Blogo
Novajn Elibrojn!
Ho ve! Mi forgesis ĝisdatigi la novaĵelsendojn. Jen la novaj elibroj: Eo - Szathmári, sándor - Vojaĝo al kazohinio.pdf Eo - Madách, Imre - La Tragedio De L'Homo.pdf Eo - Nikola Rašić - La Rondo Familia- Sociologiaj esploroj en Esperantio.pdf Eo - Snorri Sturluson - La Edda.pdf Atendu alian novan hodiaŭ aŭ morgaŭ (ĝi estos el la baza legolisto). :) P.S. Pro la centoj da horoj kiujn mi dediĉis al la projekto ĉi, mi ŝatus ricevi dankleterojn aŭ donacojn (mi kolektas esperantaĵojn ;) ). Se vi kredas ke mi meritas tion, jen mia kontaktpaĝo. Se vi bezonas mian adreson, demandu private. |
Nova Elibraro http://libraro.co.cc/
Mia rusa amiko atentigis min pri retpaĝaro kiun li ĵus trovis. Ĝi ne havas multe da novaj elibroj, sed ĝi ŝajnas bona instruilo kun vortaro. Se vi lernas Esperanton kaj volas ekzerci vian leksikonon, mi povas tiun retpaĝaron rekomendi. |
La Venontaj Novaj Elibroj
Mi kontrolis hodiaŭe la bazan legoliston kaj findecidis skani ĉiujn prozajn librojn ne jam libere kaj interrete akireblaj sur tiu listo. Vizitu http://sites.google.com/site/kajaesperanto/projektoj/elibroj por vidi mian progreson. |
Nova elibro + korektita versio de 'Ĉu vi kuiras ĉine?'
Kara Kopusha Alaskin informis min ke mankis al 'Ĉu vi kuiras ĉine?' kelkaj paĝoj kaj lineoj. Mi riparis la problemon. Ankaŭ mi volas anonci novan elibron, 'La Ĝoja Podio' de Raymond Schwartz. Ĝuu. |
Nova Provlega Sistemo
Neniu kontaktis min pri eraroj en mia unua OCRigita libro, 'Kredu Min Sinjorino!'. Mi volas ke miaj elibroj estu altkvalitaj. Tial mi decidis provi novan sistemon. Mi alŝutis mian novan elibron, krimromano de Friedrich Ellersiek, al wikisource.org. Wikisource estas projekto de la Wikimedia Fontaĵo disdoni informon senpage kaj libere al ĉiuj. Vi povas redakti la elibron dum vi legas, kaj korekti iujn eraretojn. Post provlegado finos, mi faros pdf version kaj alŝutos al mian elibraron. Jen troveblas: http://wikisource.org/wiki/Pro_Kio |
Kun Siaspeca Spico de Raymond Schwartz + OCR
Nova elibro ĉe la libraro. Ankaŭ, kun granda plezuro mi anoncas ke mi nun eksperimentas kun OCR teknologio. Atendu pli da informo pri tio! |
kajaesperanto.co.cc
Mi nun havas novan domajnan nomon por mia retpaĝaro, do nun ligu viajn amikojn al http://kajaesperanto.co.cc, kiu estas pli facile memorebla. |
eLibraro menciita en blogo!
http://mustelblogo.wordpress.com/2010/05/13/elektronika-libraro/ Dankon tre multe, darkweasel, kaj bonŝancon je via interesa blogo. :) |
Nova eLibro Ĉiusemajne
Mi decidis aldoni novan eLibron al la elibraro ĉiusemajne. Atendu: la venonta estos de Raymond Schwartz! |
1-10 of 15