Lingvolernado


Razen Manandhar




(Respoende al demando de Lingva Prismo: Ĉu lernado de fremdaj lingvoj nur estas afero por naturdotitaj homoj?)
Lernado de fremdaj lingvoj ne havas ian rilaton kun tiel nomata "naturdonitaj homoj". Unue oni devas esti klara kiu estas naturdonitaj homoj. Se iu estas naturdonita homo, ĉiuj en la mondo estas egale naturdonitaj. Tamen mi kredas ke la demandantoj pensas ke tiuj estas naturdonitaj kiuj havas specialajn talentojn, "donitaj" de naturo.

Nu, lernado de lingvo povas okazi je diversaj situacioj : Homoj lernas lingvojn por vivi, por labori por vojaĝi kaj por ĝui.

Multaj homoj lernas fremdajn linvojn devige en mult-lingvaj landoj ĉar estus preskaŭ neebla vivi tie nur kun siaj gepatraj lingvoj en tiuj landoj kie lingva demokratio ankoraŭ ne alvenis kaj regas nur unu lingvo al anoj de aliaj eble malgrandaj lingvoj. Nepalo povas esti tre taŭga ekzemplo por deviga lingvo-lernado. En Nepalo ekzistas cirkau 100 da lingvoj sed oni devas lerni unu oficialan lingvon (kiun la registaro nomas "Nepali"). Almenaŭ 52 procento da popolaro lernis ĝin kiel ilia dua lingvo kaj ĉiuj ili ne eistas "naturdonitaj".

Eĉ nelegebluloj parolas Nepali lingvon ĉar sen tiu lingvo ili ne povas vojaĝi ekstere, paroli kun registaraj oficistoj, policanoj (kaj Maoistoj), al kuracistoj al instruistoj kaj leĝistoj. Do kion fari? Aliflanke, studantoj lernas la anglan lingvon ĉar tio estas parto de la eduksistemo de nepalo. Por sukcesi en lernejoj, la lernantoj devas lerni la anglan kaj sukcesi ĝin ankaŭ.

Due, ili lernas lingvojn ankaŭ por labori. Miloj da Nepalanoj lernas la anglan, japanan, arabajn, korean kaj aliajn lingvojn ĉar ili volas vojaĝi al tiuj landoj por labori. Ili vojaĝas la laboras tien.

Fine, nur kelke da homoj lernas lingvojn por ĝui ĝin. Ili lernas ĝin kaj faras preskaŭ nenion per ĝi. Eble ili korespondas. Ekzemple, homoj lernas Eseperanton por ĝui ĝin(en Nepalo, eĉ ne ĉiuj lernas nur por ĝui). Ili ne vivas aŭ laboras per ĝi sed tre bone ĝuas la vivon. Tamen, kompare al tiuj aliaj, lernado de lingvo por ĝuo estas tre tre malmulte. Eble "naturdonitaj" estas nur ili.

Do, mia konkludo estas socia, politika kaj ekonomia situacio devigas homojn lerni lingvon kaj tio tute ne temas pri "naturdoneco". Tiuj lernas kiuj devas. Fakte naturo jam donas tiun talenon al ĉiuj homoj en la mondo sed la homoj kiuj bonsance apartenas al tiu komunio kiu estas granda, riĉa au forta pensas ke ili ne devas lerni alies ligvon ne povas lerni kaj tiuj kiuj estas malgranda koumunianoj devas lerni lingvojn kaj ili sukcese povas.
[Aperis en 08 Jun 2005 en lingvaprizmo]