Kurso 2

Kiel menciite en paĝo 4, Akaŝi-markola Pontego situas en la plej okcidenta parto de la urbo Kobe.

Unue de JR-stacio Sannomija veturu al la stacio Maiko, por kio necesas 28 minutoj per vagonaro ordinara, kaj se per vagonaro Kaisoku (rapida) 20 minutoj. Atentu, ke vagonaro Ŝin-Kaisoku (nova-rapida) ne haltas ĉe Maiko. La Pontego kuranta super la Maiko-stacidomo certe mirigos vin per sia giganteco kaj beleco. Samtempe de antaŭ la stacio rigardu Maiko- Parkon kun multaj pinarboj.


Tamen iru rekte marborden. Tie troviĝas Domo de Scienco pri la Ponto, kie vi povos akiri totalan konon ĉirkaŭ elkonstruado de tiu ĉi Akaŝi Pontego; Kiel oni venkis malfacilaĵon por starigi 2 ĉefturojn profunden fosinte marfundon en tre rapida tajd-fluo de Akaŝi–markolo? Kiamaniere oni elfaris fortegajn ĉefajn ferŝnurojn, kiuj pendigas pezegan ponton ĉ. 4 k-metrojn longan? Kiarimede oni sukcesis surmeti ĉef- ŝnuron tiel pezan kaj longan sur la supron de ĉefturo 300 metrojn altega de sur marnivelo? Modeloj kaj filmo en la domo solvos tiajn demandojn.
De sub la pontego orienten piediru laŭ marbordo, kaj vi vidos Izjookaku, konstruita de elmigrinta ĉina komercisto en 1910. Nun ĝi fariĝas Memordomo de Sun Yat-sen. Li estas fama ĉina revoluciisto kaj vizitis ĉi domon en 1913.

De tie laŭ bordo promenadu orienten ĉ. 1 k-metron kaj enspiru freŝan mar-venton vidante pasantajn ŝipojn, kaj senrimarke vi estos en la areo de Marin-pier Kobe, de kie vi povos ĝui la tutan aspekton de la Akaŝi Pontego kiel skribite en paĝo 4. Tiu ĉi areo estas konstruita sur poldero antaŭ ĉ. 15 jaroj, kaj tiea Port- Bazaro altiras multe da gejunuloj ĉiutage.

Comments