Home‎ > ‎

Esperanto en Kortrijk

Jam de pli ol unu jarcento estas Esperantoparolantoj en Kortrijk, kvankam ne ĉiam en organizitaj strukturoj. La informojn pri la apero de Esperanto en Kortrijk, ni ĉerpas el la arkivoj de la Fondaĵo Vanbiervliet, ĉefe al broŝuro aperigita okaze de la 50jara jubileo de La Konkordo.

La unua adepto de Esperanto en nia provinco tre verŝajne estas Antoon Jozef Witteryck el Brugge, kies nomo aperis en jarlibro de 1901-1902.

S-ro Witteryck presis la revuon Belga Sonorilo ekde la unua numero (septembro 1902). D-ro Maurits Seynaeve el Kortrijk estis kunfondinto kaj prizorgis ĝian abonservon. La n° 4, de decembro 1902, mencias kiel protektantaj abonantojn d-ro De Brabandere kaj ad­vokato E. Goethals el Kortrijk; la nomo de cî-lasta, intertempe distrikta-komisaro, troviĝas en la membrolisto de La Konkordo de 1928.

Kortrijka studento, Pieter Mattelaer, aktive agis por Esperanto en Leuven dum 1902 kaj fariĝis sekre­tario de la Esperantista Katolika Universitata Grupo, fondita en 1903. Kelkajn semajnojn poste, lia amiko Seynaeve starigis studentan klubon en Gent.

Niaj Esperanto-studentoj restis tre laboremaj, pro­pagandante en la loka gazetaro. En 1903 aperis la nomo de nova simpatianto, instruisto Van de Putte, kiu organizis en Wevelgem kunsidon, kie P. Mattelaer paroladis. El tio rezultis kurso kun 50 geparto­prenantoj.

Antaŭ kaj dum la unua mondmilito

Pri postaj okazintaĵoj ni ne plu trovas indikojn. En Esperanto-revuo el 1911 (Belga Katoliko) estas rekomenditaj pluraj personoj kaj vendejoj el Kortrijk: Leo De Coene - Hautekeete (tekstilo), Notario Bossaert, presisto Verhaut, Hôtel du Nord (ĉe stacidomo)... Tio pruvas ke jam ekzistis vigla movado.

En 1914 ekzistis en Kortrijk klubo kun titolo Ĉiam Antaŭen kiun prezidas s-ro Van de Putte, kun sekretario s-ro Urbain Demey, fervoj­oficisto. Dudek interesuloj sin anoncis por kurso.

Estante soldato en 1914, post la kapitulacio de Ant­werpen, s-ro Demey estis internigite en la kampo Harderwijk/Zeist, Nederlando, kie helpite de brusela samideano formiĝis grupo kun nomo Ĉiam Antaŭen. Ĝis la militfino okazis Esperanto-kursoj, festoj kaj teatraĵoj. Sur grupfoto el tiu tempo ni nombras 36 soldatojn kun 3 verdstelaj flagoj. Alia bildo montras 10 militistojn formantajn la komitaton.

Post la unua mondmilito

Post tiu enkonduka kaj pionira periodo, revekiĝis la intereso por la mondlingva problemo. Dum 1923, s-ro Frans Vandommele, studento en brusela faklernejo, tie kontaktis esperantiston, ricevis lernomaterialon, kaj ĝin transdonis al amiko Gerard Debrouwere en Kortrijk.

Per korespond-anonceto en Heroldo de Esperanto, n° 39 de 9 julio 1926, Gerard Debrouwere serĉis kontakton kun la eksterlando; kolekto de tiel ricevitaj korespondaĵoj pruvis la efektivan utilon de la internacia helplingvo. El individua varbado, skribaj lecionoj kaj komunikoj en la gazetaro, re­zultis formigo de grupo kiu fine de 1927 jam nombris 18 membrojn. S-ano Debrouwere gvidis unuafoje kurson por la skoltoj. En februaro 1928 ni notis kotizon por 20 membroj kaj komence de marto jam por 27.

