Bitigo - Digitalisering‎ > ‎Revuoj‎ > ‎

Tra La Mondo

La revuo Tra La Mondo aperis nur dum kelkaj jaroj (de julio 1905 ĝis decembro 1908) sed ĝia enhavo estas tre interesa. Enestas artikoloj pri Esperanto kaj pri ĝeneralaj aferoj. La artikoloj pri Esperanto estas interesaj por pli bone koni la komencan periodon de la lingvo; la aliaj artikoloj helpas nin kompreni kiel pensis intelektuloj el la komenco de la 20a jarcento. Pro ĝiaj multaj ilustraĵoj ĝi ankaŭ povas interesi ne-esperantistan publikon. Sur la sub-paĝoj mi metis personan resumon de la ĉefa enhavo.

Ĉar la revuo estas nur kelkloke konsultebla, mi skanis kaj konvertis al traserĉeblaj .pdf-dosieroj la ekzemplerojn el la kolekto de la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet en Kortrijk. Komence de junio 2010 la numeroj de julio 1905 ĝis junio 1908 estis pretaj, sed la .pdf-dosieroj estas pli grandaj ol antaŭvidite (entute 160 MB) kaj pro manko de retspaco provizore ne eblas enretigi ĉiujn dosierojn. Tamen, la tuto estas elŝutebla je www.mydrive.ch ; uzantonomo estas 'guest@rotsaert8000' kaj pasvorto estas 'lemaire'. Elektu la dosierujon 'publika' kaj la subdosierujon 'tralamondo'.


Subpagina''s (4): 1905 1906 1907 1908