1. Facilan solvon rapide

La plej malfacilaj kaj longe nesolvantaj taskoj povas esti solvitaj facile kaj rapide.

Ekzemple, longtempe nenion eblis entrepreni kontraŭ malŝraŭbiĝo de boltingoj, kio okazadis pro senĉesa ilia skuado, kaŭzita de la trajnveturadoj. Tamen foje estis trovita facila kaj rapida solvo – oni prenis metalan ringon, distranĉis ĝin en unu loko kaj la ekstremaĵojn fleksis diversdirekte por ke rezulte estu minirisorto. Ĝi estas metata inter la boltingo kaj surfaco, al kiu estias alpremata la boltingo, post la ŝraŭbado la minirisorto streĉiĝas kaj premas la boltingon, forte alpremante ĝian ŝraŭbkanelon al ŝraŭbkanelo de bolto, kio aŭtomate (rapide kaj facile) rezultas absolutan fiksiĝon de boltingoj, ili ne plu malŝraŭbiĝis pro veturado de trajnoj.

Ĉi tiu ekzemplo estas el relative ne delonga historio. Se plonĝi en la pasinton, tiam oni nenion povis fari kontraŭ rabado de faraontomboj. Spritaj sekretaĵoj, kaptiloj, grandaj multetunaj vandoj kaj aliaj artifikoj ne estis efektivaj kaj tio daŭris dum 2000 jarojn ĝis foje rapida kaj facila solvo estis trovita. Tiu estis: oni fosis kavon 100 metrojn profunda, 100 metrojn longa kaj 100 metrojn larĝa, tien estis metita la ĉerko sur 10-metrajn fostojn kaj poste ĉio estis ŝutita de simpla sablo – do la problemo estis solvita. Neniu rabisto povis fosi vojon al la ĉerko tra la seka, facile moviĝanta sabla tavolo.

Kaj jen estas medicina ekzemplo, kiam en hospitaloj estis amasa mortado de la pacientoj. Post kiam Louis Paster detektis ekziston de mikroboj kaj proponis al la kuracistoj lavi la manojn inter kontaktoj kun la malsanuloj, do la problemo estis solvita: la malsanuloj mortis jam ne tiel ofte, infektigante unu la alian pro malpurj manoj de la kuracistoj.


Jen estas ankoraŭ unu nuntempa fervoja ekzemplo ligita kun superrapidaj trajnoj. Ajna trajno en la akcidento faras aglomeron unu sur la alian devojiĝintaj vagonoj, des pli tiun aglomeron faras superrapida trajno, se la akcidento okazas al ĝi. Rapida kaj facila solvo estas jena: por superrapidaj trajnoj la radajn ĉaretojn oni metis ne SUB vagonojn, sed INTER ili. Kiam foje tia trajno reale devojiĝis, la vagonoj simple “kuŝiĝis” laŭlonge de la trajno kaj la vagonoj ne aglomeriĝis


Estas ankaŭ aliaj ekzemploj, kiam iu malfacila kaj longe nesolvanta tasko foje solviĝas facile kaj rapide.