Novaĵoj‎ > ‎

En Gento eldoniĝis multaj revuoj

Geplaatst 27 jan. 2014 13:45 door Roland Rotsaert   [ 28 jan. 2014 07:26 bijgewerkt ]
Dum esploro evidentiĝis ke en Gento aperis multe pli da Esperanto-revuoj ol mi sciis. 

La plej prestiĝa verŝajne estas L'Esperanto, Monata bulteno de la Genta Esperanto-Grupo, kiu aperis dum la jaro 1913 en malgranda formato (pr. A5). De tiu jaro Kortrijk havas kompletan kolekton. En majo de 1912 la gentanoj organizis la 4an Belgan Esperanto-kongreson; por 1914 estis antaŭviditaj Esperanto-kunvenoj dum la Monda Ekspozicio kiu en tiu jaro okazis en Gento. Konsiderinda parto de la revunumeroj estis uzita por tio. 

La postan jaron la samaj eldonantoj (Michel Sebruyns kaj Henri Petiau) iom ŝanĝis la titolon al Gento-Esperanto kaj uzis gazetan formaton (pr. A2). Rimarkinde estas la granda kvanto da anoncoj de gentaj vendejoj en ĝi. En Kortrijk estas nur la februara numero; laŭ la 'Bibliografio de revuoj en aŭ pri Esperanto aperis 4 numeroj.

La numeroj estas legeblaj je https://drive.google.com/folderview?id=0B9tLG3H5mGpHeWdiOXNVVzdZMmM# (alklaku 'GentEsperanto' en la listo).

La eldonado estis interrompita de la unua mondmilito. Tuj post la milito alia genta grupo 'La Progreso' eldonis ĵurnaleton Nia Folieto. Kortrijk havas numerojn de 1920, sed verŝajne ĝi jam aperis en 1918. Tiel estas kun multaj revuoj: ni scias ke ili aperis, sed ili ne aŭ nur parte estas konservitaj. 

Jen superrigardo surbaze de la menciita bibliografio (la cifero inter krampoj estas la identigilo en la bibliografio). Parto de la listo ne vere estas 'gentaj' revuoj, sed ili eldoniĝis en Gento ĉar hazarde la eldonanto loĝis en tiu urbo. Kelkaj revuoj havas duoblan numeron, ĉar la titolo ŝanĝiĝis. '*' indikas ke la revuo parte aŭ tute estas disponebla en la Fondaĵo Vanbiervliet.

*(1735=5950) Informilo (La Progreso, 1973-1984)
(3072) Esperanta Karitato (1958-1967; Broeders van Liefde?)
*(3483=5061) L'Esperanto, poste Gento-Esperanto (1913-1914)
*(4279) Espero (1953-1953)
(4689) Frandra Studanto (aldono al Flandra Esperantisto, 1938 aŭ 1939-1940)
(4756) Folieto (septembro 1909)
(5060=7398) Genta Juneco (1909-1910)
*(5421) Hodiaŭa Esperantisto
(6378) Informservo - Gentaj Laboristaj Esperantistoj (1963)
(6801) Internacia Stenografado (1923-1932)
*(8538) Kunlaboro (1945-1946)
*(9993) Nia Espero (1961-1971)
*(9947) Nia Folieto (1918?-1920)
(10336) Nova Sono (aldono al Nia Folieto, 1919)
*(10992) Nia Voko (MEM, 1971-1982)
(11722) Rondira Gazeto (Kunfratiĝo) (1907-1908)
(13015) Tribuna Libera de Gento (1928)

Bela tasko por (estonta) bibliotekisto estus esplori ĉu en alia gentaj aŭ alilokaj bibliotekoj troveblas la mankantajn revunumerojn. Surbaze de ties rezultoj eblus fari 'virtualan' kompletan kolekton, utilan por historiisto kiu iam verkos la historion de Esperanto en Gento...

Roland Rotsaert


Comments