2017‎ > ‎

Klasoj / クラス

Klasoj / クラス

  Esperanto-Seminario ĉi-foja iom malsamas ol kutimaj, ĝisnunaj seminarioj. Kiel? Krom kutima memstara klaso, estas nur du klasoj; klaso A estas Huzimaki-A+paroliga kurso de Jesa por komencantoj, kaj B estas Huzmaki-B kaj paroliga kurso de Jesa por mezniveluloj kaj progresantoj. Vi elektu unu el tiuj du klasoj kaj spertu du malsamajn kursojn de malsamaj gvidantoj en unu seminario. La unua parto de la seminario estos tia, kaj krome vi povas ĝui la duan parton kun kultura programo kaj ekskurso.  Do, spertu kaj ĝuu tiun ĉi specialan Esperanto-Seminarion!

今回のセミナリーオはいつもと少し違います。どのようにかって?恒例の自主クラスの他にクラスはAとBのふたつ。Aは藤巻Aクラス+韓国人講師Jesaの会話クラス(主に初級者向け)、Bは藤巻クラスB+Jesaの会話クラス(中級以上)になり、参加者のみなさまがAかBのどちらかを選ぶことで、一つのセミナーで2種類のクラスを体験することができます。その第1部は一泊ですが、例年通りの授業時間を確保しました。さらに、文化番組と遠足に特化した第2部もあります。
会場の都合で、第1部と第2部にわかれたエスペラントセミナリーオですが、それもまた特別な機会です。みなさまのご参加をお待ちしています!
※入門クラスについてはご相談ください。

GVIDANTO: s-ro Huzimaki Ken'iti / 講師:藤巻謙一さん

(A) la 3a de majo; 11:30-13:00 14:00-17:30
(B) la 4a de majo; 09:00-12:00 13:30-15:30
La klaso (A) utiligos rakonton verkitan de Tolstoj: "Ivan la Malsaĝulo", kiel bazan tekston. Sed ne temas pri simpla legado. Surbaze de la teksto mi ekzercos vin en voĉlegado, gramatika analizo, frazfarado, tradukado, kaj en aŭskultado. La leciono ne estu enuiga, sed stimula, gaja, kaj vigla.
La klaso (B) utiligos libron verkitan de W. Auld: "La Fenomeno Esperanto", por ke vi povu orientiĝi pri diversaj facoj de Esperanto, origina, idea, lingva, movada kaj literatura. Same kiel en la klaso (A), la lernado ne estos simpla legado. Mi ekzercos vin per diversaj manieroj same kiel en la klaso (A). Vi ne povos dormeti en la klasaj horoj.
Mi planas prepari, ke la nivelo de (B) estu iom pli alta ol tiu de (A). Sed mi ne estas certa, ĉu la plano fariĝis efektiva. Do, tiuj, kiuj preferas legi spritan rakonton de Tolstoj, aliĝu al (A); kiuj preferas scii idean, movadan, kaj historian flankojn de Esperanto-movado al (B).
(A+B) Vi tute ne bezonas vane atendi la 3an de majo, nome la unuan tagon de la seminario. La seminaria lernado nur dum kvin horoj ne portos al vi grandan frukton, se vi ne bone antaŭlernos. La libroj supre montritaj estas haveblaj ĉe la libroservoj de Japana Esperanto-Instituto (JEI) kaj Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj (KLEG). Mi rekomendas al vi ankaŭ, ke vi certigu vian konon de esperanta gramatiko, ekzemple per japanlingva gramatika libro "Manpleno da Esperanta Gramatiko", aŭ per lernolibro "Elementa Lernolibro de Esperanto". Ambaŭ estas verkitaj de la kurs-gvidanto.
Mi antaŭĝojas, ke mi povos vidi vin en la seminario!

