Nune

tia estas la nuna situacio de la pentraĵego 

hispane/español

-

Menuo

Ĉefpaĝo

La ideo pri la pentraĵego

Pentrante

Faldante

Ĉe nia ĉefpreĝejo

La ŝanco en Kolonjo

Enkestigante

En Germanio

Nune

Kara leganto, HELPU nin!!

De decembro 2005 ni provas trovi organizaĵojn, instituciojn aŭ unuopulojn kiuj volas k povas helpi nin organizi ke la pentraĵo pilgrimu tra la tuta mondo montrante ke la homaro ankoraŭ memoras profetojn k postulas novajn el inter ĉiuj ni.

Oni ne volas ke la pentraĵo revenu ĉi tien (salvadoren) tuj, ĉar se venus nun, implicus ke ĝi iris vane... la tuta peno prepari k sendi ĝin estus tute senutila (k kredu... ĝi estis granda). Tial ni volas ke ĝi pilgrimu inter eŭropaj landoj (pro tio ke jam estas tie), tra aliaj partoj de la mondo, kaj poste ĉi tien, hejmen.

Ni revas ke ĝi revenu, tre simbole, kiam okazos la 30a datreveno (je marto 2010).


Ni povas imagi ke per ĉi tiu retejo ni montras nur resumitan version de tre longa historio, sed ni esperas ke vi almenaŭ iomete komprenu tion ĉi. :) Kaj Dio volu ke vi povos helpi nin, almenaŭ iomete.

Bonvole HELPU NIN!


Eble nun vi pensas ke vi ne povas helpi nin, sed la pentraĵego estas verko fare de FIDO k VOLO de pluraj volontuloj. Ĝi estis realigita per tre limigita kvanto da rimedoj.

Tial NI CERTAS ke pli ol rimedojn, oni bezonas FIDON k VOLON. Fidon ke Dio subtenas projektojn kiel ĉi tiun; k Volon subteni k disvastigi parolon de moderna profeto kiel Sankta Romero.

Ni admonas vin do cerbumi k pripensi Kiel vi povus helpi nin, kaj kompreneble ni elkore antaŭdankas vin.



Nun la pentraĵego kuŝas, ĉe Iserlohn (en Germanio).

Interalie, tiu familio kiu tenas ĝin nun ne parolas la hispanan (nia gepatra lingvo) kaj ni (Josué k Eduardo) ne parolas la germanan, tial ni ankaŭ bezonas germanparolanton kiu helpu nin tradukadi kaj interpreti.

Jen la nuna loko de la pentraĵego (en Germanio):

 

Je la 27a de julio 2008, Eduardo iros al Germanio por etendi ĝin k kontroli ĉu necesas riparon, provi ripari ĝin, montri al ĉiuj interesitoj kaj instrui al aliaj manipuli ĝin.

Tiu vojaĝo okazos kadre de la partopreno de Eduardo en la 93a Universala Kongreso de Esperanto okazonta en Roterdamo, Nederlando.

Li bezonos do ĉian helpon, precipe manojn.

-