Akva Mondo

 

 

 

Atlantide (au Atlantido) estas akva mondo, pli granda ol Tero, kun radiuso de 7235 km. Pli ol 94% el ĝia surfaco estas kovrita de akvo, kun grandaj insuloj dissemitaj ĉi tie kaj tie. Ĝi ĉirakaŭiras Altairon en 4.35 jaroj, 16.72 lumjarojn for de Tero. Atlantido havas 2 satelitojn: Icarus kaj Sen. Sen havas atmosferon kaj akvon kaj eblas ke vivo ekzistas sur ĝia surfaco.

Atlantido havas populacion de 316 milionoj. Ekzistas 9 ŝtatoj kaj 6 lingvoj parolataj. La teknologia nivelo estas relative alta. Nunepoke oni esploris la tutan planedon kaj baldaŭ preparos lanĉi la unuan artefaritan sateliton.

*************************************************************************************************************************************

Nokta foriro 

La nokto jam regis kiam ni preparis foriri. Dek submarinoj preparis por fora misio en kaŝita angula de la malgranda insulo Ven. Estis rara nokto, kun la verda tropika vivolumo entediĝante ĝis la ĉielrando. Nia vojaĝo estos esplora misio en la nordaj akvoj, kun la celo identigi kion intencas fari tie la Norda Respubliko. La Blua Federacio neniam ŝatis militon, sed niaj spionoj havis sufiĉe da informoj kiuj sugestis ke la respublikanoj intencis ekspansii ilian influareon post Borealia kaj Totem. Bazite sur la fakto ke la plejparto de la norda populacio jam parolis la novan lingvon, ili nun intencis akiri pli da riĉaĵojn por ilia disvolviĝo. Aliaj landoj, kiel Planetaria, Terminus, kaj niaj aliancanoj – Zefiro, eksprimis ilian zorgon pro la rapida kresko de la respublika milita ŝiparo. Dekoj da submarŝipoj trairis la regionon antaŭnelonge, ĉiuj armitaj kaj pretaj ataki. Kvankam neniu incidento okazis, se ni ne agis rapide, ebleco de milita eko tre grandis. Daŭre, mi eksplikos iom kiel nia mondo alvenis al tia situacio.

En la konata historio de pli ol kvin mil jaroj, okazis kelkaj militoj inter partoj de sur la sama insulo, sed neniam konflikto inter diferaj insuloj. Kiam nia mondo fariĝis sufiĉe evoluinta teknologie, la Monda Ligo aperis, reprezentante ĉiuj naŭ ŝtatoj de sur nia planedo kaj prizorgante la gardon de paco ĉie. Dum la 20 jaroj (aŭ 86 teraj jaroj) de sia ekzisto, neniu grava konflikto okazis ie ajn. Sed nun la situacio ŝajnis pli danĝera.

La Norda Respubliko estis ambicia ŝtato, aperinta ĉirkaŭ kvin kvin cent jaroj teraj antaŭe, per la unuiĝo de la kvin Nordaj Kolonioj. Ĝi okupis la plej granda insulo de sur Atlantido, kun multege da naturaj valoraĵoj. Ili ŝanĝis la Internacian Lingvon en kion ili pensis esti io pli praktika por parolado, sed tuj observis ke ilia kreaĵo ja estis malpli trafa ol la Internacia. Spite tion, ili obstinis uzi ĝin kaj deklari la Novan Lingvon pli bona ol Internacia. Koloniistoj el Norda Respubliko baldaŭ populigis Borealia kaj Totem, alportante la novan lingvon kaj norda demokratia ideologio kun ili. Tiu igis la Bluan Federacion kaj Zefiro sendi koloniistojn tuj poste, por kontraŭstari la novan lingvon kaj ideologion per parolantoj de la Internacia. Tiu afero kreis ekvilibron kaj kontraŭstaris la influon de la Norda Respubliko. Hodiaŭ, kvankam Borealia kaj Totem estas sub la influo de la Norda Respubliko, ili rifuzis fariĝi partojn de ĝi kaj nuntempe ankaŭ havas fortajn komercajn rilatojn kun Zefiro kaj la Blua Federacio, kaj parto el ilia populacio parolas la Internacian Lingvon. Borealia kaj Totem estas la solaj landoj sur Atlantido kun du oficialaj lingvoj.