En la revueto de la grupo regule estis anoncitaj ekskursoj. En la fotokolekto de la biblioteko de Roubaix (norda Francio) estas bildo de la akcepto de kortrijka grupo en la urbodomo je 7 oktobro 1928.

Stukturigo de la Flandra movado

La unua eŝtraro de la en 1927 fondita kortrijka grupo La Konkordo konsistis el P. Mattelaer, prezi­danto, G. Debrouwere, vicprezidanto, G. Denys, sekre­tario kaj C.Vanbiervliet, kasisto.


En la 1920aj jaroj ekestis malkontento pri la agado de Belga Ligo Esperantista, kies publikaj aranĝoj en Flandrio okazis ĉefe aŭ tute en franca lingvo. Post jarkongresoj de BLE en Gent kaj Brugge, kie la akcepto de la urbestraro estis ekskluzive france, kulminis la konflikto kaj fondiĝis nova revuo Flandra Esperantisto (julio 1929).

Flandra Ligo Esperantisto estis fondita en Gent je la 18a de majo 1930, kiel fakta asocio. Ĝia kasisto iĝis Bernard Batsleer el Kortrijk.

meester-kleermaker Albert Cognie, Kortrijk
Ja la 30a de novembro 1930 estis fondita en Gent, kun sidejo en Kortrijk, Flandra Esperanto-Instituto, societo sen profita celo. Ĝi iĝis la eldonejo kaj libroservo de FLE. Fondintoj estas Juliette Terryn, instruistino el Gent, Gerard Debrouwere, urboficisto kaj Albert Cognie, majstro-tajoro, ambaŭ el Kortrijk. Prezidanto estis Juliette Terryn, sekretario-kasisto Gerard Debrouwere kaj komisaro Albert Cognie.

Vigla agado

Enkuraĝigite pro la progreso, propaganda kampanjo en la gazetaro kaj flugfolioj preparis publikan kurson, malfermite la 28an de marto 1928 en granda salono de la urbodomo. La sukceso estis surprizo ! Ne estis sufiĉe da loko por enlasi ĉiujn; 206 ler­nolibroj estis venditaj, necesis dividi la kurson en 2 sekciojn, kiujn gvidis s-anoj Debrouwere kaj Demey. Fine de aprilo 1928, la membronombro estis 111.

Ekde 1930 La Konkordo eldonis monatan informilon. En 1932, la kvina ekzistjaro de la Grupo, estis organizite la tria kongreso de Flandra Ligo Esperantista, por kio oni disponis pri festsalono de la urba teatro. Bele ilustrita broŝuro pri Kortrijk estis eldonita (vidu la pdf-dosieron fine de la artikolo). La urbestraro konsen­tis 3000 frankojn da subvencio.

La Grupo tre diversflanke aktivis. Sub direkto de s-ano A. Doornaert, el Harelbeke, ĝi havis florantan kantĥoron kiu prizorgis koncerton en la radio-stacio de Lille je la 12a de marto 1933.

Pere de la regiona radio-stacio Kortrijk, dum al­menaŭ du jaroj, ĉiudimanĉe, je la 9-a horo, estis disaüdigitaj Esperanto-kursoj kaj informoj.

Dum la monato septembro 1929, okazis granda internacia ekspozicio pri ĝardenkulturo. La organiza ko­mitato uzis Esperanton por la eksterlanda propaganda kaj nia Grupo zorgis por la tradukoj.

La semajnaj kunvenoj okazis en kafejo De Tuin, ĉiun merkredon. Eksterlandanaj vizitoj oftis. Inter la plej gravaj ni citu: en 1938 Julio Baghy, fama hungara verkisto; en 1936 Joseph Scherer, mondvojaĝanto; ankaü en 1936 la ĉina Pastro J.B. Kao, kiu paroladis por "Davidsfonds".

