Recenzo

Recenzo

La antropozofio de Rudolf Steiner en Esperanto 




 

La filozofio de libereco. 205 paĝoj, Berno 2002 
Teozofio. Enkonduko en supersensajn mondekkonon kaj homodestinon. 151 paĝoj, Berno 2002. 
Kiel oni akiras ekkonojn pri la superaj mondoj ? 157 paĝoj, Berno 2001. 
La okultoscienco en konturo. 321 paĝoj, Berno 2001.

Laŭ mia scio ekzistis ĝis nun eĉ ne unu verko de Rudolf Steiner en esperanta traduko. Willy Nüesch kuraĝe kaj decidite ne timis traduki kaj mem eldoni la kvar bazajn verkojn antropozofiajn kaj intencas daŭrigi sian eldonlaboron per dekkvino da aliaj titoloj jam tradukitaj. La broŝuritaj libroj plaĉe aspektas : sobra kaj klara tipografio. – Pri la prelego La edukado de la infano oni trovas recenzon kaj pri la tradukinto prezenton de Claude Gacond en SES-i, n-ro 3/2001. – Antaŭ ol pritrakti la enhavon de la ĉi-supraj volumoj, mi dezirus skizi kelkajn biografiajn informojn koncerne Rudolf Steiner (Ŝtajner).

Deveno kaj infaneco 
Rudolf Steiner naskiĝis la 27an de februaro 1861 en Kraljevica ĉe la hungara-kroata landlimo en modesta familio de Johann kaj Franziska Steiner-Brie. La patro estis telegrafisto ĉe la Aŭstra Suda Fervojo kaj devis ofte transloĝiĝi al alia stacidomo. Jam post unu jaro kaj duono la familio venis al Pottschach, sesdek kilometrojn sude de Vieno, al la Semmering-linio. Tiu fervojo estis konsiderata tiam kiel teknika miraklo. Ĝis sia oka jaro Rudolf Steiner vivis kun fratino kaj frato en tiu bela kampara regiono ĉepiede de montaro. Li estis ek de la frua infanaĝo en kontakto kun du polusoj : ekvilibriga naturo kaj alloga tekniko.

Juneco 
En 1868 la familio ekloĝas en la stacidomo de la vitkultivista vilaĝo Neudörfl ĉe la rivero Leitha, kie Rudolf Steiner pasigis sian junecon. Estis vilaĝo kun tipe tradicia socio : la pastro kaj la instruisto estis la du plej kleraj personoj kaj de ambaŭ la juna knabo ricevis instruojn kaj instigojn rilate natursciencojn, arton kaj religion, dum sia patro estis liberpensulo. Ĉar Rudolf estis bona lernanto, Johano deziris, ke li fariĝu inĝeniero kaj li povis eniri la teknikan liceon en la proksima urbo Wiener-Neustadt. Lia preferata studobjekto estis geometrio kaj matematiko ĝenerale. En la libertempo la dekkvarjarulo serioze klopodis studi la verkojn de la filozofo Kant (Kantio). Speciale li scivolemis pri la ekkonoteorio. Por kontribui al la financigo de siaj studoj li donis ek de sia dekkvina jaro subtenajn lecionojn al pli junaj aŭ samaĝaj lernantoj.

Studoj en Vieno 
En 1879 lia patro sukcesis ricevi postenon en la stacidomo de Inzersdorf proksime de Vieno kaj Rudolf Steiner komencis frekventi la teknikan altlernejon en tiu granda urbo studante ĉefe biologion, ĥemion, fizikon kaj matematikon, sed ankaŭ filozofion, literaturon kaj historion. Lia profesoro pri germana literaturo, Karl Julius Schröer, vekis lian intereson pri Goethe (Goeto). Schröer malkovris la frumaturan talenton de sia dudekunujara studento kaj rekomendis lin por la eldono kaj komentoj de la Natursciencaj skriboj de Goethe en la serio Kürschners Nationalliteratur. Dank’ al la konataro de sia profesoro, Rudolf Steiner estis akceptita en la familio Specht (Ŝpeĥt) kiel edukisto kaj devis interalie okupiĝi pri knabo suferanta hidrocefalion. Tiu sperto estis utila en lia posta vivo por ellaboro de kuraca pedagogio.

Vajmaro, Berlino 
En 1890 li forlasis Vienon kaj fariĝis konstanta kunlaboranto ĉe la Arĥivo pri Goethe kaj Schiller (Ŝillero) en Weimar kaj prizorgis la eldonon de la natursciencaj skriboj de Goethe por la Sophien-Eldono. Tie li konatiĝis kun multaj scienculoj kaj verkistoj. En 1897 li translokiĝis al Berlino kaj transprenis la redaktadon de la literatura revuo Magazin für Literatur. De 1899 ĝis 1904 li instruis historion en popola altlernejo. En 1902 oni fondis la germanan sekcion de la Teozofia Societo kaj Rudolf Steiner iĝis ties ĝenerala sekretario. Li komencis intensan aktivadon kiel preleganto, unue en Berlino, poste per prelegvojaĝoj en diversaj eŭropaj urboj.

