Novaĵoj‎ > ‎

LA KRISTNASKA LOTERIO, JAM AĈETEBLA.

publicado a la‎(s)‎ 19 oct. 2018 12:11 por Esperanta Grupo de Bilbao Bilbao   [ actualizado el 19 oct. 2018 12:17 ]
Jam estas pretaj la kutimaj loterikvitancoj de la Grupo. La ĉi-jara numero estas tiu, kiu videblas sur la apuda bildo, t.e., la numero 96.201. Ĉiu bileto kostas 5 €, el kiuj oni ludas 4 € kaj restas1 € kiel donaco al la Grupo. Kiel ĉiam, ni kalkulas je via helpo por la disvendado de la biletoj. 

Ankau eblas aĉeti loterion per interreto:
1. Sendu retmesaĝon al esperantobi@gmail.com dirante ke vi volas aĉeti loterion, kaj ni respondos sendante la kodon de la bankkonto de la Grupo Esperantista de Bilbao.
2. Enkontigu la monon en tiu konto.
3. Sendu retmesaĝon al esperantobi@gmail.com informante pri la monenkontigo.
4. Ni sendos la biletojn per retpoŝto.
5. Se la biletoj estus premiitaj, ni rekte sendus la monon al la bankkonto indikita de la aĉetinto.

Dankon kaj... Bonan ŝancon! 🎉

Comments