ĉefverko".
  • 21:00 - Muzika spektaklo de SoloTronik: "Elektronika Flamenko" ("Sala El Zorro". Centro Comercial Independencia "El Caracol". Adreso: Paseo Independencia, 24, local 79)


SABATE (4-a de majo)

  • 10:30 - Solena malfermo de la Kongreso
  • 11:30 - Prelego de Miguel Fernández: "Poezio: armilo ŝargita per futuro. Esperanta antologio de hispana poezio kontestema, engaĝiĝinta, socia kaj revolucia".
  • 13:00 - Prezento de ludkartaro de Abel Montagut: Ludkartoj de "Talismanoj" (3-a serio) pri "Mil kaj unu noktoj" kaj "Al-Andalus".
  • 14:00 - Oficiala bankedo
  • 17:30 - Prelego/ateliero de Jorge Camacho: "Esperanto kaj poezio".
  • 18:45 - Prelego de Antonio Valén: "Kalmo kaj malkalmo en Kálmán Kalocsay".
  • 20:00 - Muzika presentado de jOmO ("Sala Creedence". Adreso: Plaza San Lamberto, 3)
 
DIMANĈE (5-a de majo)
 
  • 10:30 - Prelego de Antonio Marco: "La poezi-difino".
  • 11:30 - Esperanto-Instruado. Ĉu ILEI en Hispanio?
  • 12:00 - Asembleo de HEF.
  • 13:30 - Oficiala fermo.

Comments