Superrigardo

Antau 150 jaroj, je la 15-a de decembro 1859 naskiĝis Ludwik Lejzer Zamenhof, kiu iniciatis la internacian planlingvon Esperanto. Je tiu okazo aranĝas Germana Esperanto-Asocio kaj Esperanto-Ligo Berlin festan semajnon de la 13-a ĝis la 19-a de decembro 2009.

Kiel leĝera startimpulso rolos frutagmanĝo je dimanĉo. Lunde sekvos literaturvespero en Prenzlauer Berg. Mardon, la 150an naskiĝtagon de Zamenhof, la Esperantodomo en Lichtenberg malfermos sian pordon por prelego pri la vivo kaj verko de L. L. Zamenhof. Ĵaŭde Esperanto-parolantoj de malproksime, kiuj parolos pri novaĵoj el siaj landoj kaj urboj, estos salutata en la Esperantodomo en Lichtenberg. La Zamenhoffesto vendrede en la Lichtenberga Max-Taut-Aŭlo kun koncertoj, legadoj kaj prelegoj estos la kulmino de la ĉi-jara Zamenhofsemajno, ĉe kiu multe da eksterlandaj gastoj estos atendataj. La gastoj havos sabate la eblecon ekkoni Berlinon pli intime. Vespere koncerto de la en Esperantujo konata svedo Martin Wiese finos la semajnon.