Loglio

                                                                                                                                   English version

Loglio estas de mi konstruita planlingvo. En Loglio mem ĝi nomiĝas logli. Ĝi uzas la latinan alfabeton (nur la minusklojn, kaj nur dudek el ili), sed ne aspektas simila al iu alia lingvo. Kiel ekzemplo de ĝi, jen ĉi tiu paragrafo en Logli:

logli legi gagumdu maj. lagli loj nemawdu logli. loj pej glodulsuklujm lamaw (seli dolsuklujmtu kej seli dambum), klejn loj plejlblu na memitu logi nadi jal. damaw zompi laj, jenaw tojnklujmdu haj lagli.

Mi kreis tiun lingvon
ĉefe ĉar plaĉis al mi la kreado de lingvo, ne ĉar mi volis krei iun konkurencon al Esperanto.

Kvankam Loglio aspektas tre malsame al aliaj lingvoj, preskaŭ ĉiuj morfemoj de Logli similas al vortoj de la lingvoj, kiujn mi scipovas. Sed pro la fonetikaj kaj gramatikaj ecoj de Logli, ili ne estas tute samaj. Kaj la plimulto de la vortoj de Logli estas kunigitaj el pluraj morfemoj, kaj tiaj vortoj preskaŭ neniam similas al vortoj de la fontaj lingvoj. 

La gramatiko de Logli komence baziĝis sur simila principo kiel Loglano kaj Loĵbano, la logikaj lingvoj. Tamen ĝiaj reguloj iĝis malpli rigoraj. La iometa komplekseco de ĝia gramatiko estis bezono por krei la vortfaran sistemon, per kiu oni povas krei multegajn vortojn per tre malmultaj radikoj (eĉ multe pli malmultaj ol en Esperanto). Mi pensas ke tiel mi forigis la ĉefan malfacilaĵon, kiam oni volas bone regi fremdlingvojn, nome la vortprovizon. Eĉ mi kiel tre bona Esperanto-parolanto ankoraŭ devas foje serĉi vortojn en vortaro, kvankam ĝia vortprovizo estas tre simila al la de mia denaska lingvo. 

Tamen oni ne miskomprenu: Mi neniel volas anstataŭigi Esperanton. Esperanto ja jam estas multe pli facila ol ĉiuj etnaj lingvoj, kaj mia kredo ke Loglio estas por averaĝa homo iomete pli facila ol Esperanto estas dubinda. Estas sensence komenci diskuton pri la facileco de planlingvoj, ĉar ĉiu homo havas alian opinion pri tio, kaj ne eblas interkonsenti. Ekzemple la plej multaj proponoj por anstataŭi Esperanton estis naturalismaj, kion mi tute ne komprenas. La nura bazo por konsento estas akcepti la plej multe parolata planlingvo, precipe ĉar ĝi jam sufiĉe facilas.

Mi nur kreis Loglion pro la ĝojo kaj intereso je konstruado de artefarita lingvo, kaj por vidi ĉu mi povos pensi en ĝi iam (kaj kiel tio estos).

Mi praktike uzas Loglion por mia taglibro kaj por nomi dosierojn kaj dosierujojn sur mia komputilo. Pri kelkaj limigitaj temoj mi jam kapablas kun iom da peno pensi en Loglio, sed la ĉefa problemo por atingi penskapablon en Loglio estas, ke mi ne povas praktiki paroladon, ĉar ne estas aliaj parolantoj (nur mia edzino iomete komprenas ĝin).

Se vi interesiĝas pri Loglio, vi povas lerni ĝin iomete ĉi tie.