Turismo en la urbo Kobe

Kobe

Oni diras, ke la urbo KOBE estas horizontale oblonga kun ĉeno de montoj Rokko sur sia dorso kaj kun Interna Maro Seto en sia fronto.

Sed por diri la veron, al la urbo Kobe apartenas la montoj Rokko mem, sur kies supro troviĝas larĝa golfejo, paŝtejo, elementa lernejo, kaj famaj temploj kiel ekz. Hutatabisan-Tairjuu-ĵi kaj Maja-Toritenĵoo-ĵi ktp.

Kompreneble supre de la montoj oni povas ĝui belan panoramon de la urbo. Precipe ĝia nokta pejzaĝo diverskolore iluminita estas tiel mirinde fantazia, ke ĝi meritas je 10 milionoj da dolaroj .

Cetere trans la montoj, norden kaj okcidenten disvastiĝis la urbo, ĉar urbetoj okcidenta kaj norda jam antaŭe fariĝis la parto de la urbo Kobe.  Tie troviĝas stadionoj por atletiko aŭ futbalo, parkoj de agrikulturo aŭ frukt-floroj, kaj ankaŭ tutlande konata varmafonto Arima ktp.

Nu, se temas pri vizitinda loko en Kobe, povas esti, ke junuloj unue elektas la kvartalon Kitano ĉe montpiedo,  kiun lokon oni povos atingi per 10-kelkaj minutoj da piediro sur nekruta deklivo ekde la stacio Sannomija aŭ Motomaĉi.

Tie troviĝas multaj alilandanaj domegoj konstruitaj en Meizi-erao: kiel ekzemple, Domoj de Vent-koko, de Skvamoj, de Hel-verdo,de Rozo ktp. 

 *     *     *     *     *     *     *     *     *     *     *     *     *     *     *     *     *     *     *     *     *     *     *     *     *

Kiel vi scias, antaŭ 140 jaroj la haveno Kobe malfermiĝis al la mondo post 300 jara izolismo, kaj multaj okcidentanoj kaj ĉinoj venis al Kobe, loĝis en kvartalo koncesiita al si, kaj donis al la urbanoj fortan influon en diversaj kampoj. Kaj do ekde Kobe disvastiĝis tutlanden ĵazo, kino, golfludo, futbalo, montgrimpado, okcidenta aŭ ĉina kostumo, frandaĵo, precipe kuko, kafo, viando ktp.

Ĉirkaŭe de la stacio Sannomija aŭ Motomaĉi, en multe da ekzotikaj restoracioj aŭ kafejoj oni povos frandi ne nur japaneskan sed ankaŭ diversnaciajn bongustaĵojn, { nome francan,

italan, germanan, rusan, anglan, usonan, ĉinan, korean, hindan, meksikan, vietnaman, brazilan, svisan, hispanan, indonezian,  

peruan, ĉilian, sri-lankan, jamajkan, morokan, ktp. }

Precipe iama koncesiita kvartalo nomata Kjorjuuĉi aŭ ĉina kvartalo Nankin-maĉi allogas turistojn per sia ekzotika etoso kun fasonaj butikoj kaj delikataj manĝejoj.


La haveno Kobe estas unu el tri grandaj havenoj en Japanio, kvankam iom malprosperiĝis post la tertremego.

Ĝi estas vidinda kaj vizitinda.

De JR-stacio Sannomija veturas Port-Liner (Haven-Linio) al Port Island (Haven-Insulo), kiu konstruiĝis polderigite en 1981 post 15 jaroj da laborado. Tramo aŭtomata, sen- ŝofora vin gvidos en la insulon, kie troviĝas ne nur varfoj kaj instalaĵoj por kargado sed ankaǔ kolektivaj loĝ-domoj, universitatoj, lernejoj, hoteloj, hospitalo, kaj parkoj por ripozo. 


Lastatempe pli sude de la insulo elkonstruiĝis la alia insulo por aerhaveno. Se vi havas tempon ni konsilas al vi spekti la havenon veturante per krozŝipo.

Ĉ. 1 kilometrojn sude de Motomaĉi-stacio staras ruĝkolora Port Tower (Havena-Turo), kun la formo de japana man-tamburo, apud kiu estas varfo por la ŝipo. La urbo vidata de ŝipo estas ankaŭ fascina. Kompreneble, de sur la plej alta etaĝo de la turo, 108 metrojn alta, oni havas belan panoramon ĉiuflanke.

