La 31-a Komuna Seminario inter orient-aziaj junularoj

Enhavtabelo

Enkonduko

Komuna Seminario (KS) estas junulara renkontiĝo inter orient-aziaj junularoj.
Ĉi-jare ĝi okazos en la jarfino de 2012 en Japanio.

Ĉi-jara temo estas “Ĝisfunde utiligu kaj ĝuu Esperanton”.
Sub la temo ni planas laŭeble gajan renkontiĝon.

La kongresejo situas en antaŭurbo de Tokio, en verda naturmedio de Monto Takao, kiun ankaŭ taksas Gvidlibro Michelin plej alte.

Komencantoj kaj ankaŭ progresintoj estas bonvenaj. Ni elkore atendas revidi vin en Japanio!

  • Dato:               La 28-30a de decembro, 2012
  • Loko:               “Takaonomori Wakuwaku Village” apud Monto Takao, en Urbo Hachioji en Tokio
  • Temo:              “Ĝisfunde utiligu kaj ĝuu Esperanton!”
  • Organizas:       Japana Esperanto-Junularo (JEJ)
  • Kunorganizas:  ĈJEA (Ĉinio), KEJ (Koreio) kaj VEJO (Vjetnamio)