Tradukita prozo‎ > ‎

Platono: "La respubliko"



ISBN: 9781595692542
352 paĝoj
; mola bindo. 
8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)


Aĉetu ĉe:


Aĉetu ĉe Mondial (PayPal):
Krome ĉe:
Aŭstralio: Nile, BT, FP
Brazilo: lojasingular
Britio: amazonfoyles
Francio: amazon
Germanio: amazonbuecher
Hispanio: iberlibro, amazon
Israelo: bookshop.co.il
Italio: InM
Japanio: amazon, bookweb
Kanado: amazonbookmob
Svedio: CDON, adlibris
Usono: amazonBN
...kaj multaj aliaj retaj / lokaj librovendejoj en la mondo. Uzu la ISBN-numeron por via serĉo!

Mondliteraturo en Esperanto
Tradukis: Donald Broadribb. 

"Unu el la plej influaj libroj en la tuta historio de la literaturo. Malgraŭ ĝia aĝo, vi trovos ĝin tiel freŝtema ke foje vi neeviteble ekdubos ĉu eble ĝin verkis modernulo.

La Respubliko estas unu el la ĉefverkoj de Platono kiu, siavice, estis la ĉeffondinto de la filozofia literaturo. Platono vivis 427-347 a.K. kaj li hejmis en Ateno. Dum Platono ankoraŭ estis juna, lia patro mortis kaj amiko de la familio, Sokrato (ĉ. 469-399 a.K.), fariĝis kvazaŭpatro por li. La intima patro-fila rilato inter Sokrato kaj Platono daŭris ĝis la ekzekuto de Sokrato kiam Platono estis 28-jara.

La greka titolo estis πολιτεια kiu efektive tradukendas "Socio" aŭ foje "Civitanismo." Platono tre ofte parolas pri sia ideala civito en ĉi tiu libro, sed tute ne temas pri respubliko laŭ la aktuala politika senco de tiu vorto. La Respubliko estas la universale uzata titolo de la libro, sed estas simpla transpreno de la latina nomo, res publica.

Eble estas menciinde ke ĉi tiu estis la plej granda libro iam perskribe verkita kiam Platono ĝin finis. Li ankaŭ inaŭguris la uzadon de dialogo por prezenti filozofiajn diskutojn. Mi opinias ke Platono intencis ke oni legu ĉi tiun libron kiel enkondukon en lian filozofion, sen antaŭjuĝoj. Lia verko parolas por si mem. Do legu kaj ĝuu."

Donald Broadribb 
(El la Antaŭparolo)