Home‎ > ‎Esperanto‎ > ‎

Hilelism/Homaranismo


 

HILELISTA

 

ESPERANTO-

 

KOMUNUMO

(Fondita en septembro 2001)


 
 
 
Bonvenon al la hejmpaĝo de la Hilelista Esperanto-Komunumo ("HEK")!
 
Ĉi tiu TTT-ejo celas al vizitantoj prezenti la universale kongruan, moralon de la 1901-a religia projekto "Hilelismo" de L.L. Zamenhof, la iniciinto de la internacia lingvo, Esperanto.
 
Kvankam la plejparto el la eseo traktas malsubtenante la tiam ekfurorantan sionismon en judaj rondoj kaj proponis alternativan solvon religi-socian por la juda popolo, la lasta triono de la eseo tamen enkondukas kaj la moralofilozofion kaj kultskizon de Hilelismo kaj do montras ĝin kiel universalan etikon, kongruan al ĉiuj religioj/kredoj.
 
De post 1906, Zamenhof reviziis ĉi tiun idealon, ĉiam ankritan en la "interna ideo" jam inspiranta la koron de kaj Esperanto kaj Hilelismo kaj renomis ĝin "Homaranismo-n" kaj vere pli universaligis ĝin.
 
HEK, siaflanke, ne interesiĝas pri la kulta aspekto de hilelismo, sed nur pri la morala enhavo, kiun ni ankaŭ povas trovi en multe da religioj, filozofioj, literaturaĵoj kaj tiel plu per la diversaj kulturoj en nia mondo. Estas do, per ekzameno de tiuj ĵuveloj ke ni ĉiuj konsciiĝas ke la homaro, malgraŭ parolanta diversajn lingvojn kaj sekvanta diversajn kultojn vere samspiritas elfunde. La hilelisman/homaranisman moralon HEK esploras multmaniere kaj prezentas pri tiuj esploroj per artikoloj en la HEK-a organo Hilelisto.
 
Dissendolisto haveblas ĉe la sekvanta ligilo:   http://groups.yahoo.com/group/hilelismo/