Post la dua mondmilito

Malpermesate en 1940-45 dum la germana okupado, dum kiu en la bombardita hejmo de s-ano Debrouwere multaj esperantaĵoj estis perditaj, la kortrijka movado stagnis, sed ne ĉesis. Libro-stando en la komerca foira de 1949 estis la signalo por nova aktiveco kaj jam en januaro 1950 nova kurso en "Middenstands­huis" komencis.

stempel Esperanto-Fonds Cesar Vanbiervliet
Sukcesa kulmino kaj oficiala rekono de Esperanto, estas la decido de la urbaj kaj de la bibliotekaj aütoritatuloj, aprobi la kreadon de speciala Esperanto-sekcio, nomita "Fondaĵo Cesar Vanbiervliet", inaügurita la 25an de majo 1974, en ĉeesto de s-ro Dequae, pre­zidanto de la parlamento, de la urbeŝtro s-ro Lam­brecht, de la skabeno pri kulturo s-ro Sansen, kaj aro da aliaj eminentuloj.

Cesar Vanbiervliet persiste kaj senlace kolektis, metode ordigis milojn da verkoj kaj periodaĵoj el ĉiuj kontinentoj. Lia nomo restos nedisigeble ligata al tiu valora fondaĵo.

Depost la inaŭguro de la E°-biblioteko, la Grupo organizas kursojn kaj konversaciajn vesperojn en la kulturdomo Groeninge, ĉiun jaùdon vespere.

En 1976 ĝi havis standon en la foiro por la li­bera tempo; ĝin vizitis sinjorino R. De Backer, ministro de kulturo kaj s-ro De Croo, ministro de in­struado, kiu skribis en nia ora libro "Se oni parolus, finfine, unu kaj saman lingvon". Tiam la Grupo nombris 52 gemembrojn.

La kvindekjara jubileo kaj poste

Affiche Oezbekistan - De dagen van de sovjetcultuur - 1989
En 1977 La Konkordo festis sian duonjarcentan ekziston. En julio 1989 okazis en Kortrijk Internacia Medicinista Esperanto-Konferenco. Por la urba biblioteko plurfoje estis organizataj ekspozicioj kun materialo el la Fondaĵo Vanbiervliet aŭ akirita dank'al la internacia kontaktoj, i.a. pri Uzbekistano (1990) kaj pri Esperanto tussen gisteren en morgen (Esperanto inter hieraŭ kaj morgaŭ, 2006).


Affiche tentoonstelling Oezbeekse kinderdromen 2001

Er wordt al sedert meer dan honderd jaar Esperanto gesproken in Kortrijk, zij het niet altijd in het kader van het georganiseerde groep. De hiernavolgende informatie komt uit het Fonds Vanbiervliet, voornamelijk uit de brochure uitgegeven ter gelegenheid van het vijftigjarig bestaan van de groep 'La Konkordo'.

De eerste propagandist van het Esperanto in de provincie was wellicht Antoon Jozef Witteryck uit Brugge. Zijn naam komt voor in een jaarboek uit 1901-1902.

Witteryck drukte het maandblad Belga Sonorilo vanaf het eerste nummer (september 1902). Dr. Maurits Seynaeve uit Kortrijk was medestichter en zorgde voor het abonnementenbeheer. Het nummer 4 (december 1902) vermeld als beschermende abonnees dr. De Brabandere en advocaat E. Goethals uit Kortrijk. Deze laatste, toen arrondissementcommissaris, was lid van La Konkordo en 1928.

De Kortrijkse student Pieter Mattelaer was in Leuven actief in Esperantokringen en werd secretaris van de in 1903 opgerichte Katholieke Esperantogroep. Enkele weken later stichtte zijn vriend Seynaeve een studentenclub in Gent.

Beide studenten schreven ook voor Esperanto in de plaatselijke pers. In 1903 kwam er een sympathisant bij: onderwijzer Van de Putte organiseerde in Wevelgem een bijeenkomst, waar P. Mattelaer het woord voerde. Daaruit volgende een cursus met 50 deelnemers.

