1990 - 2003 (18)‎ > ‎

1991 - Mediteraneo de Serrat

"MEDITERRANEO" de J.M. Serrat
verkis:  Antonio Valén
Eldonita en la paĝoj 17-18 de la bulteno numero 299 de HEF
"Boletín" - año XLIII - januaro-februaro de 1991


Antaŭ du, tri jaroj, la konata nokta programo de C. Pumares "Polvo de estrellas" en radio
"Antena-3" okazigis voĉdonadon ĉe sia aŭskultantaro por difini la 50 plej belajn kanzonojn de la 20-a jarcento. El inter la malmultaj hispanlingvaj fine elektitaj, situis honoraloke "Mediterraneo", de J.M. Serrat, verkita eble antaŭ 15-20 jaroj. Ĝi prezentas idealisman amon al Mediteranea maro kaj, kvankam Serrat verkis dum la 80-aj jaroj la antitezan "Plany al mar" (en "Fa 20 anys que tinc 20 anys"), kies teksto frape konstatas la mizeran staton de la Mare Nostrum, la bela primitiva "Mediterraneo" restas plene valida. Tial mi tradukis ĝin.

Mi ŝanĝis rimo-skemon de la unua sesversa strofo por akordigi ĝin kun la dua. Aldone, mi lasis blankaj la du komencajn versojn de ĉiu okversa strofo, ĉar la originalo ne kohere rimigas ilin, krom en la kvara okverso. Oni tradukas ne vortojn, sed ideojn. Tial la traduko mem estas iom libera. La linvaĵo estu klara en populara kanzono. La sola vorto iom ĝena en la originalo estas "genista" (E-e: genisto) multe pli konata sub la nomo "retama". Tial mi iom ŝanĝis la enhavon de tiu verso. Kaj simile en aliaj lokoj. Mi atentis ne la vortajn, sed la kanzonajn akcentojn.

Jen la traduko, kiun mi proponos al katalunaj kantistoj Xavier kaj Pep, kiam ili (finfine!) "degnos" viziti Zaragozon. Ĝis tiam:

Quiza porque mi niñez
sigue jugando en tu playa
y escondido tras las cañas
duerme mi primer amor,
llevo tu luz y tu olor
por dondequiera que vaya
y amontonado en tu arena
guardo amor, juegos y penas.

Yo,
que en la piel tengo el sabor
amargo del llanto eterno
que han vertido en ti tien pueblos,
de Algeciras a Estambul,
para que pintes de azul
tus largas noches de invierno.
A fuerza de desventuras
tu alma es profunda y oscura.

A tus atardeceres rojos
se acostumbraron mis ojos
como el recodo al camino.
Soy cantor, soy embustero,
me gusta el juego y el vino,
tengo el alma de marinero.

Qué le voy a hacer, si yo
nací en el Mediterréneo (x2)

Y te acercas y te vas
despues de besar mi aldea
jugando con la marea
te vas pensando en volver:
eres como una mujer
perfumadita de brea
que se añora y que se quiere,
que se conoce y se teme.

Ay!
Si un dia para mi mal
viene a buscarme la Parca,
empujad al mar mi barca
con un levante otoñal
y dejad que el temporal
desguace sus alas blancas,
y a mi, enterradme sin duelo
entre la playa y el cielo.

En la ladera de un monte
mas alto que el horizonte:
quiero tener buena vista.
Mi cuerpo sera camino,
le daré verde a los pinos
y amarillo a la genista.

Cerca del mar, porque yo
nací en el Mediterraneo (x3)
Laylayla...
Eble ĉar infana mi
daŭre viastrande ludas,
eble ĉar la am' unua
en kanejo dormas nun,
tial do via parfum'
min akompanas alglua,
tial do ĉe via bordo
restas ludo, am' kaj zorgo.

Mi,
kies haŭto gustas jam
l' akran ploron enverŝitan
de popoloj cent en maron
Ĝibraltar' ĝis Istanbul'
por ke venku la lazur'
la vintro-noktan vualon.
Ofta misfortun' dolora
igis vin profundakora.

Alkutimiĝis l' okuloj
al ruĝaj krepusko-luloj
samkiel lontan' al disto.
Kantas mi se l' vino bonas,
ludemas kaj fanfaronas
kun koro de navigisto.

Sed ĉe la mar', ĉar min,
min lulis Mediteraneo (x2)

Vi alvenas kun petol'
la vilaĝon flirte kisi,
sed vi, post momenta kuno,
ludas re kaj re sen fin'
kvazaŭ estus vi virin'
en rava gudra parfumo
kaj alloga kaj amika
kaj ĉiama kaj timiga.

Ve!
Kiam tagon de fatal'
venos preni min la Morto,
fratoj, ĉe aŭtuna vento
tranĉu ŝnuron sen dolor',
ke disrompu kun sonor'
mian boaton tempesto
kaj sepultu min fidele
apud-mare al-ĉiele.

En dekliv' de spino-monto,
pli alte ol horizonto
por vidi la mar-ebenon.
Korpo ludos simfonion:
verdigos mi la pinon,
bluigos la rosmarenon.

Ĉiam ĉe l' mar', ĉar min,
min lulis Mediteraneo (x3)
Laj laj la...

Antonio Valén


Comments