1990 - 2003 (18)‎ > ‎

1990 - Pripoeziaj meditoj

"LA MAGO. Agregaĵoj kaj pantunetoj"
- Rikardo Sulco -
Esperanto-Centro Paderborn, 1989 -213 pagoj - ISBN 3-922570-61-5.

Fiksformaj versaĵoj pri plej diversaj temoj apud desegnaĵoj de la aŭtoro mem.


PRIPOEZIAJ MEDITOJ...
verkis:  Antonio Marco Botella
Eldonita en la paĝoj 19-22 de la bulteno numero 296 de HEF
"Boletín" - año XLII - majo-junio-julio de 1990


Mi petas al miaj legantoj senkulpigon, ĉar mi, ne pretendante recenzi la supre indikitan verkon, iel tion faras.

Recenzi estas fari mallongan kritikan raporton pri verko ekzamenante ĝiajn bonajn aŭ malbonajn ecojn, sed mi ne faros tion, mi pasos super ĝia enhavo kvazaŭ forfluge, ne perdante ĝin de mia perspektivo, tamen ne plenumante tiujn prijuĝajn taskojn proprajn al recenzisto. Konsideru do ĉi tiujn liniojn mankajn je rigora intenco, nur kiel iom fantazian mediton pri tiu eterna temo, ĉiam antikva kaj ĉiam nova, kiun oni nomas poezio... kaj tie, sur la fono, kuŝas la libro de poemoj de Rikardo Sulco.

Fakte, mi ne scias kion pli admiri en tiu libro "La Mago" de R.S. ĉu lian talenton por elpensi tiom da interesaj ideoj, la geometrian ĝustecon de ritmo kaj rimo de la versoj, aŭ lian perfektan regadon de la lingvo, en ĉi tiu kazo de Esperanto. Ŝajnas kvazaŭ li delikate teksus per vortoj fajnan brokaĵon kaj ne verkus versojn...

"La Mago" estas kolekto da versaĵoj sub la versformo de pantunoj. Pantuno estas: "fiksforma poemo, el nedifinita nombro da kvarversaj rimkrucaj strofoj, inter kiuj regas tia ligiteco, ke la dua kaj la kvara versoj de ĉiu strofo ripetiĝas kiel la lasta; krome la unua duono de ĉiu strofo
prezentas kontinuan priskribon, metafore respondan al la sento esprimita en la dua duono de ĉiuj strofoj" (PIV).

Mi bone komprenas R.Sulcon kiam li diras, ke tiu versformo fascinas lin, ĉar sen tiu profunda inklino ne eblas konstrui tiajn poemojn. Efektive, legante la poemojn kiujn li kreas, oni konstatas ke li regas tiun versformon, plenumiĝas rigora ritmo, kaj la rimo aperas en ĉiu verso kvazaŭ spontane, kiel akvo ŝprucas el fonto, kun la ĝusta vorto kaj ĝia ekzakta longeco por ne rompi la ritmon... Mi ne povas eviti la tenton reprodukti por vi, karaj legantoj, unu el tiuj pantunetoj, ĝuste tiun kiun la aŭtoro dediĉas al nia karmemora samlandano Ludoviko Mimó (paĝo 47):

LUDOVIKO MIMOO

Mimo' hejmiĝis en la gramatiko.
Li montras de la lingvo vundajn lokojn.
Li flamaglave tranĉas per logiko.
Samideane 1i provokas ŝokojn.

Li montras de la lingvo vundajn lokojn.
Starante firme sur la Fundamento.
Samideane li provokas ŝokojn.
Kaj miras pri mondvasta prisilento.

Starante firme sur la Fundamento.
Kolono estas li de lingvistiko.
Kaj miras pri mondvasta prisilento.
Mimo' hejmiĝis en la gramatiko.

