BREL en esperanto

Lastaj novaĵoj !

La KD aperis marte. Nun Vinilkosmo zorgas pri la distribuado. Bonvolu viziti gxian retejon :

VINILKOSMO

Jen video farita dum la novembra laborsesio en nia sonstudio : Ek ! sekvant' !

Ek_sekvant'_ La_kompanoj



la 1an muzikalbumon el kantoj de Jacques Brel, belga mondfama kantisto


kun FaMo voĉo kaj akordiono, Bernard Legeay suzafono kaj Pjer Buvje voĉo, banĝo, gitaro, kontrabaso, plus kelkaj aliaj Kompanoj


Ili registris en 2017 kaj 2018 esperantlingve en la surbendigejo de Duoble Unu kun Patrik Delabi.

Vi eble jam vidis ilin koncertantajn kun Brelkantoj, dum la nacia vespero de la 100a UK en Lillo, ili koncertis ankaŭ lastjare en Poznan, Sankta-Briego kaj  en Parizo. Ĉijare pluraj koncertoj estas planitaj, kiel en Normandio en marto pro tri koncertoj en Hérouville, Avranches kaj Flers, aŭ antaŭvidataj kiel en Lisbono.




En la tradukoj, la stilo, la ritmo kaj la envortiĝo de la originaj tekstoj estis respektitaj sen forgesi la muzikecon de la rezultanta teksto. La muzikaj aranĝoj elvokas la spiriton de la originaj aranĝoj

La albumo (muzikeldonaĵo) enhavas 13 kantaĵojn :

Sur la placo  /  La Diablo (En ordo)  /  Rigardu nepre ni  /  Kiam restas am’ nur  /  Ne forlasu min  / La Flandrinoj  /  La plata land’  /  La olduloj  /  La bombonoj  /  Ek ! sekvant’ ! /  Amsterdam'  /
Ĉi ular’
  /  La rempar’ de Varsovi’  /



La Kompanoj, nefiksita kunularo naskita sine de la asocio Espéranto­Gironde , kunigas amatorajn artistojn por muzikaj kaj teatraj spektakloj. La Kompanoj jam realigis multajn spektaklojn, interalie pri Brassens kaj en 1998 kompaktdiskon de

kreaĵoj en Esperanto: Survoje. Nuntempe La Kompanoj ankaux proponas publikajn kunkantadojn en E-o: http://lakompanoj.free.fr


2018 estos la 40a datreveno de la forpaso de Jacques Brel, granda okazo por omaĝi al li en la internacia lingvo de Zamenhof.


Administra produktanto : la E-ista Asocio Kompanio Duoble Unu

kiu jam kreis sian propran Kdon : Sen lim' ĝis (2008)






Sous-pages (1) : Brel en esperanto FR