Bonvenon!

Ni vivas de longa tempo kun la impreso, ke ni devas krei maloftecon por krei valoron. Kvankam tio validas en kelkaj materiaj fakoj, ni plivastigas ĝin al aliaj konsideroj por kiuj tiu pensmaniero ne nepre taŭgas. Ekzemple, nenio malhelpas nin disdoni senkoste informaron. La eksterkosto de informo estas preskaŭ nenioma, nuntempe. Tamen, ni elpensas kopirajton kaj patentojn por konservi maloftecon.

Bernard Lietaer


Miprovi estas internacia projekto:
  • por subteni muzikajn produktaĵojn
  • eksterkadre de la aŭtorrajta kaj komerca sistemo
  • vivigita de volontuloj dezirantaj proprigi al si ne muzikon sed kapablon kaj respondecon decidi pri kia muziko publikigindas.
La principo simplas:
  • ni kolektas monon ;
  • ni kundecidas kion produkti per ĝi ;
  • ni produktas kaj senpage publikigas.

Spektu la unuan filmeton produktitan de miprovi kaj Pariza Ventro, pri la diskokrizo.

Platano Malaperis


Aŭskultu la intervjuon de Gijom' Armide far Veronika Poór por Muzaiko.