1970-1983 - (24)‎ > ‎

1983 - Sukceso en Zaragozo

SUKCESO EN ZARAGOZO

Eldonita en la paĝoj 3-5 de la bulteno numero 260 de HEF
"Boletín" - año XXI -noviembre/diciembre de 1983


Grupo de kongresanoj antaŭ la Urbodomo de Zaragozo

Verŝajne, neniam antaŭe la partoprenantoj en la kongresoj de HEF ricevis tiom da oficialaj dokumentoj en Esperanto kiom ĉijare en Zaragozo. Temis pri tre gravaj turismaj eldonaĵoj, al kiuj aldoniĝis multvalora verko pri la riĉa historio de Aragono.

Sed, ĉi tie ne finiĝas la sukcesoj atingitaj de la modela Loka Kongresa Komitato kunlabore kun la Estraro de Hispana Esperanto-Federacio. Necesas ankaŭ mencii, ke la ekstera informado - surstrata en montrofenestroj kaj pergazeta - estis rimarkinda, ke la arta programo estis profesi-nivela, ke la kongresejo estis prestiĝa kai komforta.

Siaflanke, la laboroj karakteriziĝis per vigla diskutado klimaksintaj en konkretaj rezultoj, inter kiuj la necesaj novaj kotizoj, la nova kongresa regularo, la komisiono por revizio de la dumkongresaj ekzamenoj kaj la komitato por la Jubilea Jaro. Fine, senprecedence alta nombro da eksterlandanoj kaj da gejunuloj ĉeestis la kongreson. Malpravas, do, la eternaj kritikantoj, kiuj, en la nomo de neniam atingota perfekteco, forgesas la pozitivajn aspektojn de la manifestacio kaj nur reliefigas detalajn mispaŝojn. Tiuj kritikantoj, cetere ne nur ne atentas la fakton ke la taskoj plenumendaj por organizi nacian kongreson superas la disponeblajn fortojn, sed ili mem malfaciligas la laboron de LKK per sia nedisciplino, malfrua aliĝo, lastmomenta kunvoko de kunvenoj kaj ignoro de la administraj informoj. Tamen, la supozo, ke ni latinidoj ne kapablas organizi, jam rilatas al mentalo de forpasintaj tempoj kaj

Kial kongresi?

La Zaragoza sukceso enskribiĝas en la kadro de ĝenerala tendenco rimarkebla jam de keljaj jaroj. Fakte, se ni perspektive rigardas la lastjarajn hispanajn kongresojn, ni facile povas rimarki konstantan, eĉ relative rapidan, progreson.

Unu el la plej elstaraj rezultojestas la iom-post-ioma spontana identigo de la fundamentaj kongresaj celoj, kiuj, laŭ ĝenerala opinio, estas konsiderataj jene:
    • la kongreso celas, pere de la statutaj organoj de HEF, analizi la antaŭjaran komunan Esperanto-agadon kaj pragmatisme plani la estontan laboron:
    • la kongreso prezentas ekspluatendan okazon por larĝa enurba kaj tutlanda informado por la internacia lingvo, per la amasaj inform-medioj: radio, gazetaro kaj televido.
  • la kongreso akcelas - dank' al komuna kunestado kaj kunlaborado de siaj partoprenantoj - la senton de solidareco kaj frateco inter la landaj esperantistoj.
  • la kongreso ebligas pli profun-dan konon de la vizitataj lokoj kaj kontribuas levi la kulturan nivelon de la esperantistaro.
Alia rezulto de la menciita evoluo estas la libervola forlaso, fare de la organizantoj, de ĉia improvizemo kaj anstataŭa adopto de modernaj organizaj metodoj. Tio signifas, ke hodiaŭ praktike ĉiuj konsentas ke organizi signifas unue lerni el la antaŭaj eraroj, tre frue plani, antaŭvidi la malfacilajojn, trovi rapidan solvon, en fleksema spirito, al novaj demandoj, akurate kaj senĉese informi la kongresanojn, intence labori kun la ĝojo kaj la plezuro, kiujn donas la sento konstrui ion socie utilan.

