Kurso 1

Unue ni veturu al Port-Island (Haven-Insulo) per Port-Liner (Haven- Linio) kaj de sur ĝia senŝofora tramo rigardu la artefaritan insulon jam menciitan en la paĝo "Turismo en la urbo Kobe".

La regadejo de la Linio troviĝas tuj sude de JR-stacio Sannomija. Ne prenu tramon por Aerhaveno, sed la alian cirklan. Ĝi transiras ruĝan Kobe-pontegon al la Insulo, rond-iras ĝian duonon kaj refoje revenas al Sannomija. Do elvagoniĝu ne dumvoje sed ĉe la antaŭlasta stacio Boueki-Senta ( Centro de Internacia Komerco). Ĝis ĉi tie oni bezonas ĉ. 25 minutojn.

De ĉi stacio 7 minutojn piediru okcidenten, kaj vi vidos larĝan Flower Road (Flora Vojo)–n, kie en-/ekster- urbaj kaj eĉ alilandaj diversaj grupoj karnavale paradas en Kobe Festo okazigata en majo. Trans la vojo kaj sude de Urbo Domo estas Higaŝi Juuenĉi (Orienta Parko). Ĝi estis origine sportejo de alilandanoj en koncesiita kvartalo, sed nun estas ripozejo de civitanoj.
Post la tertremego instaliĝis en ĝia angulo Memordomo por la viktimoj, kaj fajrera lumo por rekviemo neniam estingiĝis de-poste.

Sekvas la Urbo-Domo. Centro de municipa administrado. Tamen kiel menciite en paĝo 3, ĝia 24a etaĝo estas ĉiam malfermita al ĉiu ajn. Nepre supreniru tien por ĝui mirinde belan panoramon de la urbo.

Norde de la Urbo-Domo estas Flora Horloĝo dekoraciita de laŭ-sezonaj floroj, kies diametro estas 6 metrojn longa. Ĝi estis elfarita en 1957, plej frua en Japanio. Cetere post la horloĝo staras totema koloneto donacita el la urbo Seattle en Usono.

Sekve iru al Port Tower kaj spektu la havenon per krozŝipo se havas tempon kiel menciite en paĝo 2.

Se vi havas fortajn krurojn piediru ĉ. 3 k-metrojn, Unue okcidenten celu al la magazeno Daimaru, kaj de tie rekte suden plu. Kaj vi atingos Meriken-park (Amerika- parko)-n, ĉe kies orienta rando nun konserviĝas de la tertremego detruita parto de la varfo kiel tio okazis. Kaj antaŭ vi troviĝas la ruĝa Turo post Hotelo Ookura. Kompreneble vi povos veturi de Sannomija ĝis Daimaru-mae per Kaigan-sen (Marbord-linio) de Metroo, subteriĝinte de apud la Flora Horloĝo. Apud la Turo staras unikforma Oceana Muzeo, kiu donos al vi sufiĉe da kono pri la haveno Kobe, pri diversaj ŝipoj ktp. Post spektado de la haveno per krozŝipo, bonvolu viziti la muzeon. Por reveno piediru rekte norden ĉ. 1 k-metrojn, kaj ĉe Motomaĉi-butik- strato orienten 500 metrojn kaj eniru suden en Nankin-maĉi, kiu certe plaĉos al vi kiel menciite en paĝo 2.
JR-stacio Motomaĉi estas proksima de tie. Sannomija estas la sekvanta stacio, Sed se al vi restas forto, ni rekomendas al vi viziti ŝintoan templon Ikuta ĵinĵa, kvankam vi devos piediri ankoraŭ 20 minutojn sur vivplena strato. La sanktejo estas de-antikve protekta dio por orienta Kobe. Cinabroruĝo de la templo ĉirkaŭita de verdaj kamfor-arboj estas tre okulfrapa.
Comments