Tradukita prozo‎ > ‎

Louis Couperus: "Pri maljunuloj, la aĵoj, kiuj pasas..."

Louis Couperus: Pri maljunuloj, la ajoj, kiuj pasas...



ISBN: 9781595692627
258 paĝoj
; mola bindo. (Malmola: vd. sube.)
8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)


Aĉetu ĉe:
UEA


Aĉetu ĉe Mondial (PayPal):
Krome ĉe:
Aŭstralio: Nile, BT, FP
Brazilo: lojasingular
Britio: amazonfoyles
Francio: amazon
Germanio: amazonbuecher
Hispanio: iberlibro, amazon
Israelo: bookshop.co.il
Italio: InM
Japanio: amazon, bookweb
Kanado: amazon, bookmob
Svedio: CDON, adlibris
Usono: amazonBN
...kaj multaj aliaj retaj / lokaj librovendejoj en la mondo. Uzu la ISBN-numeron por via serĉo!

SERIO ORIENTO-OKCIDENTO n-ro 49
Mondliteraturo en Esperanto

Dum limigita tempo, kaj en tre limigita kvanto, ni ofertas tiun ĉi titolon ankaŭ en MALMOLA bindo (tola bindo) kun KROM-KOVRILO. ISBN: 9781595692610. Mendu ĉe Mondial, aŭ ĉe Amazon en UsonoEŭropo.

Tradukis: Gerrit Berveling. 
Kun enkonduko de Probal Dasgupta.

Traduko de atentokapta, historia kaj psikologia romano al Esperanto. 

Pri maljunuloj, la aĵoj, kiuj pasas... priskribas interrilatojn de fami­lianoj en Hago, Nederlando, kiuj estas hantataj de kruelaj eventoj okazintaj multajn jardekojn antaŭe en fora azia kolonio de Nederlando... La leganto konatiĝos, paĝon post paĝo, kun pli kaj pli da membroj de la granda familio de pluraj generacioj, kaj kun iliaj memoroj pri la terura "aĵo", kiu okazis antaŭ 60 jaroj, kaj pri kiu ĉiu esperas, ke ĝi finfine (for)pasu, kune kun la du plej maljunaj familianoj...

Louis Couperus (1863-1923) estas unu el la plej gravaj figuroj de la Neder­landa literaturo. Kiel infano li pasigis plurajn jarojn en Nederlanda kolonio, la hodiaŭa Indonezio, kio influis kelkajn el liaj verkoj, inklude ĉi romanon. 

En la dua duono de la 20a jarcento, pri pluraj el la roma­noj de Couperus oni faris ĉu televidseriojn ĉu kino-filmojn. En 1994-96 oni aperigis tutan serion de 50 binditaj volumoj kun lia plena verkaro. 

La tradukinto Gerrit Berveling estas konata Esperanta tradukisto kaj aŭtoro. Li jam tradukis du verkojn de Couperus: Fatalo (VoKo, 2008) kaj Pri vagabondoj kaj friponoj, pri damoj kaj kavaliroj (Universala Esperanto-Asocio, 2008), krome grandan nombron da aliaj verkoj, ofte bibliaj, el pluraj lingvoj. Aldone, li verkis ori­ginalajn poem­arojn (debutante per la multe aplau'data Tri 'stas tro, Fonto, 1988) kaj plu­rajn prozaĵojn.--- La libro havas antaŭparolon de Probal Dasgupta kaj enkondukon de Berveling.