Goetheanum en Dornach 
La jaro 1913 estis signifa por Steiner, ĉar fondiĝis la Antropozofia Societo kaj oni komencis konstrui la unuan Goetheanum en Dornach proksime de Bazelo, dukupola konstruaĵo plejparte el ligno servanta por la prezentoj de Faŭst I kaj II de Goethe kaj la Misterodramoj de Steiner. Ĝi brulis fine de la jaro 1922 kaj poste rekonstruiĝis el betono kaj iĝis centro por la antropozofoj el multaj landoj kaj plej diversaj fakoj. Kiel pedagogo li fondis en Stutgarto en 1919 la lernejon Waldorf, kies novaj edukmetodoj aplikiĝis poste en diversaj eksterlandaj edukejoj. En 1921 malfermiĝis laŭ lia impulso klinika kaj terapia instituto en Arlesheim, kie li enkondukis la eŭritmion kaj pedagogion kuracajn. – Rudolf Steiner mortis la 30an de marto 1925 kaj postlasis imponan kvanton da manuskriptoj kaj notoj de prelegoj, kiujn lia edzino Marie Steiner-von Sievers komencis eldoni.

Filozofiaj laboroj 
Jam kiel okjarulo Rudolf Steiner konsciiĝis pri sia kapablo de natura klarvido, sed ne parolis pri tio en sia medio, ĉar li sentis, ke oni ne komprenus lin. Li estis en kontraŭa situacio kompare kun la 
« moderna » homo : la spirita mondo estis por li same reala kiel la fizika. La merito de Steiner estas, ke li dum sia tuta vivo esploris tiun flankon de la ekkoneblo, priskribis la rezultojn de siaj esploroj kaj diskonigis ilin. En tio li procedis metode kaj science klopodante je objektiveco. Unue li sentis la neceson kompari siajn internajn spertojn kun la ekkonoteorio de la filozofoj. Lia doktoriĝa laboro titoliĝas : La baza demando de la ekkonoteorio kun aparta konsidero pri la scienca doktrino de Fichte. Sekvis La filozofio de libereco (1894), Friedrich Nietzsche, batalanto kontraŭ sia tempo (1895), La mondkoncepto de Goethe (1897) inter multaj aliaj laboroj (95 publikigoj inter 1890 kaj 1897). Nur poste li evoluigis propran mondkoncepton, la antropozofion, kaj donis impulsojn por praktikaj aplikoj sur diversaj kampoj : arto, agrikulturo, medicino, pedagogio, religio, ktp.

Kvar bazaj verkoj antropozofiaj

La filozofio de libereco (1894) 
La subtitoloj de la originalo bedaŭrinde ne troviĝas en la traduko, kvankam ili estas signifaj : « Bazoj por moderna mondkoncepto. Rezultoj de animobservado laŭ naturscienca metodo. » En sia filozofia ĉefverko, samtempe fundamento de la antropozofia spiritoscienco, Rudolf Steiner pritraktas la esencajn demandojn de la ekkona procezo kaj etiko. En la unua parto, « Scienco de la libereco », la aŭtoro pritraktas detale la demandon, kiagrade kaj sub kiuj kondiĉoj la homo estas libera aŭ male sekvas konscie aŭ nekonscie la aŭtomatismojn de sia naturo korpa aŭ psika. La dua parto, « La realo de la libereco », prilumas la etikon de la homo kaj socio. La aŭtoro pledas por aktiva memrespondeco, « morala intuicio » kaj etika individualismo. Li provas montri, ke la specife homa de la homo estas la kreiva libero.

