Hejmo‎ > ‎Apple Mac‎ > ‎

Plena Esperanta Klavaro

La ĉi-suba klavar-aranĝo estas bazita sur la brita klavaro, sed eblas fari aliajn versiojn bazitajn sur alilandaj klavaroj. Bonvolu skribi al mi , se vi volas alian aranĝon bazitan sur vialanda klavaro. Eble tiam ni havos kolekton de diversaj versioj. Kun la programo Ukelele estas facile krei ajnan aranĝon. Necesas instali jen ĉi tiujn dosierojn:

Konciza instrukcio pri instalado

Depende de la versio de via Mac OS X elŝutu kaj malfermu la taŭgan zip-dosieron kaj metu la "bundle" en la dosierujon ~/Library/Keyboard Layouts/. Elsalutu kaj reensalutu, kaj tiam elektu la klavarfasonon en la agordoj.

Detala instrukcio pri instalado

Atentu, ke estas du versioj de la klavarfasonoj, depende de la versio de la operaciumo Mac OS X en via komputilo. Unue elŝutu la taŭgan zip-dosieron (ekz. al via labortablo) kaj alklaku por malfermi ĝin. Ekaperos apud ĝi la tielnomata "bundle-dosiero", kiu aspektas jene:

Metu tiun "bundle" en la dosierujon ~/Library/Keyboard Layouts/. (kreu tiun dosierujon se ĝi ne jam ekzistas) "~" signifas vian hejmodosierujon (en mia kazo tio estas Robert/Library/Keyboard Layouts).

Notu: se vi uzas Mac OS X 10.7, tiam la Library-dosierujo estas kaŝita, do necesas premi la opcio-klavon kaj alklaku al "Ek!" en la Finder-menuo por trovi ĝin.

Elsalutu kaj reensalutu, kaj tiam elektu la klavararanĝon en:
  1. System Preferences -> Language & Text -> Input Sources (en novaj Mac-komputiloj)
  2. System Preferences -> International -> Input Menu (en Mac 10.4.11)
En la ĉi-subaj agordoj ankaŭ eblas vidigis flageton en la ĉefa menu-panelo de via komputilo por ke vi povu facile ŝanĝi inter diversaj klavarfasonoj.

Instali la klavarfasonon tuj por pluraj uzantkontoj

Se oni volas, ke ĉiuj uzantoj de la komputilo (kun malsamaj uzantkontoj) povu uzi la ikso-klavarfasonon, tiam oni metu la "bundle" en /Library/Keyboard Layouts/ (por fari tion, oni alklaku al la fiksita disko en la "Finder", kaj la "Library"-dosierujo troviĝas tie).

La aspekto de la plena Esperanta klavaro

Jen bildo de kutima brita klavarfasono, kaj la bluaj kvadratoj montras la klavojn, kiuj estos ŝanĝitaj en la Esperanta klavarfasono. Ĉiuj aliaj klavoj restas neŝanĝitaj:




Jena bildo montras la rezultan Esperantan klavarfasonon:



 Jen la brita klavarfasono dum premo sur majuskliga klavo:




Kaj la Esperanta klavaro dum premo sur majuskliga klavo:



La kunigajn krampojn - { } - vi trovos en la Esperanta klavaro per premo sur opcio-klavo. Sekvas bildo de brita klavaro dum premo sur opcio-klavo. La oranĝkoloraj klavoj estas senpaŝaj klavoj por surmeti specialajn signojn sur literoj (ekzemple ù, ñ, â, ü, ktp). Por uzi ilin, necesas nur premi sur la opcio-klavo kaj samtempe sur unu el tiuj oranĝkoloraj klavoj. Ekaperos la koncerna supersigno kaj tiam vi povas ĉesi premi la opcio-klavon. Entajpu tuj literon kaj ĝi havos tiun supersignon super ĝi. Tiaj oranĝ-markitaj supersignoj troviĝas en kutima brita klavaro kaj ili restas tiaj en la Esperanta versio. Nur la klavoj markitaj en bluo estas ŝanĝitaj:



Jen la Esperanta fasono dum premo sur opcio-klavo, kie vi trovos la antaŭe perditajn rektajn kaj kunigajn krampojn:


La signoj ø π  “ kajne estas perditaj. Vi nun trovos ilin per samtempa premo sur la opcio- kaj komando-klavoj:


Ĉiuj aliaj signoj sur tiu-lasta bildo ankaŭ estas la samaj kiel sur kutima brita klavaro.


Comments