|
retadreso : scienca-redakcio@internacia-gazeto.com
Eŭgeno Paŭlo Ledbetter
16.09.2008
_______________________________________________________________________________________________________
La problemo pri eksterteruloj
Simile
al monero, scienco estas du-flanka. Ekzemple, la fama itala
astronomo Giovanni Schiaparelli rigardadis la planedon Marso helpe de
sia teleskopo kaj kredis, ke li vidis grandan reton da kanaloj, per
kiuj akvo el degela neĝo fluas ekvatoren el la du marsaj polusoj. Li eĉ
imagis hipotezan civilizadon de marsanoj, kiuj uzas la akvon.
Sed poste, sur la alia flanko de la scienca monedo, alia fama itala
sciencisto, la fizikisto Enrico Fermi, demandis al tiuj, kiuj kredas je
la ekzistado de eksterteruloj, « Kie ili estas? ».
Kie
estas la pruvo?
Ambaŭ sciencistoj estis inteligentaj. Schiaparelli uzis sian imagon por
krei hipotezon pri la kanaloj kaj la marsanoj, kaj Fermi uzis sian
inteligenton por kritiki similajn hipotezojn pri la ekzistado de
inteligenta ekstertera vivo.
La problemo pri eksterteruloj estas, ke ni ne havas pruvon pri la
ekzistado de iu ajn biologia estaĵo ie ajn en la universo ekster la
planedo Tero. Tamen, estas sciencistoj -- eble multaj -- kiuj kredas je
la ebleco, probablo, aŭ eĉ certeco de ekstertera vivo.
Tiuj sciencistoj rigardas la problemon el malsama starpunkto. Jes, ni
ankoraŭ ne havas pruvon pri ekstertera vivo, sed ni havas pruvon pri
vivo mem -- sur la Tero. Kaj la Tero estas planedo, kiu rondiras ĉirkaŭ
la Suno, kiu estas stelo. Kaj la grandega nombro da steloj en la
universo estas preskaŭ nekalkulebla. Do la grandega nombro da planedoj
en la universo, kiuj simile rondiras ĉirkaŭ stelon, devas esti simile
nekalkulebla. Kaj do, se la sola planedo, kiun ni bone konas havas
vivon, estas preskaŭ certa, ke inter la nekalkulebla nombro da aliaj
planedoj ekzistas almenaŭ kelkaj, kiuj havas vivon.
Kaj do ni havas la statistikan hipotezon pri la ekzistado de ekstertera
vivo. Ĝi supozas, ke la universo estas ĉie sufiĉe uniforma. Sed kiel
testi ĉi tiun hipotezon? Ni jam ekzamenis la Lunon kaj -- kiel eble --
la aliajn planedojn en la Sunsistemo, kaj ni ankoraŭ ne trovis pruvon
pri ekstertera vivo. Eble estas inteligentaj eksterteruloj, kiuj sendas
mesaĝojn per elektromagnetaj ondoj. La programo SETI (serĉado pri
ekstertera inteligento) serĉis la universon por tiaj mesaĝoj kaj -- ĝis
nun -- trovis nenion.
Alia problemo pri eksterteruloj estas, ke ni eble neniam scios, ĉu ili
ekzistas.
|
Bonvole sendu viajn komentojn al : scienca-redakcio@internacia-gazeto.com
|
|
|