Novaĵoj‎ > ‎

Poŝtkarto-albumo de Paul Goethals enretigita

Geplaatst 11 jul. 2013 07:53 door Roland Rotsaert
Albumo de Paul Goethals el la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet, Kortrijk. Ĉefe estas bildkartoj senditaj al Goethals en la periodo ĉ. 1930; ankaŭ estas kelkdekaj de Cesar Vanbiervliet.
Antaŭ la analizo de la albumo estis opinio ke Paul Goethals havas iom altan funkcion ĉe la tiama pilota lernejo en Wevelgem (apud Kortrijk), sed li verŝajne estis simpla soldato. Lia biografio ankoraŭ estas esplorenda.
Estas tipa albumo por tiu epoko: li interŝanĝis bildkartojn kun esperantistoj el la tuta mondo. Espereble la enretigo de la kolekto utilos por alilandaj esploristoj, ĉu pri esperanta, ĉu pri loka historio. Rigardu je http://www.flickr.com/photos/54076007@N07/sets/72157634419202863/

Roland Rotsaert
Comments