Antaŭaj al la nuna
konstruaĵo, estis aliaj dum diversaj epokoj, el kiuj ankoraŭ oni
konservas fragmentojn aŭ verkojn kiujn mi poste komentarios. La templo
de Nia Sinjorino Pilar, estas hodiaŭ, baroka konstruaĵo kiel rezulto de
sinsekva interveno de pluraj aŭtoroj, malgraŭ tio oni atingis
surprizigan unuecon en ĝia tuto. La unuaj laboroj komenciĝis dum la
somero de la jaro 1681-a, laŭ desegnoj kaj skizoj de Felipe Sanchez, ne
grave modifitaj de Francisco de Herrera. Je la duono de la 18-a
jarcento, - jam tre progresinta la ĝenerala konstruado -, oni komencis
la Sanktan Kapelon kaj dekoraciis la volbojn.
Por konstrui la
Sanktan Kapelon venis al Zaragoza ekde la kortegurbo en la jaro 1750-a
Ventura Rodríguez, kiu samtempe faris ŝanĝojn en la templodekoracio kaj
preparis serion da projektoj por kelkaj partoj ankoraŭ ne finitaj de la
Baziliko. La Sankta Kapelo, konstruita inter 1754-a kaj 1765-a prezentas
strukturon tre similan al la itala baroko, realigita per noblaj
materialoj: bronzo, jaspo kaj marmoro. La konstruo estis gvidata de la
zaragozana skulptisto José Ramirez, aŭtoro de la skulptaj ensembloj:
Veno de Sankta Maria Virgulino kaj la Konvertiĝintoj. Tiu belega
ensemblo estas ĉefa verko de la 18-a jarcento.
Kvankam estas kelkaj
postaj, la freŝdekoracioj de la plej gravaj volboj estas faritaj dum
tiuj jaroj de la 18-a jarcento. Oni pentris tiujn kiuj kovras kaj
ĉirkaŭas la Sanktan Kapelon, laboro farita de elstaraj pentristoj. La
dekoracio de tiu kupolo kiu kovras la Sanktan Kapelon estas de Antonio
González, kaj reprezentas la temon pri la Veno de Santa Maria Virgulino
kaj pri la starigo de la unua kapelo en ŝia honoro; ĝi sekvas la linion
de la itala baroko. La kupoloj malpli grandaj kiuj ĉirkaŭas tiun, estis
pentritaj de fratoj Francisco kaj Ramón Bayeu escepte de tiu, kiu estas
antaŭ la kapeleto de Sankta Joaquín pentrita de Francisco de Goya. Tiuj
pentritaj de ambaŭ fratoj Bayeu, estas tre okulfrapaj, kaj simbolas
temon rilatantajn la Virgulinon: Reĝino de Patriarkoj, Reĝino de ĉiuj
Sanktuloj, Reĝino de ĉiuj Virgulinoj, Reĝino de ĉiuj Konfesantoj, kaj
Reĝino de Profetoj.
Sed, sendube, el
tiuj verkoj la plej gravaj apartenas al Francisco de Goya. La unuan li
realigis sur la volbo de Koreto en la jaro 1772-a kaj la temo estis
Adoro de la nomo Dio, verko kiun li konceptis laŭ stilo de dekoracioj de
roma baroko. Kelkajn jarojn poste, li pentris la cititan kupolon kun la
temo Reĝino de Martiroj, kiun li finis ĉirkaŭ la jaro 1781-a. Ĝuste
estas tiu ĉi verko kiu motivis tiom da malkonsento inter la kanonikaro
kaj la pentristo, tiamaniere ke Goya definitive forlasis kunlabori en
tiu templo fininte la pendoskulptaĵojn de tiu kupolo simbolantajn la
Fortecon, la Paciencon, la Karitaton kaj la Fidon. En tiu belega
ensemblo oni povas percepti la influon de Tiépolo pri koncepto de verko
kiel malferma strukturo, kaj la stilo de Goya jam aperas tute difinita.
