|
retadreso : scienca-redakcio@internacia-gazeto.com
Eŭgeno Paŭlo Ledbetter 14.10.2008
_______________________________________________________________________________________________________
Sokrato, la Mensoganto, kaj la vero (dua
parto)
Ni jam rimarkis, ke la vero estas akurata deklaro pri la faktoj de realaĵo. (Ekz., La Luno estas sfero.) Kontraŭe, la malvero estas malakurata deklaro pri la faktoj de realaĵo. (Ekz., La Luno estas piramido.)
Ni rimarku ankaŭ, ke la 'paradoksa' deklaro de la Mensoganto, « Ĉi tiu frazo estas malvera », similas deklaron pri la faktoj de realaĵo, sed, laŭ akademiaj filozofoj kaj logikistoj, ĝi estas kaj vera kaj malvera. Ili diras, ke, se la frazo estas vera, ĝi estas malvera, kiel ĝi deklaras; kaj se la deklaro estas malvera, kiel ĝi deklaras, ĝi estas vera. Ili do anoncas al ni, ke la frazo estas paradoksa, ĉar ĝi estas samtempe kaj vera kaj malvera.
Verŝajne, neniu konsideris la eblecon, ke la frazo estas sensencaĵo. Fakte, ĝi estas sensencaĵo, kiel ni baldaŭ komprenos.
Ni imagu, ke, anstataŭ « ĉi tiu », la Mensoganto diris, « tiu frazo estas malvera ». Sed kiu frazo? Ne estas alia frazo; do la Mensoganto diras sensencaĵon, ĉar li parolas pri la vero de frazo, kiu ne ekzistas. En la fama paradoksa frazo la Mensoganto kaŝas la fakton, ke li tute same parolas pri ne-ekzistanta frazo; li volas, ke ni kredu, ke li parolas pri sia propra frazo.
La vero de deklaro, kiel « tiu frazo estas vera (aŭ malvera) frazo estas malvera ». Sed kiu frazo? Ne estas alia frazo; do la Mensoganto diras sensencaĵon, ĉar li parolas pri la vero de frazo, kiu ne ekzistas. En la fama paradoksa frazo la Mensoganto kaŝas la fakton, ke li tute same parolas pri ne-ekzistanta frazo; li volas, ke ni kredu, ke li parolas pri sia propra frazo. » dependas pri la vero de alia frazo, ekzemple:
(1) La Luno estas sfero. (2) Tiu frazo estas vera.
Ni scias, ke la Luno estas sfero, do la dua frazo veras. Fakte, la dua frazo signifas:
Tiu frazo estas vera, t.e., La frazo « La Luno estas sfero » estas vera, t.e., « La Luno estas sfero » estas vera, t.e., La Luno estas sfero.
Do, « Tiu frazo estas vera » = « La Luno estas sfero ». Simile, « Tiu frazo ne estas vera » = « La Luno ne estas sfero ».
Estas pro tio, ke la vero de frazo, kiel « tiu frazo estas vera (aŭ malvera) » dependas pri la vero de alia frazo.
La paradoksa frazo de la Mensoganto estas frazo, kiel « tiu frazo estas malvera », sed ĝia vero dependas pri la vero de frazo, kiu ne ekzistas. Estas pro tio, ke la frazo de la Mensoganto estas sensencaĵo.
|
Bonvole sendu viajn komentojn al : scienca-redakcio@internacia-gazeto.com
|