Tiu malsukceso ne malkuraĝiĝis la nordanojn, kaj ili provis ekspansii al Planetaria kaj Terminus, sed tiuj du landoj estis tro potencaj por subiĝi al ili ekonomie aŭ teknologie (Terminus ja estas hodiaŭ la plej evoluinta lando teknologie). Zefiro, kiel nia aliancano, tute ne permesis ekonomia influo de la Norda Respubliko kaj Ozone kaj Syrtis havas nur limigitan ekonomian rilaton kun ĝi. Do, la ambicioj por ekspansiado de la nordanoj estis haltigitaj ĉie. Por subteni ilian nun rapide disvolviĝanta ekonomio, la nordanoj bezonas multajn naturajn rimedojn, speciale metalojn. La Norda Insulo estas sufiĉe riĉa en diversaj valoraĵoj, sed al ĝi mankas oron, feron, kupron kaj aliajn materialojn necesajn por krej altan teknologion. Borealia kaj Totem ne povas helpi la nordanojn tro multe. La riĉaj landoj estas Planetaria, Terminus, Zefiro kaj, certe, la Blua Federacio. La nordanoj scias ke ili ne havas ŝancon ataki ĉiujn landojn kune. Tial, ili provis, 20 jarojn antaŭe, fari aliancon unue kun Planetaria kaj poste kun Terminus. La aliancoj malsukcesis. Intertempe ili daŭris importi metalojn el aliaj landoj kaj komencis uzi pli kaj pli el iliaj provizoj por milita teknologio. Ŝajnas ke hodiaŭ ili disponas jam de kvin cent submarŝipoj kaj du mil ŝipoj. Ankaŭ, mi aŭdis ke ilia aviadilaro jam superas kvin cent. Kompare: la Blua Federacio, kvankam taksata kiel la plej potenca sur Atlantido, havas nur ducent submarŝipoj (el kiuj cent kvindek, kvankam armitaj, estas uzataj por civilaj aferoj), mil tricent ŝipoj kaj ducent aviadiloj. Sed kion ni mankas nombre, ni superas teknologie.

Kiel unu el la malmultaj civiluloj de tiu ĉi misio, mia celo estas observi la novan teknologion, uzata por la unua fojo por submarŝipoj: la nuklea motoro. Mi helpos la inĝenierojn ripari iun ajn difekton kiu aperos survoje. Kaj ankaŭ, se ni sukcesos kapti nordan submarŝipon, mi inspektos ilian teknologion.

Unu post la alia, la ŝipoj foriris silente. Ili interkomunikis ne per radio, kiu estus facile kaptata de malamiko, sed per kodigitaj mikroondaj impulsoj. Ĉiu submarŝipo havas skipon de 20 personoj. La kajutoj estas tre malgrandaj, sed sufiĉe komfortaj. La vojaĝo daŭros sufiĉe longe, ĝis kiam ni pasos la kvar insuloj de la Federacio kaj alvenos en la internaciaj akvoj. Spite de la nuklea energio, ni ne povos meznombre vojaĝi pli ol 500-600 kilometrojn tage. Kaj kiam ni renkontos la nordanojn, ni havos kelkajn surprizojn preparitajn por ili... La flotestro estas la admiralo Soren, viro kun multa sperto en maraj militaj manovroj. Brila Soren, lia filino, estas la estro de mia submarŝipo. Juna kaj bela, sed forta kaj respektiga, ŝi estas tre promesiga juna oficiro en nia armeo. Kaj ankoraŭ ne edziĝinta...

