Klavaro‎ > ‎Mesaĝoj‎ > ‎

20090223 - Esperanta klavaro en Windows Vista

Re: Esperanta klavaro en Windows Vista


  • From: "Anton Oberndorfer" <aldone@xxxxxx>
  • Date: Mon, 23 Feb 2009 19:45:16 +0100


"Paweł Wimmer" skribis:
La fama klavaro Ek ne tro bone funkcias en
Windows Vista, tamen oni povas uzi senpagan klavaron ...
Ĝi anstataŭas la estonan, do la estonaj gekolegoj ne povas uzi ĝin :-)
Oni ŝanĝas la klavaron per Shift+Alt (nacia-esperanta-nacia...).

EK bezonus ĝisdatigojn por la diversaj versioj de Vindozo. Nun baldaŭ venos
Vindozo 7 kaj estas antaŭvideble ke sen ĝisdatigo EK eble ne funkcios.

Tamen EK ne estas la sola kaj la ĝenerala solvo de la klavarproblemo por
Esperanto. Oni ja devas konscii ke ekzistas klavarfasonoj por ĉiu lando kaj
do ekzistas en Vindozo klavarprogramoj por ĉiuj tiuj klavarfasonoj. Sur
neniu el tiuj klavarfasonoj aperas esperantaj literoj, do eblas produkti
ilin nur per du klavopremoj, ekz. ^ + c = ĉ. Sed tion oni devas enprogramigi
en ĉiun nacian klavarprogramon. (En la kanada multlingva ĝi jam troviĝas).

Tio eblas per la Mikrosofta senpaga programo "Keyboard Layout Creator". Ne
necesas ke ĉiu unuopa E-uzanto faru tion por si mem, sed sufiĉus fari tion
unufoje por ĉiu nacia klavarfasono resp. klavarprogramo.

Jen problemo kiu estas solvebla per solidara kunagado de esperantistoj.

Anton Oberndorfer
http://aldone.de

Origino: http://newsgroups.derkeiler.com/Archive/Soc/soc.culture.esperanto/2009-02/msg00413.html