Voor en tijdens de eerste wereldoorlog

Voor de volgende jaren werd geen informatie teruggevonden. En het tijdschrift Belga Katoliko uit 1911 worden een aantal personen en handelszaken uit Kortrijk aanbevolen, een aanwijzing er een Esperantisto-activiteit was: Leo De Coene - Hautekeete (interieurtextiel), notaris Bossaert, drukker Verhaut, Hôtel du Nord (bij het station).

In 1914 was er in Kortrijk een club met de naam Ĉiam Antaŭen (Steeds Voorwaarts). Voorzitter was Van de Putte. Spoorwegbediende Urbain Demey was secretaris. Twintig geïnteresseerden schreven zich in voor een cursus.

Demey was in 1914 soldaat en werd na de capitulatie in Antwerpen geïnterneerd in het Nederlandse kamp Harderwijk/Zeist. Samen met een Brusselse collega richtte hij daar een groep op met de naam Ĉiam Antaŭen. Tot aan het einde van de oorlog vonden er Esperanto-cursussen, feesten en theateropvoeringen plaats. Uit die tijd is er een foto met 36 soldaten en drie Esperantovlaggen. Een andere foto toont tien soldaten die het bestuur vormden.

Na de eerste wereldoorlog

In het begin van de jaren 1920 leefde de belangstelling voor het taalprobleem in de wereld terug op. Frans Vandommele, in 1923 student in Brussel, contacteerde daar een esperantist, kreeg lesmateriaal en gaf dat door aan zijn vriend Gerard Debrouwere in Kortrijk.

Via een correspondentieverzoek in Heroldo de Esperanto (nr. 39, 9 juli 1926) zocht hij contact met buitenlanders. De bundel van ontvangen antwoorden bewijst het nut van een internationale hulptaal. Als resultaat van individuele contacten, schriftelijke cursussen en persberichten ontstond een groep die eind 1927 reeds 18 leden telde. Debrouwere gaf voor het eerst een cursus voor scouts. In februari 1928 was het lidgeld voor 20 leden ontvangen, in maart reeds voor 27.

In het tijdschriftje van de groep werden af en toe uitstappen aangekondigd. In de fotocollectie van de bibliotheek van Roubaix zit een foto genomen ter gelegenheid van de ontvangst van de Kortrijkse groep op 7 oktober 1928.

Naar een gestructureerde Vlaamse Esperanto-beweging

Stempel van Kortrijkse Esperantogroep La Konkordo
Het eerste bestuur van de in 1927 opgerichte Kortrijkse Esperantogroep La Konkordo bestond uit P. Mattelaer, voorzitter, G. Debrouwere, ondervoorzitter, G. Denys, secretaris kaj C.Vanbiervliet, penningmeester.

In de loop van de jaren 1920 ontstond ongenoegen over de werking van de Belgische Esperantoliga, waarvan de publieke activiteiten in Vlaanderen hoofdzakelijk of zelfs helemaal in het Frans verliepen. Het conflict liep uit de hand toen tijdens congressen in Gent en Brugge de ontvangst door het stadsbestuur exclusief in het Frans gebeurde. Als gevolg hiervan werd een nieuw tijdschrift Flandra Esperantisto gesticht (eerste nummer juli 1929).

Een Vlaamse Esperantobond (Flandra Ligo Esperantista) werd te Gent opgericht als feitelijke vereniging op 18 mei 1930. Penningmeester werd Bernard Batsleer uit Kortrijk.

Op 30 november 1930 werd eveneens in Gent het Flandra Esperanto-Instituto opgericht, als vzw met zetel in Kortrijk. Dit zou de uitgeverij en boekhandel van de vereniging worden. Stichters waren Juliette Terryn, onderwijzeres uit Gent, Gerard Debrouwere, stadsambtenaar en Albert Cognie, meester-kleermaker, beiden uit Kortrijk. Voorzitter werd Juliette Terryn, secretaris-penningmeester Gerard Debrouwere en commissaris Albert Cognie.

