Bonvenon!‎ > ‎

Esperantaj informoj

NOREK (NordOkcidenta Regiona Esperanto-Konferenco)


DATO: 16-18 Septembro 2016 (Vendreda vespero ĝis dimanĉa tagmezo)


PROGRAM:

Vendredon (vespere): Interkona Vespero, 6h00ptm ĝis 9h00ptm ĉe la hotelo, manĝetoj kaj ludoj ĉe la hotelo

Sabaton (matene kaj posttagmeze): Pramvojaĝo al Friday Harbor, tagmanĝo ĉe restoracio tie, ludoj kaj distraĵoj en la boato.

Sabaton (vespere): Picoj kaj paroladoj ĉe la hotelo

Dimanĉon (matene): Ĉiĉeronado tra Anacortes, inkluzive de Parko Cap Sante


Se vi volus mallonge prelegeti aŭ prezenti ion, gvidi ludojn aŭ distraĵojn, ktp, bonvolu skribi al la organizantoj ĉe norek2016@morsekob.org .


HOTELO:

Anaco Bay Inn

916 33rd Street, Anacortes

1-877-299-3320 (7atm ĝis 10ptm PHZ)

office@anacobay.com


Anaco Bay Inn rezervis 8 “reĝin-litajn” ĉambrojn por ni je la speciala prezo de 100 USD plus imposto por ĉiu nokto. La unuaj 8 homoj, kiuj rezervos, ricevos tiun prezon ĝis la 30-a de junio. Oni devas voki, diri ke vi estas kun la grupo NOREK, konfirmi la ponoktan prezon de 100 dolaroj, kaj doni kreditkartan informon, por konfirmi rezervon. Prezo inkluzivas leĝeran matenmanĝon, ĉiumatene de la 7-a ĝis la 9-a horo. Oni povas preni la ĉambrojn ekde la 15-a horo kaj redoni la ŝlosilon ĝis la 11-a horo en dimanĉo. Sendrata interreto haveblas. (Ni devas mendi minimume ses ĉambrojn por ricevi senpage la uzon de la konferenca ĉambro en la vesperoj de vendredo kaj sabato.


KOTIZO:

La konferenca kotizo estas 30 USD, pageblaj vespere de vendredo kiam vi alvenas. Tio pagos por la manĝaĵoj tiuvespere, pico sabatvespere, kaj por subvencio al la aŭtoparkaj elspezoj de tiuj, kiuj veturigos nin al la pramŝipo. Vi mem aparte pagas por via hotela ĉambro (vidu supre). Krom tio, vi devos pagi 13,10 USD (6,55 se vi aĝas malpli ol 18 aŭ pli ol 65 jarojn) por la pramŝipo, kaj laŭ la menuo la koston de via lunĉo en Friday Harbor. La hotelo donas senpagan matenmanĝon.


ALIĜO:

La organizantoj tre deziras antaŭscii kiu venos, por pretigi nomŝildojn kaj aĉeti sufiĉajn manĝaĵojn por la vendreda vespero. Bonvolu sendi retmesaĝon kun ĉiuj nomoj al norek2016@morsekob.org. Antaŭdankon!

Comments