Ni, Kobe-anoj fieras pri Kobe-haveno precipe pro tio,

ke oni ne permesis iun ajn usonan militŝipon eniri en la havenon ekde 1974, ĉar tiama urba asembleo rezoluciis, ke sen montri atestaĵon pri sia sen-nukleeco neniu ŝipo estu permesata eniri kaj usona militŝipo ne montris ĝin. Tio estas fama kiel Kobe-modelo.

Unu el aliaj panoram-rigardejoj estas la urbodomo, kiu alte staras fronte al Flower Road (Flora Vojo), 200 metrojn sude de Sannomija- stacio. En la 24a etaĝo estas du ĉambroj por ĝui belan panoramon.

De la norda, oni spektas la urbon kun dorsa montaro, kaj de la suda la havenon kun artefaritaj insuloj. Iuj ajn turistoj povas supreniri per rapida lifto sur la 24an etaĝon eĉ en feritago. Ankoraŭ unu panoramvidejo estas Harbor Land (Havena Lando), kiu estas relative nove ekspluatita kvartalo sude de la stacio Kobe, kaj lastatempe populariĝis por junaj paroj kiel rendevua loko. Ne de alta, sed de la sam-nivela pozicio, oni povas admiri la vastan pejzaĝon de la urbo kun dorsaj montoj kaj kun fronta haveno.

Ĉu vi scias, ke Kobe fariĝis japana ĉef-urbo iam antaŭe?

Jes, antaŭ ĉ. 830 jaroj en Heian-epoko (794~1185), Taira-no-Kijomori venis al Kobe por komerci kun siatempa Ĉinio, kaj translokis ĉefurbon de Kioto al Hjoogo, kvankam nur por 6 monatoj. Tiel nomata Hukuŭara-kjoo. Nun staras monumento ĉe ruino de la vilao kie li loĝis, nomita “juki no goŝo (neĝa palaco)”. Ankaŭ ĉirkaŭ la haveno Hjoogo, kiun li tiam renovigis, troviĝas multaj historiaj temploj, tomboj, monumentoj kaj la kanalo Hjoogo.

Ŝatantoj de Heike-Monogatari (Rakonto de la familio Taira) estas rekomendata viziti la templon Suma, kie estas la tombo de Acumori, kiu perdis sian 16 jaran vivon luktinte kun Kumagai Naozane en marbordo de Suma. 

Lia ŝatata fluto nomita “verda folio” estas konservita en la templo. Proksima marbordo en Iĉi-no-tani estas malnova batalejo inter Genzi kaj Heike (la familioj Minamoto kaj Taira).

          *          *          *          *          *          *          *          *          *          *          *

En la plej okcidenta parto de la urbo estas Akaŝi-markola-pontego. Super la stacio Maiko kaj trans ĝia fronta maro al la insulo Aŭazi, pendas tiu giganta pend-ponto.

Distanco inter la du ĉefturoj, kiuj pendigas la ponton, estas 1991 metroj, kaj estis la plej longa en la mondo, kiam ĝi konstruiĝis. Ankaŭ tiuj ĉefturoj estas ĉ. 300 metrojn alta de sur mar-nivelo. De tempo al tempo nubo kaŝas ĝian supran parton. Vi mem nepre staru sub la ponto.

Bona rigardejo por vidi tutan aspekton de la ponto 4000 metrojn longa estas Marine Pier Kobe(Mara Kajo Kobe), proksime de Tarumi-stacio. Tie estas ankau jaĥto- haveno, restoracioj, rekt-vendejoj de vest- aŭ ŝu-fabriko kaj naĝejo.

Kobe travivis du katastrofojn.

Unu okazis per usona aeratako dum la milito antaŭ pli ol 60 jaroj. La lastaj du el 83 fojaj atakoj infere flamigis preskaŭ tutan urbon per siaj sennombraj fajrbomboj. La alia okazis per la ter-tremego en la jaro 1995. Ankoraŭfoje la urbo detruiĝis.

Sed iel tiel ni, Kobe-anoj re-stariĝis. Ankoraŭ restas cikatroj ĉe ni. Sed ni ne restos venkitaj.

Bonvolu veni al Kobe, kaj rigardi kiagrade nia urbo rekonstruiĝis.
サブページ (3): Kurso 1 Kurso 2 Kurso 3
Comments