Novaĵoj‎ > ‎

Vizito de japanaj esperantistoj al Bilbao.

publicado a la‎(s)‎ 21 sept. 2018 11:58 por Esperanta Grupo de Bilbao Bilbao
Dum aŭgusto, paro da japanaj esperantistoj vizitis Bilbaon. Temas pri sinjorino DOI Ĉieko kaj sinjoro DOI Hirokaz. Ili venis el la Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en  Lisbono, 2018. 

En Bilbao ili rendevuis kun la eŭska kaj esperanta verkisto Aitor Arana, kaj vizitis nian sidejon, akompanitaj de Pako, la nuna prezidanto de la Esperanta Grupo de Bilbao. La bildo speguligas tiun ĉi momenton.


Sekvanta matene, ili iris al Gernikao. Tie ili vizitis du muzeojn: la "Muzeo pri la Paco" kaj la "Eŭska Muzeo". Poste ili eniris al la "Eŭska Domo de Kunvenoj" (la antikva eŭska parlamento). Ne mankis serio da fotoj apud la kopio de la famega pentraĵo "Guernica" de Picasso.
Comments