Scienca Redakcio

Recent site activity

Komence, kio estas scienco?

retadreso  :  scienca-redakcio@internacia-gazeto.com

 

Eŭgeno Paŭlo Ledbetter         09.09.2008

_______________________________________________________________________________________________________

 

Komence, kio estas scienco?

Scienco estas granda amaso da neklarigitaj observadoj pri la fizika mondo kaj la teoriaj ideoj, kiujn sciencistoj elpensas por klarigi la signifon de tiuj observadoj.

Mia plej granda scienca intereso estas la racia uzado de la menso. Eble vi jam rimarkis, ke la menso ofte funkcias emocie anstataŭ racie. Estas pro tio, ke oni parolas pri la sciencaj disciplinoj. Scienca pensado devas esti racia, kaj pro tio ĝi devas konformi al la rigida disciplino de la fama scienca metodo.

Laŭ la scienca metodo, scienca teorio devas konformi kun ĉiuj konataj rilataj observadoj, kaj kun novaj observadoj, kiuj testas la teorion. Alie oni havus sciencan fikcion anstataŭ sciencan teorion.

Sed eĉ sciencistoj havas emocian menson, kaj ofte okazas, ke sciencistoj volas kredi teorion por neraciaj kialoj. Aliaj sciencistoj do prezentas novajn observadojn, kiuj refutas la teorion. La unua grupo da sciencistoj ignoras tiujn observadojn kaj serĉas kontraŭajn observadojn. Ju pli granda la emocio, des pli granda la disputado.

Hodiaŭtempe okazas granda scienca disputado pri tutmonda varmiĝo. Mi observas, ke ĉi tiu disputado estas emocia, kiu sugestas al mi, ke la disputado ne estas racia. Laŭ granda scienca tradicio, mi estas skeptikulo pri la teorio. Kiel mi jam menciis, mia plej granda scienca intereso estas la racia uzado de la menso.



Bonvole sendu viajn komentojn al : scienca-redakcio@internacia-gazeto.com