Kun tiuj ĉi pensoj kaj rigardante la insulon malaperinte sn nokto mi enlitiĝis. La stranga verda lumo kreita de mikroorganismoj ankaŭ malaperis. La submarŝipo en kiu mi vojaĝis, nomata Suda Stelo, baldaŭ subakviĝis kaj daŭris la iradon silente en la profunda mallumo. Nia ŝiparo iros unue okcidenten ĝis oni pasos la kvar insuloi de la Federacio, poste la direkto fariĝos pli kaj pli norda. Kio atendos nin en la nordaj maroj? Ĉu ni povos averti militon? Kun tiuj ĉi pensoj en mia cerbo mi rapide ekdormis.

Oceanlarĝe

La nokto pasis sen incidentoj. La sekvantan matenon nia ŝiparo surfaciĝis unu horon por refreŝiĝi la aeron kaj denove malsupreniris al 20 metroj sub akvo. Ni volis kaŝi nian mision de ĉiuj aliaj, bluanoj aŭ eksterlandanoj. La nukleaj motoroj ŝajnis funkcii bonege. Ni povis daŭri nian vojaĝon senhalte kun rapideco de 30 kilometrojn hore. La akvo havis nun grizan koloron sub ĉielo kovrita de nuboj. La ondoj luligis iomete la ŝipon kaj baldaŭ mia stomako, nekutimigita kun maraj vojaĝoj, komencis revolti kontraŭ mi. Oficiro vidis mian staton, donis al mi kuracilon kaj baldaŭ mi fartis preskaŭ bone. 

Mi estas fizikisto. Naskita kaj edukita sur Sirenia, la plej suda granda insulo de la Blua Federacio. Mia infaneco okazis sur montoj kaj konusaj arboj, far from oceano. Mi vidis la maron la unuan fojon propraokule nur kiam mi jam estis 14 jara kaj komencis miajn liceajn studojn. Sekvis la universitato en Sorarbo kaj poste la laboro en la ĉefurbo. Dum la lastaj 10 jaroj mi estis parto de granda laboro inciita far de nia Federacio por pli malmultekostaj energifontoj. Kaj la nuklea energio oferis grandan promeson. La sola problemo estas la konservado de la nukleaj uzitaj brulaĵoj. Oni proponis lanĉi ilin en spaco kaj direkti ilin al la suno. Sed nia lando ankoraŭ ne kapablas lanĉi satelitojn. Terminus ŝajnas esti la plej proksima de tiu ĉi celo. Sed en kelkaj jaroj ni certe kapablos fari tion kajĝis tiam neniu problemo estos konservi la nukleaj brulaĵoj en grandaj plumbaj skatoloj. Nur se la paco daŭros regni en nia mondo.

 

En aliaj du tagoj ni pasos la Drakan Markolon inter Centria kaj Espero kaj trairos la oceanon nomata Terminalia. Poste, dek tagoj de nun, Nordonia atendas nin, kun ĉiuj nekonataĵoj. Dek submarŝipoj por trovi pli da informojn pri la nordanaŝiparo en la nordaj akvoj....

