Subtenu nin!‎ > ‎

Invito al Kunlaboro

Esperanto por UN: Invito al Kunlaboro

 

Post kelkjara agado, Esperanto por UN (EUN) nun volas krei pli sekuran strukturon por daŭrigi sian laboron.  Ni jam havas

·         nian propran retpaĝaron, www.esperanto-un.org

·         niajn ĉiujarajn seminariojn ĉe la Universalaj Kongresoj

·         nian agadgrupon en Novjorko

·         centon da membroj tra la tuta mondo

 

Ni volas nun starigi internacian estraron, kun la celo

·         plilarĝigi nian informadon al esperantistoj pri la laboro de UN

·         krei instrumaterialon pri UN por Esperanto-kursoj kaj por instruistoj

·         plivastigi nian retpaĝaron

·         elserĉi la financajn rimedojn, kiujn ni bezonas por plenumi la laboron

·         pliprofundigi nian informlaboron al ĉiuj ĉefaj organoj de UN tra la mondo

·         serĉi kunlaboron kun aliaj similcelaj neregistaraj organizaĵoj

·         intensigi fakulan interesiĝon pri la uzo de lingvoj ĉe UN

·         starigi komunikkanalojn por niaj membroj

·         peti aliĝon al UEA kiel faka asocio.

 

Ĉu vi pretas helpi?  

Ni serĉas homojn (de ĉiuj aĝoj kaj el ĉiuj landoj) kun sperto, lerto kaj entuziasmo por transpreni taskojn en tiu ĉi agado.

Bonvolu mem proponi vin kaj proponi ankaŭ aliajn homojn, kiuj viatakse povus helpi nin.  Skribu al: info@esperanto-un.org.  Ni serĉas estraranojn, redaktorojn, administrantojn, helpantojn.

 

Nome de Esperanto por UN – via teamo en Novjorko:


Ulrich Becker

Steven Brewer

Neil Blonstein

Ria Boemi

Jan Long

Sofiya Soskina

Humphrey Tonkin

 

novembro 2012