Programoj‎ > ‎

Drupalo

EMS (Enhav-Mastruma Sistemo) - estas sistemo por facile organizi kreadon kaj redaktadon de ajnspeca enhavo de la retejo (tio povas esti teksto, bildoj, dosieroj ks.).

Drupalo estas senpaga EMS-sistemo kun libere disvastigata kodo (vidu licenzon GNU) por facile krei dinamikajn retejojn kaj subteni/administri ilin. Por komenci uzi ĝin ne estas bezonataj specialaj scioj en programado kaj interretaj teknologioj. Drupalo permesas rapide krei modernan ttt-ejon, tio povas esti malgranda paĝaro aŭ eĉ grandega portalo kaj interreta butiko. Ĝin povas uzi ankaŭ spertaj programistoj, kiel bazon por iliaj projektoj. Drupalo por esperantistoj. En la interreto abundas paĝaroj en kaj pri Esperanto por kiuj mankas bona sistemo por rapide redakti/aldoni enhavon. Pro tio ili ofte stagnas, ĉar postulas multoble pli da tempo por subteno kaj ĝenerale limigas la eblecojn de kunlaborado.

Drupalo helpas solvi tiun ĉi problemon. Ĝin uzas jam dekoj da esperantaj paĝaroj, aliĝu ankaŭ vi!
Ĉu vi bezonas krei paĝaron por via klubo/organizo?
Uzante Drupalon, vi povas fari tion dum unu horo!
Ĉu vi bezonas krei grandan regionan/internacian portalon aŭ interretan butikon?
Tiam vin helpos aldonaj moduloj por Drupalo, kiuj abundas kaj vi povos ĉiam trovi bezonatan kaj taŭgan por via projekto.

Iru: Drupalo

Comments