Librokluboj

Ĉu vi ŝatas legi kaj paroli pri kion vi legis kun aliaj homoj? Faru tion tra la tuta mondo! Kiel? Partoprenu libroklubojn. 

Kiel funkcias?
  1. Ĉe la retlisto libroklubo ĉe googlegroups.com alvenas alvokoj por komenci novan libroklubon. La alvoko
    1. specifas la legindaĵon
    2. la oftecon de la limdatoj por legi apartan parton de la legindaĵo
    3. la funkcimanieron (ĝis nun estas tiel konsilata, ke post ĉiu limdato iu alia membro de tiu libroklubo estu respondeculo verki pri la legaĵo - alivorte doni sian opinion)
    4. donas la adreson de la grupo al kiu oni devas aliĝi por partopreni la libroklubon
    5. donas la limdaton por respondi al la alvoko
  2. La alvokon verkas tiuj, kiuj ŝatus komenci novan libroklubon. (do eble vi?)
  3. Ĉiuj librokluboj aperos ĉe ĉi-tiu retpaĝo, kaj aperos ankaŭ etaj resumoj kiam la libroklubo finiĝis.
Kiel partopreni?
Aliĝu al la grupo: libroklubo ĉe googlegroups.com ĉe https://groups.google.com/group/libroklubo .

Kiel aliĝi sen propra konto ĉe Google?
Jen la ĝenerala metodo: Sendu retleteron al [nomo de la retlisto]+subscribe@googlegroups.com. Do, se vi volas aliĝi al libroklubo@googlegroups.com, sendu mesaĝon al la adreso libroklubo+subscribe@googlegroups.com.