Kiel sciencisto, mi ankaŭ havas la mision observi la marajn vivaĵojn, mezuri la akvan salecon kaj ĝiajn komponaĵojn, foti ion ajn interesa kaj priskribi mian vojaĝon. Aliaj du sciencistoj, biologo kaj kemiisto akompanas min ĉi ekspedicie, sed ili trovas sur aliaj ŝipoj. Nia aro gardas distancojn de kelkajn centojn da metroj inter la submarŝipoj, komunikante nur kode kaj nur per mikroondaj precize direktitaj radioj. Je la 11-a tempesto ekas kaj ĉiuj ŝipoj subakviĝas 30 metrojn profunde. Ĉi profundece la akvo restas kvieta kaj nia rapideco tute ne estas afektata de la malbona vetero.  Havante malmulte da laboro, mi komencas legi el la librojn alportatajn.  La unua priskribas nian sunsistemon. Kiel ĉiuj scias, ekzistas tri planedoj kiuj ĉirkaŭiras Altairon. Artemis estas la plej proksima, Atlantide la dua kaj Thethys la plej fora. La neeksplikebla afero estas ke ĉiuj tri troviĝas en la ekosfera regiono de nia suno, do eble ĉiuj tri havas vivon. Niaj astronomoj observis verdan koloron sur la kontinentoj de la ambaŭ dum opoziciaj tempoj kaj asociaciis ilin kun vegetaĵaj regionoj. La sciencistoj ĝenerale kunsentas pri la fakto ke Artemis kaj Thethys havas vivon, sed ne eblas trovi se ili ankaŭ havas inteligentan vivon. Se la legendoj pri la koloniistoj kiuj alvenis sur Atlantide el la Kosmo veras, tiam tre eblas ke ili populaciis Artemis kaj Thethys. La ambaŭ planedoj havas multe pli da seka tero, do, eĉ se la kosmaj vizitoj ĉesis, ili ne estis tiel izolitaj kiel la homoj sur Atlantide kaj povis evolui eble pli rapide. Nur tridek terajn jarojn antaŭe ni komencis uzi radioondojn, sed neniam provis sendi signalon al la aliaj planedoj. Se ili havas inteligentajn loĝantojn kaj se tiuj ĉi jam estas sufiĉe evoluintaj teknologie, eble ili povos kapti la signalojn kaj respondi. La aŭtoro de la libro proponis la konstruo de parabola anteno por tiu ĉi celo. La Terminusa universitato ja pensis serioze pri la propono kaj jaron antaŭe ili komencis konstrui gigantan antenon. Venontjare ili esperas elsendi la unuan signalon al Artemis. 

La tago pasis senevente, ankaŭ la nokto, kaj la sekvantan matenon kiam ni supreniris akvosurface la vetero estis bona. La avantaĝo de la nukleaj submarŝipoj estas ke ili ne bezonas brulaĵon. La nuklea energio sufiĉas por kelkaj jaroj sen repsovizado. Kvankam ni alproksimiĝis ekvatoron, la akvotemperaturo ja malkreskis iomete, pro fridaj fluoj el la nordo. Tio ja donas Bluan Arkipelagon similan, ne tro varman veteron ĉie, provante avantaĝo por agrikulturo kaj loĝado.

Dum la sekvantaj tagoj neniuj specialej eventoj okazis. Mi daŭris la tagajn observojn, la nukleaj motoroj funkciis perfekte. Kelkajn fojojn ni vidis balenojn kaj plesiosaŭrojn nutrante, unu fojon ni eĉ pasis grandan maran serpenton, sed ĉiukaze la animaloj estis pacaj kaj tute ne ĝenis nin. 

La trian nokton, vespere, ni ricevis mesaĝon de la ŝipara komandanto kiu postulis kurtan viziton ĉe Terminus antaŭ nia eniro en Nordonia. Do, post pasinte la Drakan Markolon, ni ŝanĝis la direkton okcidente Terminuson. La Drakan Markolon ni pasis dumnokte, subakve. La du grandaj insuloj tute nevideblis, sed mi imaginis la belajn rokajn bordojn kun altaj arbaroj sub la stellumo. 

Terminus  

La plej malgranda lando en nia mondo estas ankaŭ la plej rimarkinda teknologie. Kun 6 milionoj da loĝantoj vivantaj sur la insuloj de Terminus kaj Ora Arkipelago, ĝi havas nekredeble riĉajn metalajn valoraĵojn. Personoj de sur Terminus kreis la radioondajn komunikilojn 50 jarojn antaŭe kaj ankaŭ ili konstruis la unuajn komputilojn. 10 jarojn antaŭe ili ankaŭ inventis televidon kaj elde tiam havas regulajn elsendojn sur Terminus. La ĉefurbo, nomata Anularia (kiu devenas de anulus - ringo en interlingue) estas ankaŭ rimarkinda.  Ĉirkaŭante la insulon, ĝi vere havas ringan formon, kun belegaj parkoj ene kaj grandega sovaĝa areo centre.