Grote activiteit

Door propaganda in de pers en met folders werd een Esperanto-cursus aangekondigd die zou starten op 28 maart 1928 in de grote zaal van het stadhuis. Het succes was overweldigend. Er was onvoldoende plaats voor alle kandidaten; er werden 206 leerboeken verkocht. De groep werd in twee gesplitst, met als lesgevers Debrouwere en Demey. Eind april 1928 was het ledenaantal gestegen tot 111.

Vanaf 1930 gaf de groep een maandelijks informatieblad uit. En 1932, op de vijfde verjaardag van de groep, werd het derde congres van de Vlaamse Esperantistenbond georganiseerd in een zaal van de stadsschouwburg. Bij die gelegenheid werd een mooi geïllustreerde brochure over Kortrijk uitgegeven (zie pdf-bestand op het einde van deze tekst). Het stadsbestuur gaf 3000 frank toelage.

Er was een grote waaier aan activiteiten. Onder leiding van A. Doornaert uit Harelbeke ontstond een bloeiend koor dat optrad voor Radio Rijsel op 12 maart 1933.

Gedurende minstens twee jaar was er op Radio Kortrijk elke zondagmorgen om 9 uur een Esperanto-cursus.

In september 1929 vond te Kortrijk een internationale tentoonstelling over tuinaanleg plaats. Het organiserend comité gebruikte Esperanto voor het internationale propaganda.

De groepsbijeenkomsten vonden elke woensdag plaats in café De Tuin. Er waren regelmatig buitenlandse bezoekers, o.m. in 1938 Julio Baghy, een bekende Hongaarse schrijver; in 1936 wereldreiziger Joseph Scherer; eveneens en 1936 de Chinese priester J.B. Kao, die sprak voor het Davidsfonds.

Na de tweede wereldoorlog

Tijdens de bezetting werd Esperanto verboden. Bovendien gingen veel Esperantodocumenten in het huis van G. Debrouwere verloren door een bombardement. De activiteit stagneerde, maar de groep bleef bestaan. Een eerste teken van heropleving van de boekenstand op de jaarbeurs van 1949. In januari 1950 begon een nieuwe cursus in het Middenstandshuis.

De bekroning en de erkenning van Esperanto door de stedelijke autoriteiten was de beslissing van het bibliotheek- en het stadsbestuur in de stadsbibliotheek een afzonderlijke afdeling "Esperanto-Fonds Cesar Vanbiervliet" op te richten. Het Fonds werd op 25 mei 1974 ingehuldigd, in aanwezigheid van de heer Dequae, voorzitter van het parlement, burgemeester Lambrecht, schepen voor cultuur Sansen, en andere eminente personen.

Ook na de officële oprichting verzamelde en ordende Cesar Vanbiervliet nog duizenden Esperanto-documenten, afkomstig uit de hele wereld. Zijn naam zal voor altijd met het Fonds verbonden blijven.

In die periode organiseerde de groep elke donderdagavond cursussen en conversatieavonden in het cultuurcentrum Groeninge.

In 1976 was er een stand op de beurs voor de vrije tijd. Bezoekers waren o.a. Rika De Backer, minister van cultuur en Herman De Croo, minister van onderwijs. Deze laatste scheef in het gulden boek van de groep "als men eindelijk dezelfde taal zou spreken". De groep had toen 52 leden.
notitie Herman Decroo in Gulden Boek van La Konkordo


Een halve eeuw La Konkordo

IMEK-conferentie 1989
In 1977 vierde La Konkordo zijn vijftigjarig jubileum. In juli 1989 vond in Kortrijk een Internationale Conferentie plaats van de vereniging van esperantisten-geneesheren. Voor de bibliotheek werden meermaals tentoonstellingen georganiseerd met materiaal uit het Fonds Vanbiervliet of verworven door internationale contacten, o.m. over Oezbekistan (1990) en over Esperanto tussen gisteren en morgen (2006).
Affiche Esperanto tussen gisteren en morgen - 2006








Ċ
Roland Rotsaert,
2 dec. 2011 08:04