Estas vero ke la supraj aspiroj estas pli facile diritaj ol realigitaj. Tamen, la supozo, ke ni latinidoj ne kapablas organizi, jam rilatas al mentalo de forpasintaj tempoj kaj ŝajnas esti rifutita de la nuntempaj faktoj. Vere mi renkontis en Hispanio tre multajn esperantistojn kun natura organiza talento: sendube, ili multe plinombriĝos en la venontaj jaroj.

Celo: konstanta pliboniĝo

Tradukante la suprajn teoriajn konsiderojn en praktikajn celojn permesu al mi mencii kelkajn personajn konkretajn punktojn, kiu espereble iel utilos al la estontaj organizantoj:
  • necesas, evidente, ke la planado de nacia kongreso komenciĝu minimume 18 aŭ 24 monatoj antaŭ ĝia malfermo. La provizora programo kaj aliĝilo estu disdonita en la antaŭa kongreso. Ĉio tio, pli-malpli, jam okazas nun;
  • pli neta disdivido de la taskoj kaj respondecoj inter LKK kaj HEF povas nur esti utila. Oni povas, ekzemple, konsideri la jenan formulon, kiu estas tradicia en la Movado: la Landa Asocio preparas la laborkunsidojn, la internan informadon kaj transdonan al la Loka Komitato la kunmetitan sperton de la antaŭaj kongresoj; siavice LKK ĉefe okupiĝas pri la kadra programo, la ekstera informado, la akceptado kaj la dokumentado kaj la loĝistikaj demandoj;
  • la ekstera informado (gazetara servo) kaj la prizorgado de la junularaj aranĝoj apartenas al la organizaj ĉef-taskoj de la Loka Komitato kaj tial pri ili devos speciale okupiĝi apartaj komisiitoj;
  • estas dezirinde ke la programeroj vigle sekvu unu la alian kaj ke oni evitu lasi longajn atendo-horojn inter ili;
  • ĉar la restado en la kongresurbo ligiĝas al la demandoj pri libera tempo kaj pri elspez-eblecoj de la partoprenantoj, estu laŭeble konsiderata la dezir-esprimo, ke la ĉefaj oficalaj labor-kunsidoj okazu sabate kaj dimanĉe, eĉ se tio kaŭzus krom-kostojn;
  • por limigi la nombron da lastminutaj mendoj, estus oportune skribe memorigi la fakajn organizaĵojn pri la neceso mendi salonon ĝis difinita lim-dato;
  • la kongresejo plue estu komforta kiel en Zaragozo: dum la pinto de la somera varmego, klimatizo de la kunvenejoj ja ne estas lukso, sed nepra laborneceso. Aldone al tio, estus bone indiki la salonojn per nomo aŭ numero;
  • por doni bonan ekzemplon al la komencantoj, la eldonaĵoj aperu en sen erara, ĝusta Esperanto. Plie, estus oportune, ke la programo menciu apud ĉiu programero ĉiujn rilatajn informojn kaj klarigojn, eĉ se ili jam aperas aliloke, i.a.; tagordon de la kunveno kun nomo kaj funkcio de la prezidanto; titolon de la prelegoj kun nomo kaj funkcio de la preleganto; nomo de la artaj trupoj kaj ensembloj kun titolo aŭ difino de la spektaklo (sendepende de eventuala aparta detala programo); nomon kaj adreson de la ejo aŭ, se temas pri la kongresejo, nomon de la salono, lokon, forir- kaj reven-horoj de la aŭtobusoj; horaro de la giĉetoj. Estus prudente, krome, presigi la programojn de la neoficialaj aŭ neneŭtralaj programeroj kursive, kiel faras UEA kaj la aliaj naciaj Esperanto-kongresoj.
La listo povus longiĝi laŭplaĉe, sed ĉi-tie sufiĉas indiki la kernajn punktojn.

Ne ekzistas dubo, ke la progreso ĝis nun konstatata en la organizado de la tuthispana kongreso ankaŭ estonte senhalte daŭros, ke la manifestacio rapide kreskos laŭnombre, fajniĝos laŭkvalite, fariĝos altiro-punkto ankaŭ por eĉ pli multaj eksterlandanoj kaj objekto de fiereco de ni ĉiuj.

Ĝian Carlo Fighiera

Comments