Kurso 3

Piedirinte sudorienten ĉirkaŭ 5 minutojn el la stacio Hanŝin-Iŭaja, oni trovas

sintoisman sanktejon  Minume Ĵinĵa, kiu staras sur monteto iam nomata Minume-no-Saki (kabo Minume). Ĝi estis konstruita en la 21-a jaro PK de Ĵinguukoogoo(tennoo-edzino) omaĝe al la dio Minume, kiu helpis ŝin dum milito en Koreio. Pro tio la sanktejo estis altrangigita kaj multaj utaistoj tien vizitinte restigis siajn utaojn. Tuj oriente iam troviĝis en Kobe la unua haveno Minume, tra kiu ambasadaj ŝipoj iri aŭ venis el Ĉinio kaj Koreio.




Unu el tre famaj produktaĵoj de Kobe estas aromplena fermentaĵo,sakeo. Ĝia


bongusteco venas el la kvalito de akvo nomataMijamizu helpate de vintra klimato kaj tradicia arto de sakefarado,
kiun konservas 
sakefarostojel Tanba-distrikto de la gubernio Hjoogo. La fermentejo Saŭanocuru lokiĝas plej okcidente en la fermenteja zono, “Nada Gogoo” kaj kiel kultura trezoro de la gubernio Hjoogo.

Ne nur por memorigi la tertremegon en 1995, sed por protekti urbon kaj urbanojn oni starigis “Memoriga

n Institucion por Redukti Katastrofon kaj Homa Renovigo”, kie oni povas travivi la tertremegon per figuroj kaj postrestaĵoj, cetere analizinte diversajn kazojn de tertremo ĝi elsendas tutmonde informojn. La institucion oni povas viziti per aŭtobuso de Sannomija en 15 minutoj aŭ 10 minuta piediro de la stacio Hanŝin-Iŭaja.

Comments