Neniam mi vizitis Terminuson, kvankam mi legis multajn el la libroj eldonitaj pri fiziki kaj matamatiko. Ĝis nun la vojaĝo daŭras sen probleme. Nia misio sekretas, ni restas la plejparton de l'tempo subakve, sen komuniki per radio, en niaj oldaspektaj submarŝipoj, sed kun nukleaj motoroj kaj granda iro rapideco.  Ĝis kiam ni atingos Nordonia mi ne kredas ke ekzistos io ajn kiu maltrankviliĝu nin. 

La okan vesperon ni alvenis Terminuse. Oni invitis nin sur malgranda ŝipo, oceanlarĝe, por ke neniu vidu niajn submarŝipojn. Poste, el ĉiu submarŝipo estis invititaj tri personoj por alveni Terminusen. Tridek personoj, inter kiuj mi mem trovis, enboatis en eta ŝipo kiu alportos ilin Anulusen. Ni ŝanĝis niajn ŝipajn uniformojn kun elegantaj terminusaj vestaĵoj kaj estis informitaj ke la reĝo deziras aŭdienci nin. 

Kiel ĉiuj aliaj landoj (escepte la herezia Norda Respubliko), Terminus estas elitokratio, kie la estraro elektiĝas per kombino de malfacila ekzameno kaj voĉdono. La Terminusanoj elektas sian reĝon ĝis kiam li fariĝas tro maljuna por estri kaj retiriĝas. Estas do preskaŭ dumviva pozicio kun granda respondeco kaj influo, sed ankaŭ kun la povoj limigitaj far la parlamento (kiu, kompreneble, ankaŭ elektiĝas per kombino de malfacila ekzameno kaj voĉdono). Ĝenerale oni voĉdonas kiam oni havas pli ol unu kandidato kiu pasis tre bone la ekzamenon. Ĉiuj kandidatoj vojaĝas de unu parolringo al alia tra la urbo kaj rajtas priskribi ilian intenton se ili estas elektitaj dum unu horo. La personoj kiuj estas interesataj alvenas kaj demandas ilin pri ilia programo, poste ili voĉdonas por unu al alia. Ĉar la ekzamenoj estas sufiĉe malfacilaj, oni ĉiam havas malmultajn kandidatojn por voĉdoni. 

Post duonhora vojaĝo la lumoj de Terminus vidiĝis. Por la lastaj kvin mil jaroj ekde sia fondiĝo, Terminus suferis grandegajn ŝanĝojn, sed unu afero neniam ŝanĝis: ĝi ĉiam aspektis tre impone por la ekstera vizitanto. Oni alkondukis nin en malgranda palaco kie la reĝo de Terminus atendis nin. Oni invitis nin sidiĝi kaj la reĝo Trubansor invitis admiralon Soren sidi proksime de li, dum ni, la aliaj, sidiĝis sur la aliaj brakseĝoj en la ĉambro. 

- Unue, permesu min bonvenigi vin en nia lando, danki vin pro la vizito kaj deziri al vi sukceson en via misio, diris la reĝo en la internacia. Li estis mezalta atleta viro kun inteligenta figuro kaj rigardo kiu imponis respekton. Mi ĵus ricevis kelkajn utilajn informojn de mia spionoj daŭris li, kaj deziris paroli kun vi persone. Kvankam neoficiale ni ne patrulas Nordonia, la vero estas ke ni ankaŭ havas kelkajn submarŝipojn en la areo. Ili ne havas nuklean puŝon, sed uzas fortajn elektrajn motorojn kiuj igas ilin pli rapidaj ol iu ajn ŝipo. Ili povas esti ŝarĝitaj oceanlarĝe kaj tiu ĉi donas ilin aŭtonomion kompareblan kun via. 

- Ni aŭdis pli viaj  novaj mirindaj ŝipoj, diris  Soren.  Por kurta kaj meza distanca veturo ili certe superas niajn. Sed Nordonia estas tre larĝa kaj plena de nekonatoj. Estas pli bone ne perdi la tempon ŝarĝi la bateriojn kiam malbonintentaj ŝipoj postsekvas onin.