Kiam mi priskribis en la antaŭaj paragrafoj miajn impresojn pri la libro de Sulco, mi komentis kun entuziasmo, pri la strikta observado de la metrikaj reguloj, pri la esprimoj gramatike ĝustaj kaj la geometria precizeco de rimo kaj ritmo de la versajoj, sed... ĉu tio estas kio plej gravas kiam oni legas libron de poemoj? En mia opinio, ne! Kaj tuj mi konfesas mian eraron lasante min gajni de tiom da ĝusteco, kaj ne prijuĝante unue tion kio devas esti fundamenta kiam oni legas tian libron: ĝia poezio.

La poezio estas en la medolo de ĉiu libro de poemoj kiel la vera "leit-motiv" de ĝia ekzisto. Poezio estas, antaŭ ĉio, ekzalto de beleco, arto por komuniki emociojn per lirikaj resonoj, elvoko de certaj estetikaj ideoj kaj bildoj muzike esprimitaj... "bela imito de naturo" diris Aristotelo; "muzika penso" asertis Carlyle; kaj Verlaine konfirmis "antaŭ ĉio muziko". Platono konsideris la poezion entuziasmo, kaj Horacio nomis la poetojn "interpretistoj de dioj"... sed, ĉu poezio, malgraŭ la respektinda opinio de la cititaj eminentuloj, estas difinebla? Iam mi legis kolokvon de du gloraj hispanaj poetoj: Gerardo Diego petis al Garcia Lorca precizan difinon pri tiu koncepto, sed la koloso de la hispana poetiko, Lorca, konfesis sincere ne scii kion respondi... Al sama demando de belega knabino, la brila Becquer nur sciis romantike respondi: "...poezio estas vi!"

Eble, mi, kaj multenombraj aliaj apudmediteraneaj homoj nin sentas tute identigitaj al la menciitaj difinoj, sed, ĉu ni rajtas liliputigi la koncepton poezio laŭ la sentiveco de homoj naskiĝintaj en unu aŭ alia loko de nia planedo? ... ĉu poezio ne estas ankaŭ la ritmo admirindaj de la versoj de R.S. aŭ la rimo eksterordinara de liaj poemoj kiujn ni tiel malfacile perceptas? Sendube, ni, esperantistoj, homoj apartenantaj al kultura minoritato, aspirantaj al universaligo de multenombraj ideoj kaj sintenoj, jam devus esti proklamintaj nian rezignon al certaj kulturaj ekskluzivaĵoj, kiujn granda parto de okcidentanoj alproprigis al si antaŭ longe, kaj definitive malfermi nin al ĉiuj kulturoj, opinioj kaj sentoj de homoj kaj popoloj de aliaj areoj de nia planedo. Kaj aplikante nian sugeston al nia hodiaŭa temo neniel enfermi en kadukaj striktaj formuloj koncepton tiel malfacile difineblan kiel poezio...

Jes, poezio estas tiuj opinioj de la menciitaj eminentuloj, sed ankaŭ la geometria ĝusteco de la poemoj kiel tiuj de Sulco, aŭ la mirinda harmonio de la funkciado de tiom da mondoj en la senfinaj spacoj... kaj tiu nedifinebla rumoro de la misteraj afrikaj arbaroj, ... kaj la helo nepriskribebla dum certaj polusaj noktoj, ...aŭ tute simpla rideto de infano revanta...

Ortega y Gasset, la plej brila filozofo de la unua duono de tiu ĉi jarcento, trafe asertis,ke "la poezio, kaj ĝenerale la arto, nebremseble evoluas laŭ progresanta perfektiĝo, t.e. eliminante el sia interno ĉion kio ne estas pure estetika". Penso, kiu inklinigas min dedukti, ke la supre indikitaj difinoj, kiujn mi tiel fiere citis, ne plu respondas al moderna koncepto pri pura poezio...

Cetere, la libro de poemoj "La Mago", estas admirinda sub diversaj vidpunktoj, el kiuj kelkajn mi jam substrekis. Tamen, tiu ne estas opinio de fakulo.

Se iu, aŭ multaj el niaj legantoj demandus min, ĉu estas konsilinde akiri la libron, mi, senhezite
rekomendus aĉeti ĝin. Meritoj tute ne mankas al ĝi, kaj tial, mi, tute sincere gratulas ĝian aŭtoron: Dankon!
 
Antonio Marco Botella

Comments