Teozofio (1904) 
Estas la unua libroforma provo malfermi la « spiritan okulon » de la moderna homo « blinda » por la spirita mondo. La homan estaĵon oni devas konsideri je tri niveloj : korpo, animo kaj spirito. La ĉapitraj titoloj indikas la pritraktitajn temojn : La esenco de la homo ; Reenkorpiĝo de la spirito kaj vivdestino ; La tri mondoj : fizika, anima, spirita ; La vojo al ekkono. – La aŭtoro enkonduke rimarkigas, ke oni ne povas legi tiun libron kiel oni kutime legas libron, necesas « ellabori » ĝin paĝo post paĝo, kelkfoje eĉ frazo post frazo. Li daŭrigas (p. 9) : « En tiu ĉi libro estu donata priskribo de kelkaj partoj de la supersensa mondo. Kiu volas rekoni nur la senseblan, tiu rigardos tiun priskribon senesenca fantaziaĵo. Sed kiu volas serĉi la vojojn, kiuj elkondukas el la sensebla mondo, tiu tuj ekkomprenos, ke homa vivo ekhavas valoron kaj signifon nur per enrigardo en alian mondon. Far tia enrigardo la homo ne estas – kiel timas multaj – fremdigata al la ‹ reala› vivo. Ĉar li nur per ĝi lernas sekure kaj firme  stari en tiu vivo. Li lernas ekkoni la kaŭzojn de la vivo, dum li sen ĝi kiel blindulo palpiras tra la efikoj. » – Grava temo de Teozofio estas la reenkorpiĝo de la spirito kaj la homdestino. El propra spirita sperto la aŭtoro konfirmas malnovan instruon ankoraŭ nuntempe validan por multaj homoj ĉefe en Oriento : « La homa spirito devas enkorpiĝi ĉiam denove kaj la leĝo konsistas en tio, ke li reprenas la fruktojn de la antaŭa vivo en la sekvontajn. »

Kiel oni akiras ekkonojn pri la superaj mondoj ? (1904-1905) 
Rudolf Steiner estas konvinkita « ke en ĉiu homo dormas kapabloj, per kiuj li povas atingi ekkonojn pri superaj mondoj ». Li montras la vojon al tiu celo. Verdire ne estas facila vojo kaj necesas multe da kuraĝo, volo kaj persisto. La memedukado necesa por atingi tiun kapablon utilas ne nur al la « spiritolernanto », sed ankaŭ povas havi animekvilibrigajn efikojn por aliaj homoj, ĉar ĝi celas ankaŭ moralan fortiĝon. – La pado de ekkono devas komenciĝi per strebado al spirita objektiveco. La rimedoj por tiu memkontrolo de la pensoj, sentoj kaj volo estas la ekzercoj de interna koncentrado kaj meditado en trankvila animstato. La libro estas helpa kondukilo por homoj serĉantaj ekkonojn pri la superaj mondoj.

La okultoscienco en konturo (1910) 
Tiu libro prezentas novajn vidpunktojn rilate temojn jam pritraktitajn en la du antaŭaj verkoj. Aldoniĝas centra ĉapitro pri kosmologio, la monda evoluo kaj la homo. En la enkonduko la aŭtoro refutas multajn eblajn kritikojn kaj avertas la leganton pri sia pedagogia intenco (p. 8) : « Mi tute konscie celis doni ne ‹ popularan › prezenton, sed tian, kiu necesigas eniĝi en la enhavon per ĝusta pensostreĉo. Per tio mi al miaj libroj surstampis tian karakteron, ke ties legado mem jam estas komenco de la spirita ekzercado. Ĉar la trankvila, prudenta pensostreĉo, kiun necesigas tiu legado, pliintensigas la animofortojn kaj per tio ilin faras kapablaj proksimiĝi al la spirita mondo. »

Se oni volas studi tiujn librojn, necesas ne nur scivolemo pri la temoj, sed ankaŭ senantaŭjuĝa sinteno rilate la prezentitajn faktojn. – La traduko estas enhave fidela, kun agrable malmultaj gramatikaj aŭ tajperaroj. Iom peza estas kelkfoje la akumulo de la pasivoj en la kunmeto de esti plus participo, dum ofte eblus varii per simpla verboformo, « -iĝi » aŭ ĉirkaŭfrazo kun « oni... ». La sintakso tie kaj tie cerbumigas la leganton, ĉu pro la malfacileco de certaj pritraktoj, ĉu pro la influo de la germana ? Aliflanke troviĝas kelkaj originalaj vortkreaĵoj. Bedaŭrinde ne estas glosoj por la (neoftaj) neologismoj aŭ terminoj. La tradukinto opiniis la enkondukon de « l’o » necesa por la substantivigo de adjektivo, ekzemple : « Inter la limoj difinitaj de naskiĝo kaj morto la homo apartenas al la tri mondoj, al l’o korpa, l’oanima kaj l’o spirita. » Sed fine ĉi tiuj iom pedantaj lingvaj kritikoj respegulas nur miajn personajn preferojn kaj ne malpliigas la meritojn de la fidela traduko. Ni estas kontentaj kaj dankaj al la tradukinto kaj eldoninto, kiu ebligis kun sindonema kaj persista laborego la konatigon de la antropozofio al la esperanta publiko.

(SES-informas, n-ro 4/2002, p. 29-33) 
 

Bibliografia indiko : Recenzo pri du verkoj de Rudolf Steiner (Kiel oni akiras ekkonojn pri la superaj mondoj kaj La edukado de la infano el la vidpunkto de la spiritoscienco) fare de Rita Valaiukaito sub la titolo La vojo al perfektiĝo aperis en la revuo Esperanto de UEA, n-ro 1153 (2002/11).


Comments