1990 - 2003 (18)‎ > ‎

1991 - Poezio hispan-araba

Poezio hispan-araba
LA TAJFO-REGNO MURCIO

verkis kaj elarabigis:  Antonio Marco Botella
Eldonita en la paĝoj 19-21 de la bulteno numero 299 de HEF
"Boletín" - año XLIII - januaro-februaro de 1991


En antaŭaj artikoloj publikigitaj en "Kajeroj el la Sudo" aŭ "Boletin", mi aperigis en Esperanto poemojn hispanajn-arabajn de la okcidento kaj centro de Al-Andalus, hodiaŭ, kaj eble en venontaj sinsekvaj artikoloj, mi reproduktos kelkajn el tiuj poemoj verkitaj dum tiu difinita epoko en la orienthispanaj tajfo-regnoj: Murcio, Valencio kaj Aragono.

Rilate Murcion, ni diru, ke tuj post la regado umaja, tiu regiono fariĝas iom post iom grava kultura fokuso de Al-Andalus. Certe, ne tiel fama kiel tiu de la Seviljo de Mutamid, kie la abundo de poetoj kaj intelektuloj ebligis intelektan aktivadon kune kun paralelaj poeziaj festoj apud aŭ sur rivero Gvadalkiviro, kiuj mirigis la vizitantojn, sed Murcio akiras serioze kaj firme unuarangan elstarecon dank' al la personeco de siaj filoj, el kiuj ni menciu unualoke la brilan intelektulon Abu Bakr Muhammad ibn Arabi (1164-1240).

Naskiĝinta en Murcio kaj konata sub la nomo "Muhgi al-Din"= viviganto de la religio, tiu ĉi homo, aŭtoro de pli ol 400 gravaj verkoj, kreis tute originalan teorion pri la muzulmana mistikismo. Laŭ liaj biografoj, temis pri homo tre scivolema kaj vigla, kiu, sufiĉe mistikema, frue sin inklinis al la sufismaj [1] doktrinoj kaj interrilatiĝis kun homoj el tiuj tendencoj kaj kredo.
[1] Sufismo: mistika doktrino de muzulmanoj tute kontraŭa al la tendencoj de la tradicia islamismo. En la Korano estas raraj la stimuloj al la mistika vivo, kaj same tre malabundaj la laŭdoj al la kristana monahismo. La praktika sinteno de la adeptoj de la sufismo konsistas en la forlaso de la mondo kaj la soleca pentovivado. Fakte, doktrino simila al la okcidenta monahismo.

Lia intensa laboro kiel verkisto ne bremsis lian scivolemon persone esplori ĉiujn branĉojn de la scio kaj de la reala vivo. Li vizitis, unue, la plej gravajn urbojn de Al-Andalus, poste aliajn en Nord-Afriko kaj fine vojaĝis al Mez-Oriento, loĝante kelkajn jarojn en Mekko kaj diversajn arabiajn urbojn, ĝis definitiva translokiĝo al Damasko, kie li forpasis en 1240. Grandparte el liaj verkoj perdiĝis, tamen ankoraŭ restas kelkaj sufiĉe gravaj, inter ili kolekto da biografioj pri sanktemaj andaluzoj kaj precipe du verkoj: "Al Futûhât" (Riveloj),kaj "Fusûs al hikam" (La scio de la Profetoj). Tiu ĉi lasta sendube la plej komentita el ĉiuj liaj verkitaj libroj, ĉar oni konsideras ĝin lia spirita testamento kaj plej grava elmontro de liakosmologio, t.e. lia propra idearo...

Sub la ombro de tiu intelekta giganto ankaŭ vivis dum tiu epoko bonaj poetoj. Ni menciu unue la murcianon Ahmad ibn Waddah al-Bugayra (m.1135) aŭtoro de belaj poemoj, inter aliaj "La Pafarko". Alia grava poeto naskiĝinta kaj vivinta en Murcio estis Ben Muchbar (m.1191), aŭtoro de filozofiemaj poemoj, kiel "La nigra botelo" al kiu apartenas jenaj versoj:

Antaŭ miaj kunmanĝantoj
emfazis mi, senmezure,
mian plendon al la faro
pri botelo pervelure
vestita per nigra masko:
ĝi devis montri plezure
la vinsunon en lumklaroj,
sed faris ĝin nigrobskure...

Botelo, kies koloro
baras la lumon el vino
similas envian koron
kontraŭan sian destinon, ktp.


Sed plej brila poeto de tiu epoko en la Murcia tajfo-regno estis Safwan ibn Idris (1165-1202), aŭtoro de tiu ĉi bela poemo:

 








PRIAMAJ SCENOJ
 
Kiom bela ŝi aspektas!
Kaj tamen tiu beleco
apenaŭ trafe prezentas
de ŝia belo parteton:
Ne ekzistas sorĉ' pli reva
ne pli loga mov-kadenco
ol tiu ŝia, tentema
de priamaj deziregoj...

Ŝi belas kiel lunlumo
kun tia ĉarma aspekto,
ke eĉ lun' sur la spegulo
volus konfesi la senton
simili ŝin aŭ la lumon
de ŝiaj puraj reflektoj!

Sur ŝia blanka vizaĝo
kaprica vangonevuso
puktumas kvazaŭ sur paĝo...
kaj ŝiaj tempiaj bukloj
skribas sur la belaj vangoj
vortojn de ŝiaj amĵuroj.

Iam, mi ŝin akompanis
kiam alvenis la nokto
kaj ŝiaj spiroj min ravis
ardaj de pasi' la koroj...
Mi, kontraŭ mi ŝin premadis
kiel avarul' trezoron
preta ĉion akapari
per sia avid-fervoro.

Premita per miaj brakoj,
fortaj kiel dikaj kordoj,
ĉar ŝi emas foreskapon
kiel gazel' aŭ leporo,
mi, kun ĉasta embaraso
bremsis mian fortan volon
kisi ŝin kun ama ardo!

Mi sentis bruli la koron
kaŝita en ŝiaj brakoj!
Imagu soifan homon
kaj tamen havanta l' akvon
tutproksima al la gorĝo
sen la plezur' al trinkado.

Kiom bela ŝi aspektas!
Kiom loga ŝia ravo!

Safwan ibn Idris, el Murcio, ankaŭ estis aŭtoro de lirika antologio kaj de idearo emfazanta la platonan amon.

Antonio Marco Botella

Comments