|
retadreso : scienca-redakcio@internacia-gazeto.com
Eŭgeno Paŭlo Ledbetter 29.09.2008
_______________________________________________________________________________________________________
Sokrato, la Mensoganto, kaj la vero (unua
parto)
En scienco la vero estas gravega afero. La plej granda profesia pekado
okazas, kiam sciencistoj mensogas pri la rezultoj de sia laboro. Ili
perdas la fidon de siaj kolegoj.
Vi komprenas, sendube, la sencon de la vorto 'vero'. Ni spertas
realaĵon per la kvin sensoj -- vidado, aŭdado, flarado, gustumado, kaj
tuŝado -- kaj nia racio
kreas logikan bildon pri realaĵo
el la spertoj. Estas pro ĉi
tiu procedo, ke ni scias, ke realaĵo
ekzistas. Kiam ni komentas pri niaj spertoj, ni deklaras faktojn, kaj
kiam ni komentas akurate, ni diras la veron. Sed, se ni ne diras la
veron, ni kreas malveran bildon pri realaĵo;
ni estas kulpaj de intelekta krimo.
Strange, do, estas intelektuloj, kiuj verŝajne ne komprenas la
veron
-- aŭ ne interesiĝas pri ĝi.
Mi parolas pri tiuj akademiaj filozofoj kaj logikistoj, kiuj neniam
defias la faman Mensogantan Paradokson, en kiu la Mensoganto diras, « Ĉi
tiu frazo
estas malvera ».
La intelektuloj, pri kiuj mi parolas, klarigas al ni, kial la
frazo de
la Mensoganto estas granda paradokso. « Se
la Mensoganto verdiras, lia frazo estas malvera kaj li do malverdiras.
Sed se la Mensoganto malverdiras, lia frazo estas vera kaj li do
verdiras. » « Ĉu
vi ne vidas la
paradokson? », oni demandas.
Mi esperas, ke Sokrato, kiu pensis sendepende, ne 'vidus' la
paradokson. Mi imagas fikcian renkonton inter la Mensoganto kaj Sokrato:
Sokrato kaj liaj amikoj promenadis sur la strato, kiam ili
renkontis
la Mensoganto.
« Ĉi tiu frazo
estas malvera », diris la Mensoganto al ili.
« Kio estas malvera pri via frazo? », demandis Sokrato.
« Ĝi malveras », respondis
la Mensoganto, « la frazo ne estas vera ».
« Sed kio pri la frazo ne estas vera? », Sokrato
persistis.
« Mi ne scias », respondis la Mensoganto.
« Kiel vi do scias, ke la frazo ne estas vera? »,
demandis Sokrato.
« Mi ne scias », respondis la Mensoganto denove.
Sokrato kaj liaj amikoj promenadis plue, sed post momento Sokrato
haltigis ilin.
« La Mensoganto estas idioto », Sokrato diris al ili, « ĉar
li ne
komprenas, kion li diras ».
Ĉu vi ne scivolas,
kial
niaj intelektuloj ne pensas same klare, kiel Sokrato? La fakto estas,
ke dum jarcentoj la Mensoganto uzis lingvan artifikon por konfuzi nin.
Ne timu, mi klarigos la artifikon al vi en la dua parto de ĉi
tiu artikolo. |
Bonvole sendu viajn komentojn al : scienca-redakcio@internacia-gazeto.com
|