Esperanta Paĝo

                  La 9a Osaka Internacia Festo de Ĉambromuziko
                                                                Kunihiko Tamakoshi

Saluton, karaj legantoj! Ĉu vi konas, ke “La Osaka Internaciaj Konkurso kaj Festo 
por Ĉambromuziko” havis lokon ĉi-maje en Izumi Halo en urbo Osaka ?

Mi laboras fervore por la supre menciitaj eventoj dum 20 jaroj en la Nippon-Fondaĵo 
por la Promocio de Ĉambromuziko, sed bedaŭrinde multaj homoj ne konas la eventojn 
ankoraŭ nun.                                  
  Pro tio, mi volas sube priscribi ilin. La skizoj de la 9a Osaka Internaciaj Konkurso 
kaj Festo por Ĉambromuziko estas kiel jene: La Konkurso havas du sekcion; unu estas 
por Korda Kvarteto kaj alia estas Tubo-muzika ensemblo (Ligno-tuba Kvinteto, Saksofona
 Kvarteto kaj Kupra kvinteto). Kompreneble ili ambaŭ havas la limadon de aĝo kaj 
taskmuziko. Aliflanke, Festo estas nova tipo de muzikokonkurso, ĉar ĝi malhavas 
limigon de aĝo kaj aliaj, kaj ne postulas taskmuzikojn de partoprenantaj ensembloj.

La karakterizaĵoj de la Festo.
  Do mi volas elkalkuri ĉi-tie la karakterizaĵojn de la Festo.
1) Pri aĝo, seksa diferenco kaj nacianeco, estas neniaj kondiĉoj.
2) Kombinado de muzikiloj inkluzive de folkloraj muzikiloj estas libera, kondiĉe, 
   ke personaro de partoprenantaj ensembloj estas de du ĝis ses. 
3) Estas neniu taskmuziko pri la Festo, malsame pri la Konkurso. Tiel, partoprenantaj
   ensembloj povas ludi siajn lertajn kaj spertajn muzikojn dum nur 30 minutoj.
4) Ĵurianoj de la Festo konsistas el ne profesiaj muzikistoj sed 100 muzikamantoj antaŭe
   elektitaj el aŭskultantoj. Premioj dependas de la sumo de poentoj, kiujn ensembloj
   akiris el ĵurianoj. 
5) La Prezo de la Premio estas konsiderinde alta.  Premio Ora: 2,000,000 enoj, Premio
   Arĝenta : 1,000,000 enoj, Premio Bronza : 600,000 enoj.
   Pro supre skribita kialo, partoprenantaj ensembloj ne nur konkursas lertecon de ludo,
   sed ankaŭ elpensas, kiel multe ili povas kortuŝi kaj plezurigi 100 ĵurianojn dum nur
   30 minutoj, kaj doni al ĵurianoj freŝan kaj ĝojan impreson.

La cirkonstanco pri fondado de Festo
  Ni okazigas la Feston ĉiun trian jaron en majo, samtempe kun “ Osaka Internania
Konkurso por Ĉambromuziko”, kiu estas membro de “La Monda Federacio de Internaciaj
Muzikokonkursoj”, ĉar ni celas doni ŝancon al multaj ensembloj, kiuj deziras partopreni
en internaciaj konkursoj.
  Mondkonata violonisto, Yehudi Menuhin (1916-1999), kiu estis Honora Artdirektoro de
la Konkurso, de longe proponis kiel jene. “Mi kredas, ke koncerne al belega ĉambromuziko,
mirindaj kaj elstataj ensembloj troviĝas ne nur en kampo de klasika muziko, sed ankaŭ
en kampo de folkloraj aŭ tradiciaj muzikoj en la mondo. Tial, oni elpenu kaj realigu
tian konkurson, en kiu ĉiuj diversformaj ensembloj povas prezenti kaj reciproke konkuri.”
  Do, kelkaj famaj muzikistoj kunlaboris pristudi la taskon kaj finfine povis efektivigi
“Osaka Internania Festo por Ĉambromuziko”-n. Tio estas ja la naskiĝo de unusola konkurso
sen precedenco.
  Laŭ la disvastiĝo de ideo pri la Festo, nombro de partprenantaj ensembloj plimultiĝas 
iom post iom. Ni akceptis ĉi-foje multajn proponojn por la 9a evento el 249 ensembloj de 
37 landoj. Tio signifies, ke la nombro de proponoj estis la plej granda iam ajn. Kaj nur 
34 ensembloj estis permesitaj partpreni en la eventoj.

Fine mi volas denove substreki la fakton,      
(ke) kiel amuzaj kaj plezuraj estas tiuj ĉi
eventoj, precipe la Festo. Tial mi volas 
akcenti, ke ĉiuj legantoj rekonu nian Feston. 
Oni verŝajne konsideras, ke “Muzika Festo”
estas identa kun “MuzikaFesivalo”, sed mi 
opinias, ke la unua, ekzakte dirite, estas
aparta de “Ordinara Muzika Festivalo”. 
Ni do kuraĝe nomas la unuan “Festo,” 
ĉar mi volas emfazi, ke la unua ne estas 
similia al ĝeneralaj festivaloj, sed ke 
ĝi estas nature en gaja atmosfero kvazaŭ 
festivalo. Mi esperas ke multaj legantoj 
venontfoje venos al Izumi Halo por pulezuri
multajn specojn de ĉambromuzikoj.    

(Rusia Dueto kiu akiris Oran Premion en la Festo pro uzado de rusiaj folkloraj muzikiloj)               

Comments