(A)はトルストイの「イワンのばか」を、(B)はW. Auld の「La Fenomeno Esperanto」を基礎教材として用います。しかし単なる講読ではありません。音読、文法解析、作文、翻訳、聞き取りなどいろいろなメニューを用意して、受講者の皆さんを飽きさせないようにします。(B)を(A)よりも少し高度な内容にしようと考えていますが、あまり違いのないものになるかも知れません。トルストイの機知に富んだお話に興味のある方には(A)を、エスペラントの運動、歴史、文学などに興味のある方には(B)をお勧めします。
なお、セミナリーオでの学習を最大限生かすために、事前学習を心からお勧めします。上に挙げたテキストは(一財)日本エスペラント協会、または関西エスペラント連盟で入手できます。また、「まるごとエスペラント」や「はじめてのエスペラント」(両方とも藤巻著)を用いて文法知識を整理しておくことも、お勧めいたします。
セミナリーオでお目にかかるのを楽しみにしています。

GVIDANTO: s-ino LI Hyonsuk (Jesa) / 講師: イ・ヒョンスクさん (Jesa)

(A) Paroliga kurso por komencantoj
Mi pensas, ke la komencantoj povos pli bone paroli se ili scias bazajn strukturojn de la frazoj de Esperanto. Do mi preparis preskaŭ 150 simplajn frazojn por ekzercigi lernantojn surbaze de la lernolibro de s-ro Ma Youngtae, kiu estas korea esperantisto veterana kaj akademiano de Esperanto. Jen estas maniero.
  1.  Lernantoj legu frazojn kelkajn fojojn klopodante bone prononcadi.
  2.  Lernantoj sciu kion signifas ĉiuj vortoj.
  3.  Lernantoj komprenu tutan signifon de frazoj. 
  4.  Lernantoj respondu al la diversaj ki-demandoj pri la lernitaj frazoj.
  5.  Lernantoj prezentu sin mem libere parolante laŭ la modelo de la frazoj. 
(B) Paroliga kurso por mezklasanoj
  1. Ili ĉiuj preparu siajn proprajn rakontojn pri ĉiuj jenaj temoj; ① familio ② hobio ③ loĝloko aŭ loĝurbo ④ valoraĵo ⑤ recepto de iu plado.
  2. Ili uzu kiel eble plej multe da kompleksaj frazoj kiuj ekzemple havas 'ke-propoziciojn' aŭ rilativajn propoziciojn, kaj ekzercu la diversajn strukturojn de kompleksaj frazoj.
  3. Ili demandu kaj respondu reciproke ĉu ili bone komprenis tiujn rakontojn.

Jesa naskiĝis en 1959 kaj esperantistiĝis en 1983. Ŝi fariĝis prezidanto de Korea Esperanto-Junularo (KEJ) en 1987 kaj organizis la 5-an KS-n, fondis E-klubojn kaj instruis E-n en lernejoj kie ŝi laboris kiel la instruisto de la franca lingvo. Ekde 2013 ŝi partoprenis ĉiujare en UK kaj ILEI-Konferenco, kaj finis unu-jaran kurson (Instruista Trejnada Programo) en la Universitato Adam Mikievitz (UAM) en Poznan, Pollando en 2014. KER-atestilo C1.

(A)会話クラス(初級):
きちんと話せるようになるには、エスペラント文の基本構造を知ることが大事です。マ・ヨンテさん(エスペラント=アカデミー会員)の教材に基づき、150の簡単な例文を使って 1) 発音に注意して繰り返し読む 2) 単語の意味を理解する 3) 全文の意味を把握する 4) 質問に答える   5) 自己紹介を行う
(B)会話クラス(中級以上):
受講者は次の5つのテーマで話せるように準備してきてください。1)家族 2)趣味 3)住んでいるところ   4)大切なもの 5)何かの料理のレシピ
できるだけke節や関係詞を使った複文を用いて話すようにしてください。

Memstara Klaso : Prizorgos s-ro YAMAKAWA Syuiti

自主クラス 世話役:山川 修一さん
Ĉiuj parolas nur Esperante. Hejme preparu kaj surloke faru kelkajn 10- ĝis 30-minutajn prezentadojn. Laŭplaĉe esprimu opiniojn, raportu pri aktualaĵoj, rakontu pri interesaĵoj, rekomendu librojn ktp. Ideala por lokaj gvidantoj kaj altniveluloj serĉantaj okazojn mem lerni kaj junuloj avidaj rapidege ellerni la lingvon en tut-Esperanta medio.

エスペラントのみで話します。各自10~30分のプレゼン数本を事前に準備し、当日発表します。意見を述べる、時事テーマの報告をする、面白い話をする、本を推薦する等々自由です。たまには自分の勉強がしたい地方の指導者や熟達者、それにエスペラント漬けになって一気に実力を伸ばしたい若手に最適。