En la aktuala templo
oni konservas interesajn verkojn el antaŭaj konstruaĵoj de tiu ĉi
baziliko: El la romanika konstruaĵo, oni konservas malgrandan timpanon
kun krismo, inkrustita en la ekstera muro de la bazilika placo. El la
templo gotiko-mudehara antaŭa al la nuna, oni konservas du tre gravajn
verkojn: Unu el tiuj estas la ĉefaltaro, verko de la valenciano Damian
Forment, kiun
oni kontraktis en la jaro 1509-a, farita el alabastro kun malgrandaj
polikromieroj, daŭre restas ankoraŭ kiel ĝi estis, nun kiel ĉefretablo
de Katedralo Seo. Kun gotikeska strukturo, reliefoj kaj scenoj ĝi estas
renesanco stila. En la centro de tiu retablo oni reprezentas la naskiĝon
de María, ĉieliron de Maria kaj Prezenton de Infano Jesuo en la templo.
Sur la predelo, malsupre, oni reprezentas ankaŭ scenojn pri la vivo de
Virgulino Maria, kaj sub ĝi serion de motivoj dekoraciaj, laŭ renesanca
karaktero, kaj portretojn de la skulptisto kaj lia edzino.
La alia verko kiun
oni konservas de la antaŭa templo estas la belega ĥorejo renesanca,
tajlita el flandra kverko kaj realigita inter 1544-a kaj 1548-a de
navarano Esteban Obray, de firenzano Juan Moreto kaj de la zaragozano
Nicolás Lobato.
La skulptaĵo Nia
Sinjorino Pilar, estas verko proksimume de la 14-a jarcento, de borgonia
stilo de delikata kaj alta kvalito. Tamen la kolono kiu ĝin subtenas
devenas de la epoko kiun oni konsideras samtempa je la Veno de la
Virgulino, ĉar la speco de ĝia marmoro kaj tajlo-sistemo povas deveni de
zono de l' orienta mediteraneo dum romia epoko. Kontrastas la
nediskutebla kategorio de tiuj verkoj kiujn ni aludis, kun tiuj kvalite
malsamaj de la kapeletoj, la plimulto el ili de la 19-a jarcento. Inter
tiuj ĉiuj ni devas elstarigi tiun Sanktan Johanon Baptiston aŭ Sanktan
Kriston, interesan ensemblon el la duono de la 18-a jarcento; la
skulptaĵo Kristo Krucumita de la 16-a jarcento. La kapelo de Sankta
Antono estas efekta baroka ensemblo, kun menciinda marmora retablo de
itala stilo kaj skulptaĵoj de José Ramirez. Tiu de Sankta Rozario havas
elegantan Herreran retablon. Inter la kapeletoj post la ĥorejo estas
menciindaj tiuj de la Virgulino de l' Espero kun tenebreca pentraĵo, kaj
la apuda, kun alia pentraĵo manierisma kiu reprezentas "Ecce Homo"-n de la 16-a jarcento, kvankam oni ĝin atribuas al Potenciano, disĉiplo de Tiziano. Supre de tiu, estas figuro de la "Vizitado" de stilo hispana-flandra de la 16-a jarcento.
La reala
elkonstruado de tiu ĉi templo estas ĵusa, ĉar la du lastajn turojn oni
konstruis nur antaŭ dekvino de jaroj (oni diris tion je 1983-a) La
rezulto de tiuj sinsekvaj konstruoj estas tiu silueto plurkupola kiu
donas al ĝi orientecan stilon.
La lasta kontribuo
al tiu templo estas la monumenta ŝtona retablo kiu reprezentas la
Virgulinon kaj la Konvertiĝintojn, verko de la skulptisto Pablo Serrano,
lokita ekstere inter ambaŭ pordoj en la jaro 1969-a, kiu donas certan
modernecan stilon al tiu verko, kiun daŭre oni prilaboris sekvante
barokeman linion.
La belegan ensemblon
de artverkoj: pentraĵoj, juvelaro, k.t.p. kiujn posedas tiu ĉi templo,
oni gardas kaj ekspozicias en ambaŭ sakristioj.