Scienca Redakcio

Recent site activity

chu-bona-scienco

retadreso  :  scienca-redakcio@internacia-gazeto.com

 

Eŭgeno Paŭlo Ledbetter         3.11.2008

_______________________________________________________________________________________________________

 

Ĉu bona scienco?

Oni menciis al mi artikolon, « Politikaj pozicioj varias laŭ fizikaj trajtoj », kiu antaŭ nelonge aperis en la prestiĝa Usona revuo Science.*

La verkistoj kredas, ke ili demonstris logikan konekton inter la politikaj ideoj, kiujn oni havas kaj sia biologia heredaĵo. Mi estis dubema. Poste, legante la artikolon, mi rimarkis, ke sep el la ok verkistoj estas politikaj sciencistoj kaj unu estas psiĥologo. Sendube, sociaj sciencistoj estas spertuloj pri politikaj pozicioj, sed kion ili scias pri biologia heredaĵo? Mi estis suspektema.

La eksperimento de la sciencistoj komencis, kiam ili elektis du grupojn da forte politikemaj plenkreskuloj, kiuj havas du malsamajn politikajn poziciojn. Poste la sciencistoj registris la fizikajn reakciojn de ĉiu partoprenanto al minacaj bildoj (ili registris ŝanĝojn de elektra rezisteco de la haŭto) kaj ektimigaj bruoj (ili registris palpebruman oftecon). Fine ili klopodis establi konektojn inter la du politikaj grupoj kaj la fizikaj reakcioj de siaj anoj al la bildoj kaj bruoj.

Unu el la du grupoj reagis pli forte al la fizikaj stimuloj ol la alia, kaj la sciencistoj do konkludis, ke estas konekto inter politikaj pozicioj kaj fizikaj trajtoj.

Sed mi rimarkis logikan problemon koncerne la metodon, uzatan por identigi la du politikajn grupojn. La 46 partoprenantoj respondis al bonfama 'Wilson-Patterson' demandaro, deklarante, ĉu ili konsentas kun 28 individuaj politikaj konceptoj.

Sed la sciencistoj ne uzis la rezultojn de tiu norma politika demandaro por determini la politikajn poziciojn de la partoprenantoj. Anstataŭe, ili elektis 18 el la 28 politikaj konceptoj, kiujn oni plej probable havus, se oni zorgus protekti la interesojn de sia grupo, kiu estas Usono, kaj la sciencistoj forĵetis la rezultojn koncerne la aliajn 10 konceptojn. Mi miris pri tio.

Sed denove, la sciencistoj ne uzis la rezultojn de tiu ŝanĝita demandaro por determini la politikajn poziciojn de la partoprenantoj. Anstataŭe, ili aldonis 'pezon' al la numera poento de tiuj, el la 18 politikaj pozicioj, kiuj sugestas zorgon koncerne la socian grupon de la respondanto. Mi miris plue.

Do, estis nur post la sciencistoj dufoje ŝanĝis la politikan demandaron por emfazi zorgon koncerne la socian grupon de la respondantoj, ke ili demonstris konekton inter la du grupoj kaj siaj reakcioj al timigaj bildoj kaj ektimigaj bruoj. La du t.n. 'politikaj' grupoj, kies respondoj al timigaj stimuloj estis pli aŭ malpli grandaj, respondis simile al timigaj demandoj koncerne sian socian grupon.

Alivorte, la sciencistoj establis nenion plu ol konekton inter du malsamaj timigaj situacioj.

Evidentiĝas, ke la sciencistoj fabrikis demandaron, kiu donas la rezultojn, kiujn ili volas. Honesta eksperimento uzus la neŝanĝita Wilson-Patterson politika demandaro. La fakto, ke la t.n. 'sciencistoj' ŝanĝis tiom multe tiun demandaron sugestas, ke ili ne atingis la rezultojn deziritajn, kiam ili uzis ĝin.

Ĉu bona scienco? Tute ne!

Eŭgeno Paŭlo Ledbetter


    *Douglas R. Oxley et al., « Political Attitudes Vary with Physiological Traits [Politikaj pozicioj varias laŭ fizikaj trajtoj] », Science (19 septembro 2008: volumo 321, numero 5896, paĝoj 1667-1670).

Bonvole sendu viajn komentojn al : scienca-redakcio@internacia-gazeto.com

_displayNameOrEmail_ - _time_ - Remove

_text_