- Vi pravas, respondis la reĝo, kaj tial nia baldaŭ konstruota sekvontgeneracia ŝiparo ankaŭ uzos nuklean energion. Sed tiuj ĉi detaloj malgravas. Jen kion observis miaj spionoj: 

Nordonia havas larĝajn areojn kiuj estas nur tri-kvarcent metrojn sub la mara nivelo. En kelkaj el ili ni observis larĝajn koncentrejojn de ŝipoj kaj submarŝipoj. Kion ili faras tie, estas malfacile diveni, sed ili estis ĉiuj envolviĝitaj en tre aktiva laboro. Niaj homoj observis regulan ŝipan trafikon inter tiuj ĉi regionoj kaj la Norda Insulo. Ili ŝajnas transporti ion inter la du punktoj. Nia diveno estas ke eble ili intencas konstrui permanentajn bazojn, forte ankoritaj de la marfundo, de kie oni povas facile lanĉi surprizajn atakojn kontraŭ aliaj landoj. Imagu retejon de dekoj aŭ centoj da marbazoj. Ĉiu el ili enhavante kelkdekojn da ŝipoj kaj submarŝipoj kaj la miloj de militistoj povas vivteni sin sufiĉe bone per fiŝado kaj algokultivado dum jaroj. Kiam oni elsendas radiosignalon, ĉiuj atakas samtempe la proksiman landon. Kun teknologio comparebla kun nia, iliaj aviadiloj povas tre rapide bombardi iun ajn areon de niaj landoj antaŭ ke ni povas defendi nin. En kelkaj jaroj la Blua Respubliko fariĝas Imperio kiuj subjugas ĉiujn naciojn, sekigas nin de ĉiuj valoraĵoj, altrudas nin uzi ilian stultan demokratan sistemon kie oni ne plu devas ekzameniĝi por gravaj estraj funkcioj kaj impozas al ĉiuj nacianoj paroli publike la novan lingvon. Ĉiuj niaj kulturoj suferos terure sub la premo de la respublikanoj. 

La reĝo finigis sian paroladon. En la ĉambro ĉio silentis dum niaj zorgaj rigardoj pasis de unu al alia. Finfine, mi decidis diri ion:

-  La Norda Respubliko konatas kiel lando kun malsufiĉajn metaloj kaj brulaĵoj. De kie ili havas nun tiom da materialoj kaj energio por konstrui ĉiun bazojn oceanlarĝe? 

- Ni ankoraŭ ne scias. Eblas ke ili obtenas la ercojn direkte de sur la mara fundo respondis la reĝo. 

La ideo estis vere frapa, sed ŝajnis la sola logia ekspliko en la nuna situacio. La kunveno daŭris ĝis tarde, kaj la reĝo detalis al la admiralo detaloj pri la pozicioj de la respublikanak bazoj. Ankaŭ, li oferis nin kvar terminusaj submarŝipoj por helpi nian ekspedicion. 

La sekvantan tagon la nova ŝiparo foriris norden. Kelkfoje ni vidis balenojn, sed neniuj spuroj de la nordanoj vidiĝis. Kaj la tagoj daŭris pasi por alia semajno. Mi daŭris miajn sciencajn observojn de la akva kvalito, klimato kaj la konduto de la nuklea motoro. Ĉio bonordis kaj iom da enuo komencis sentiĝi sur niaj submarŝipoj. La ŝipanoj ludis ĉekon aŭ kardojn, legis, kantis kaj dancis ludante variajn instrumentojn, rakontis oldajn historiojn, sed la horoj pasis pli kaj pli malfacile, kiel sablo en sablohorloĝo kiu variĝas pli humida kaj fluas pli kaj pli malrapide malsupren. Sed dum la dudeka tago de nia ekspedicio niaj observantoj vidis far fremdan ŝiparon. 


 

(Daŭrigota....)